K vsebini

Ĉu Muro de Trump estas Komunismo

od usonano78, 13. april 2016

Sporočila: 27

Jezik: Esperanto

Alkanadi (Prikaži profil) 17. april 2016 08:51:19

Miland:La trezoroj de la homa vivo kaj digno estis plej bone konservitaj en la okcidento, pro kio multaj provis eskapi tien el malantaŭ la fera kurteno. Estu dankema, ke Sovetio malgajnis la malvarman militon, ĉar pro tio vi nun ĝuas multe pli da digno kaj vivo ol vi povis en tiu aĉa epoko.
Mi volas vidi libera, demokrata, komunisma lando. Tiam mi decidus se mi amas la komunismo.

usonano78 (Prikaži profil) 17. april 2016 08:52:34

Miland:
Тerurĉjo:kiam ni, komunistoj, venkos..
La trezoroj de la homa vivo kaj digno estis plej bone konservitaj en la okcidento, pro kio multaj provis eskapi tien el malantaŭ la fera kurteno. Estu dankema, ke Sovetio malgajnis la malvarman militon, ĉar pro tio vi nun ĝuas multe pli da digno kaj vivo ol vi povis en tiu aĉa epoko.
Mi neniel posedas pafilon, kaj mi ne kredas je pafanta popolon, sed la okcidento ne trezorumas homan vivon kaj dignon.

Via lando Britio plejparte abuzas homojn rajtojn. Nuntempe ekzistas modon imagi senkulpecon en la okcidento, sed la historio de Brita kaj Usona imperismo diras ĉion.

"La ostoj de la kotonaj teksistoj senkolorigas la ebenaĵojn de Barato."
--William Bentinck

"Pafmortigu ĉiuj supre la aĝo de dek."
--Jacob H. SMith

Djino (Prikaži profil) 17. april 2016 11:16:10

Alkanadi:Mi volas vidi libera, demokrata, komunisma lando. Tiam mi decidus se mi amas la komunismo.
Komunismo = ekonomia sistemo bazita sur la komunigo de produktiloj, planita ekonomio, rekta demokratio, en kiu ne plu estas ŝtato, mono... kaj fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".

Tio kio no estas "libera, demokrata" do ne estas komunismo.

Alkanadi (Prikaži profil) 17. april 2016 14:33:20

Djino:Tio kio no estas "libera, demokrata" do ne estas komunismo.
Bone. Ĉu antaŭe Rusio estas komunisma, laŭ vi? Ĉu estis ekzemplon de komunismo?

Edigxepe (Prikaži profil) 17. april 2016 17:10:03

Nu, nu... vere, kio?! Kiel? Je kiu vojo? Ĉar se ni komencas fari referencojn al la Berlina Muro ankaŭ, kaj pli ĝuste, devus ni fari referencojn al la muro en Israelo, ĉu ne? Aŭ ŝajnas ke komunismo nun fariĝi iel plu "murismo"...

... kio irigas nin en la sekvan punkton: ĉu la Granda Ĉina Muro estas komunismo?

Kion mi aŭdas? Ĉu iu dirantas ke mi estas ĝene malinteligenta? Bone, bonvolu relegi la titolo: "Ĉu Muro de Trump estas komunismo?" Ni havas problemon kiam homoj simpligas tiom ege konceptojn, tiom ke jam komunisto estas homo kiu kontruas murojn.

Bondezire... sed bonvolu pensadi antaŭ skribi, ĝenerale, sen enuo pro mia parto... mi ne zorgas pro koleri kun ajnaj personoj.

Djino (Prikaži profil) 18. april 2016 01:32:14

Alkanadi:Bone. Ĉu antaŭe Rusio estas komunisma, laŭ vi? Ĉu estis ekzemplon de komunismo?
Neniu bolŝevisto (eĉ kvazaŭbolŝevisto, kiel Stalin) neniam asertis ke la Sovetunio jam estis komunisman sistemon. Konstrate, ili asertis ke ĝi estis (demokratia) diktatorecon DE la proletaro (interŝtupo por atingi komunismo), dum ĝi fakte estis (tiranan) diktatorecon SUR la proletaro... kaj la "veraj" komunistoj kiu oponis kontraŭ la burokratismo (ĉefe la trockistoj) estis enfermitaj, ekzilitaj aŭ mortigitaj.
La komunismo neniam ekzistis en kompleksa socio. La unika formo de komunismo kiu jam ekzistis estas la "primitivan komunismon" kiel en socioj de ĉasistoj-kolektistoj.

Tamen, jam ekzistis ekzemplojn de diktatoreco de la proletaro, sed ne daŭris longe (Pariza Komunumo en 1871, Sovetunio de 1918 ĝis 1923, Hungario en 1956...).
Hodiaŭ ĝi sole estas utopiajn eksperimentojn (Marinaleda, Rojava, eble Aŭrorurbo...)

usonano78 (Prikaži profil) 18. april 2016 17:07:56

Estas ŝatema kion Subkomandanta Markos diris, ke li ne volas kapti la registaron, sed sufiĉas influi socion kaj vivi iel kontraŭ ŝafan normalecon.

Nazaj na začetek