Kwa maudhui

Malbonaĵojn de esperanto

ya vaaspuhr, 20 Aprili 2016

Ujumbe: 18

Lugha: Esperanto

dombola (Wasifu wa mtumiaji) 21 Aprili 2016 4:19:57 alasiri

Certe ne en Esperanto, sed de la uzado de ĝi oni povas ricevi malbonaĵojn.

En la malferma parolado de la tria UKE en Kembriĝo, 1907, D-ro. Z. asertas: "Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi mankis."

Tiuj pioniraj tempoj certe postulis kuraĝon de la esperantistoj por alfronti mokojn, ktp.

externalImage.png

Foto elprenita el giardinoesperanto

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2016 2:56:43 alasiri

Ĉu malbonaĵoj povas signifi krimojn? Ofte en socio malbonaĵoj rilatas krimulojn, prirobadoj, drogoj, kaj ajnspeco de kontraŭleĝaj agadoj.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2016 3:48:47 alasiri

Lingvoj estas la esprimo de la kulturo en kiu oni uzas ilin. Esperanto brile uzas la internan ideon. La angla estas lingvo kun forta bazo en unuopulismo kaj kapitala akumulo. En la angla la esprimo "rugged individual" estas pozitiva. Traduke iomete: Forta unuopulisto - do persono kiu metas sin mem antaŭ la komunumo. En la angla oni asumas ke monriĉa persono estas virta kaj monpokhava persono estas malvirta. Tiu sinteno ne ekzistas en Esperanto. Por ni, Zamenhof estis virtulo kvankam li ne vivis por gajni monon sed male por plibonigi la vivon de la homaro.

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2016 5:11:41 alasiri

robbkvasnak:Lingvoj estas la esprimo de la kulturo en kiu oni uzas ilin. Esperanto brile uzas la internan ideon. La angla estas lingvo kun forta bazo en unuopulismo kaj kapitala akumulo. En la angla la esprimo "rugged individual" estas pozitiva. Traduke iomete: Forta unuopulisto - do persono kiu metas sin mem antaŭ la komunumo. En la angla oni asumas ke monriĉa persono estas virta kaj monpokhava persono estas malvirta. Tiu sinteno ne ekzistas en Esperanto. Por ni, Zamenhof estis virtulo kvankam li ne vivis por gajni monon sed male por plibonigi la vivon de la homaro.
Vi pravas, ke Usonanoj havas plejparte primitivan koncepton je sukceso, sed mi ne spertas kiel miajn samlandanojn en Usono estas vere individuista aŭ unupulista. Plejparte Usonano ŝajne partoprenas sammence kiel ratoj. Ili movas kiel unu.

Estas la lando de la filistroj. Se la registaro dirus kiel "Irako enhavas armilojn", la tutlando turnas kiel tajdo de ratoj al Irako. Mi esperas, ke Usonanoj estu pli indivuista! Tio ne estas paroli eĉ pri religio. En iuj el landoj de la mondo, la religia popolo estas pli ribela. En Latinida Ameriko, la religiuloj, ekzemple Nikaragvo, partoprenas en ribelado kontraŭ la ŝtaton kaj la Somozan diktatoradon. En Usono la religiuloj amis Samoza. Oni ne povas komprenis kiel en la lando de la "rugged individual", ke la popolo estas ŝafo!

La ribelaj usonanoj kiel John Steinbeck, kiuj batalis kontraŭ la riĉulojn, estis ankaŭ individuoj. John Steinbeck estis iel Socialisto, sed li estis tre individuista. Lia potenco estis, ke li povis esti vera individuo, kaj leviĝis supre monon.

vaaspuhr (Wasifu wa mtumiaji) 22 Aprili 2016 5:26:01 alasiri

usonano78:Ĉu vi povas doni ekzemplon?

Eble vi demandu tion en Angla Forumo. Estas la lingvo ĉiuj skribas en ĉi tiu Esperanta Retejo. Ili timiĝas skribi en la Esperanta forumo! okulumo.gif
serĉu kaj trovu! ekzistas aŭ ekzistos malbonaj efikoj. jes Esperanto ene kaj si mem estas bonega sed ĝi nevole kaj nerekte misefikas.

horibeltz (Wasifu wa mtumiaji) 1 Mei 2016 7:51:19 alasiri

vaaspuhr:ĉu vi jam pripensis ĉi tian gravan temon?
kiel interlingvo la plej gravaj estas:
1. la "klinika reguleco" (por esti juste, tio estas grava en ĈIU "interlingvo" )
2. la plejparto de latinaj radikoj en la vortaro (ĉi tio estas problemo nur se oni pensas pri Esperanto kiel interlingvo por Eŭropo; kiel interlingvo por la mondo, "la plejparto de eŭropaj radikoj" estas la problemo)
3. Nenecese malfacileco de la fonotaktiko/fonotakso (ĉi tiu problemo povas esti ĝustigita per la solvo de #2)
4. Adapto de sinteno/nuanco de certaj vortoj de aliaj lingvoj sur la Esperantan vorton/tradukon (pro diversaj, kiuj ajn kialoj). Egz. "korekti" por "ĝustigi" (pro influo de la angla) kaj multaj aliaj.

erinja (Wasifu wa mtumiaji) 2 Mei 2016 8:23:52 alasiri

Malbonaĵoj de Esperanto?

Eble oni celas la fivortojn de la lingvo, aŭ eble tion, ke oni ankaŭ povas uzi Esperanton por insulti aliajn homojn kaj por argumenti, same kiel oni povas uzi ĝin por doni komplimentojn kaj amikajn vortojn!

Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 15 Mei 2016 2:27:10 alasiri

usonano78:Ĉu vi povas doni ekzemplon?
- seksismo (li sxi lsxi/sxli "-in" "-ge" )
- cxapeloj
- obskura litero kaj ties sono "HX"
- obskura litero kaj ties sono "UX"
- "JX" kaj "GX"
- akuzativo ( "na" kiun multaj ne sxatas )
- pluralo (ne bonas)
- mankas prepozicio de divido ("Kg/(m^2)" EN: Kilogram per square meter EO: ???)
- mankas prepozicio de tempa proksimeco
- tabelvortoj vs "alia"
- trouzo de "mal" (malantaux maldekstra malkrokodili)
- fusxo cxe vortoj kiel "rapida" "rapido" "rapideco"
- nesimetrio de dinamikaj indikoj ("Mi sidas sur la tablo" "Mi saltas sur la tablon" "Mi saltas de sur la tablo" )
- nekohereco de posedesprimoj (mia vs kies )
- rompita pronomo "ci" ( mi neniam uxas gxin )
- rompita prepozicio "antaux" ( adverbo "antauxen" montras kien ??? )
- ordigaj numeraloj ( dua unua nula )
- kelkaj fusxaj uzoj de ordigaj numelaloj ( datumoj & horoj, makas tauxga prepozicio / anoncilo )
- "kazo" vs "okazo"
- "detektoro" vs "detektilo" ktp
- kelkaj numeraloj (nul kilaux megaux ... kiujn multaj ne sxatas)
- nekohereco de prepozicioj kaj subjunkcioj ("antau" "antau ke" "antau ol" "dum" "dum kiam" ??? )
- demandvortoj misuzitaj kiel subjunkcioj de relativaj subfrazoj ("la loko kie mi renkontis vin" )
- Nenecesa kverelado pri "Idiotujo" vs "Idiotio"
- Euxropocentrismo de la lingvo ( vortprovizo & strukturo )
- Fusxndamento

Kurudi juu