Til innholdet

Ĉu Muro de Trump estas Komunismo

fra usonano78,2016 4 13

Meldinger: 28

Språk: Esperanto

usonano78 (Å vise profilen) 2016 4 15 15:22:46

Miland:
usonano78: Eble la nova muro similas la Berlinan Muron
Komunismaj muroj en la Soveta epoko celis malhelpi civitanojn eskapi. La muro de Trump celas malhelpi enmigrontojn eniri. Jen la malsimileco.
Inter malsamaj politikaj sistemoj estas subtila malsimileco. Viro kiel Trump estus nazio en Germanio, faŝisto en Italio, komunisto en Rusio, negocisto en Usono. Latinidaj Amerikanoj volas eskapi Latinidan Amerikon. En Usono iam ŝajnas, ke Latinidaj Amerikoj nur volas labori ĉi tien. Kiam mi pensas pri ili, la frazo "Viro ne vivas sur pano nure" eniras mian menson.

Aĉidea muro estetike malplaĉas min. Mi ne nure vivas per pano aŭ mono. Mi volas ian poezian realecon, kiel la sovaĝa dezerto enhavas ian poezion. La muro estas malestetika por mi! Ĝi vundus la dezerton. La Usono Revo Latinidaj Amerikanoj volas ne tute interesas min. Estas supraĵa ideo por tro da mono. Mi volas ion plu el mia vivo.

Eble mi dinamitumus iom da tiu muro, se ĝi estus konstruota. Tio nomiĝus "Operacia Sovaĝa Dezerto", se oni bombus la venontan muron. okulumo.gif

Tiuj lastaj du frazoj estis tre komplikitaj skribi! La verboj enhavas fortajn tensojn kaj kondiĉojn. malgajo.gif Uzi "Nomiĝus" kaj "estus konstruota" konfuzis min dum sekundo.

nornen (Å vise profilen) 2016 4 15 18:51:41

Kaj vidu. Ne nur al la granda frato plaĉas muroj, ankaŭ al la malgranda frato.

Ĉie komunistoj! Ĉie!

Mustelvulpo (Å vise profilen) 2016 4 15 20:21:16

Se Trump venkos (tio ne estas verŝajna), li estos prezidanto, ne diktatoro. La konstruado de muro ne eblas sen la aprobo de la kongreso. Tio neniam okazos.

usonano78 (Å vise profilen) 2016 4 15 21:14:16

Mustelvulpo:Se Trump venkos (tio ne estas verŝajna), li estos prezidanto, ne diktatoro. La konstruado de muro ne eblas sen la aprobo de la kongreso. Tio neniam okazos.
Vi devus iom provi kondiciojn kiel "Se trump venkus, li estus prezidanto..."

Iuj el la prezidentoj miltis senkonsente. Ekzemple, Obama faris 2,800 militajn strikojn sur Sirion kaj Irakon sen kongresa konsento.

usonano78 (Å vise profilen) 2016 4 15 21:21:09

nornen:Kaj vidu. Ne nur al la granda frato plaĉas muroj, ankaŭ al la malgranda frato.

Ĉie komunistoj! Ĉie!
Vi pravas. Foje mi preferus loĝi en Orienta Germanio, antaŭ ol la GDR finis. Kompreneble mi nur nomumis Trump kiel komunisto, ĉar la rasistoj kaj konservemuloj daŭre plendas pri komunistoj ĉie. Do, estas ŝatema por mi diri iu el ili estas komunisto! ridulo.gif

Trump diras tro multon pri faranta Usonon granda denove. Mi loĝas en Usono, kaj miaj prageavoj estis naskiĝita en Usono. Mi ne iris al Usono labori aŭ riĉiĝas! Mi estas naskiĝita ĉi tien. Do, la tuta ĝenro de la lando ne havas grandan signifon. Se vi estas enmigranto, vi eble volas esti pli "Usona", paroli Anglan, ktp. Por mi ne elektas esti Usono, mi ne zorgas pri Anglalingvo aŭ esti Usonano. Mi volas kromaĵo de mia vivo en ĉi tiu nacio ol nur mono, vivmaniero, domo, aŭto.

Eble mi volas aventuron. ridulo.gif Mono kaj posedaĵoj ne ĉiam aĉetos aventuron! Mi ne volas grandigi Usonon denove, se ne estos aventuro. Li konstruos muron kontraŭ aventuro!

Djino (Å vise profilen) 2016 4 15 21:44:59

Stalinismo neniel koncernas komunismon, eĉ se estis nome de komunismo... eĉ Marks tie estis cenzurita

Vestitor (Å vise profilen) 2016 4 15 22:57:59

Djino:Stalinismo neniel koncernas komunismon, eĉ se estis nome de komunismo... eĉ Marks tie estis cenzurita
Vi pravas, tro radikala por Stalin.

Тerurĉjo (Å vise profilen) 2016 4 16 03:37:32

kiam ni, komunistoj, venkos, ni vin ĉiujn, malbenitajn kapitolistojn, nepre paf-mortigos

ĉar la ĉefa trezoro de komunismo estas homa vivo kaj digno

Vestitor (Å vise profilen) 2016 4 16 08:57:26

Тerurĉjo:kiam ni, komunistoj, venkos, ni vin ĉiujn, malbenitajn kapitolistojn, nepre paf-mortigos

ĉar la ĉefa trezoro de komunismo estas homa vivo kaj digno
Jes jes. Vi ne estas komunisto, nur psikopatiulo.

usonano78 (Å vise profilen) 2016 4 16 16:14:19

Se Meksiko eĉ pagus por la konstrado de ia muro, povas esti pli facile konstrui muron ĉirkaŭ Meksika urbo en suda Meksiko, kien la lando larĝo estas malgranda. Ĉi tiu devus halti iom da droga negociado. La Tierra Caliente (Varmega Lando) estas tien, kien la opio negociado estas.

Tibake til toppen