Al la enhavo

Kiu estas la plej bona ludo?

de Alkanadi, 2016-aprilo-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 13:49:20

Laŭ vi, kiu estas la plej bona ludo?

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 15:19:30

Mi pensas ke vi subkomprenis la vivo.

"Kio estas nia vivo? Ludo!" - Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin, La pika damo.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 15:57:42

Серёга:Mi pensas ke vi subkomprenis la vivo.

"Kio estas nia vivo? Ludo!" - Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin, La pika damo.
Laŭ vi, la plej bona ludo estas la vivo. Bone. Ĉe ĉi tiu ludo (nia vivo), kiu estas via plej ŝatata ludo?

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 18:38:27

Alkanadi:
Серёга:Mi pensas ke vi subkomprenis la vivo.

"Kio estas nia vivo? Ludo!" - Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin, La pika damo.
Laŭ vi, la plej bona ludo estas la vivo. Bone. Ĉe ĉi tiu ludo (nia vivo), kiu estas via plej ŝatata ludo?
Goo-ludo, sakludo plaĉas al mi.
Briĝludon mi disŝatis.
Futbolludo, litrbolludo al mi nun bedaŭrinde ne estas tre interesa. malgajo.gif
Ludon per nervoj de alioj mi iom ŝatas.
Vortoludoj, politikludoj al mi iam intersas.
Ankaŭ mi iam ŝatas muzikludo.

Ĉu vi? Nun vi devus respondi tial mi respondis.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 19:31:29

Snooker (bilardo-simila ludo).

ludomastro (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 19:35:20

Laŭ mi, la plej bona ludoj estas surtabla rol-ludoj kiel Dungeons & Dragons (Drakoj kaj Galerioj), Call of Cthulhu (Voko de Cthulhu), ktp. Estas oportuno pro ĝoji en tempo kun amikoj.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-aprilo-14 22:40:57

Mi ŝatas tekstajn-ludojn foje. Pasintece mi ludas ofte La Du Turojn. Estas bona ludo, kien vi programas promenadojn, kiel "iru okcidenten, orienten, norden, tiru levilo, norden, ktp..." kiel kromnoma komando. Tiel vi povas mapumi la tutan mondon vi renkontas. Tuta ludo estas nur teksto, ne grafika. La mondo estas plejparte en via imago.

Rultabulaj ludoj amuzas min pasintece, kiel Tony Hawk sur NES64.

Armagetron
estis multa amuzado por mi.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-aprilo-17 20:56:30

Mi ludas volejbalon, gitaron kaj akordionon.

externalImage.png

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-18 05:14:26

Justpatrolo:Mi ludas volejbalon, gitaron kaj akordionon.
Ĉu vi uzas la sep-kordan gitaron?

En Rusio estas simila nomiĝas la rusa sep-korda.

ghibulo (Montri la profilon) 2016-aprilo-18 06:23:25

Por mi la plej bona ludo estas GO - unu el la plej maljuna tabloludo...

Reen al la supro