Dekstren kaj... liven?
od uživatele melitopolano ze dne 18. dubna 2016
Příspěvky: 9
Jazyk: Esperanto
melitopolano (Ukázat profil) 18. dubna 2016 7:36:06
Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.
Ĉu liven estas komunuza sinonimo de maldekstren, aŭ nur tradukista improvizaĵo?
johmue (Ukázat profil) 18. dubna 2016 11:16:22
melitopolano:En la rakonto La magiisto de Smeralda Urbo, tradukita esperante de Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev, mi renkontis la jenan frazon:Laŭ mi "liva" estas unu el la pli utilaj novradikaj vortoj. Ekzemple, se aviada direktisto ordonas al piloto turni "dekstren" aŭ "maldekstren", facile povas okazi, ke pro perturbo la piloto miskomprenas, kaj turnas en la malĝustan direkton. Tio povas kaŭzi katastrofon. Same imagu, ke vi stiras aŭton kaj via kunveturanto direktas vin: "Ĉi tie turnu dekstren, kaj poste maldekstren kaj post ducent metroj dekstren denove." Tio ankaŭ havas potencialon por miskompreno.
Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.
Ĉu liven estas komunuza sinonimo de maldekstren, aŭ nur tradukista improvizaĵo?
Do jen la teorio. En la praktiko mi neniam renkontis la radikon "liv-", neniam, en preskaŭ dek vin jaroj da intensa Esperantumado. Kaj mi dubas, ke multaj homoj komprenus vin, se vi uzas ĝin.
akueck (Ukázat profil) 18. dubna 2016 11:17:51
white knight:La vorto estas tute nenecesa neologismo por maldekstra!Bonvole notu, ke la termino "neologismo" estas plursignifa:
1.) Speciale rilate al Esperanto: Formo nova (formo paralela) al formo Fundamenta/oficialigita, ekz. "konvers'" al "konversaci'". Lau la oka alineo de la Antauparoloformo nova*) postulas aprobon de autoritata centra institucio (jen la ekzemplo "konvers'" ).
*) Formo nova cetere povas manifestighi ne nur per unuradikajho, sed kelkfoje per nova regulo.
2.) Ghenerale: Vorto, kiu estas nove uzata en iu lingvo. Okaze de Esperanto kaj ne internacia vorto la pli klara termino estas "nova vorto" ) (vidu la sepan alineon de la Antauparolo). Nova vorto ne postulas ian oficialan aprobon.
"Liv'" estas nek Fundamenta nek oficialigita nek formo nova, char ne ekzistas Fundamenta/oficialigita unuradikajho kun la signifo "mal'dekstr'". "Liv'' estas nova vorto, do principe ghusta Esperanto. Chu "liv'" estas necesa, tio ne estas ghenerale respondebla. Mi povas imagi, ke ghi povas esti utila en situacioj, kie la cirkonstancoj malhelpas la ghustan komprenon je "dekstr'e'n" kaj "mal'dekstr'e'n", do ekzemple en brua trafiko.
melitopolano (Ukázat profil) 18. dubna 2016 11:35:36
liva (liv·a) [= maldekstra] leftDo ĝi ne estas nur improvizaĵo de supreskribitaj tradukistoj.
Don1980 (Ukázat profil) 18. dubna 2016 15:08:03
robbkvasnak (Ukázat profil) 18. dubna 2016 16:31:42
(Lingvistike: "nemarkita" signifas la "norma formo" - ekzemple en okcidenta socio dum longa tempo kiam oni diris "kuracisto" ĉiuj asumis ke temis pri viro. Intertempe tio ŝanĝis sed ofte oni devas aldoni "virina kuracisto" aŭ "vira flegisto" en la angla.)
akueck (Ukázat profil) 18. dubna 2016 17:48:10
robbkvasnak: se "dekstra" estas la "nemarkita" formo ĝi do estas la "normo" - por ni tio ne servas.Chu lingvistike io signifas la norman formon au kion ajn - tio chi pri Esperanto ne rilatas al ties norma situacio. Chi lastan pri "liv'" mi klarigis en mia chi-temfadena mesagho de 2016-04-18 12:17:51; resumo:
(Lingvistike: "nemarkita" signifas la "norma formo"
La nek Fundamenta nek oficialigita "liv'" en la signifo de "mal'dekstr'" estas nova vorto en la senco de la sepa alineo de la Antauparolo kaj tial uzebla sen ies aprobo.
amigueo (Ukázat profil) 30. dubna 2016 13:36:59
en hispana lingvo: levogiro kaj dextrogiro (priskribo de referencaj sistemoj). do "liv" havas ian bazon en la scienca vortaro.
Bernadox (Ukázat profil) 8. května 2016 18:22:09