Zum Inhalt

al mi plaĉis vi kanti

von amigueo, 22. April 2016

Beiträge: 12

Sprache: Esperanto

amigueo (Profil anzeigen) 22. April 2016 14:59:51

kelkaj balbutoj, cele de koncizo per infinitivo aŭ adjektivo...

mi ŝatis ke vi kantis --> mi ŝatis vin kanti
al mi plaĉis ke vi kantis --> al mi plaĉis vi kanti

mi ŝatis vin karesej = mi ŝatis vin karesata
mi ŝatis vin kantanta = mi ŝatis vin kanti

mi feliĉas ĉar vi sukcesis --> mi feliĉas pro vi sukcesi
mi batalas por ke vi sanu --> mi batalas por vi sani

mi imagis vin (esti/estanta) reĝo de la judoj
mi imagis vin (havi/havanta) du aŭtojn

Серёга (Profil anzeigen) 22. April 2016 15:21:58

Eblas:
mi ŝatis vin karesatan
mi ŝatis vin kantantan
alie tie ci ŝajnas ke ĝuste mi estas karesata kaj kontata.

thyrolf (Profil anzeigen) 22. April 2016 16:11:13

Серёга:Eblas:
mi ŝatis vin karesatan
mi ŝatis vin kantantan
alie tie ci ŝajnas ke ĝuste mi estas karesata kaj kontata.
Mi supozas alie:

mi ŝatas vin belan = mi ŝatas vin, kiu estas bela
mi ŝatas vin kantantan = mi ŝatas vin, kiu estas kantanta

( do mi ŝatas la personon "vi" )

Aliflanke:

mi ŝatas vin sana = mi ŝatas, ke vi estas sana.
mi ŝatas vin kantanta = mi ŝatas, ke vi estas kantanta

( do mi ŝatas la fakton de via saneco, la fakton de via kantanteco )

Oni povas imagi kaŝan na "esti" post "vin":

mi ŝatas vin (esti) sana
mi ŝatas vin (esti) kantanta
ili elektis lin (esti) prezidanto okulumo.gif

( http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk... )

Серёга (Profil anzeigen) 22. April 2016 16:17:12

Laŭ mi:

mi ŝatas vin sana = mi estas sana kaj mi ŝatas vin
mi ŝatas vin esti sana = mi ŝatas vin tiam kiam vi estas sana

eblas: mi ŝatas vin tiam kiam vi estas sana = mi ŝatas vin estantan kiel sana

usonano78 (Profil anzeigen) 22. April 2016 21:15:27

Серёга:Laŭ mi:
mi ŝatas vin sana = mi estas sana kaj mi ŝatas vin
"mi ŝatas vin sana" devus esti "mi ŝatas sanan vin", kaj sen la akusativo ĉe fino de sana, vi ne havas veran frazon. Eble vi povas skribi "mi ŝatas vin sane" kun adverbo, tiel ke "mi sane ŝatas vin" similas.

Eble, estas konfuzanta, sed "sana mi ŝatas vin" ankaŭ taŭgas!

thyrolf (Profil anzeigen) 23. April 2016 10:40:57

usonano78:
Серёга:Laŭ mi:
mi ŝatas vin sana = mi estas sana kaj mi ŝatas vin
"mi ŝatas vin sana" devus esti "mi ŝatas sanan vin", kaj sen la akusativo ĉe fino de sana, vi ne havas veran frazon. Eble vi povas skribi "mi ŝatas vin sane" kun adverbo, tiel ke "mi sane ŝatas vin" similas.

Eble, estas konfuzanta, sed "sana mi ŝatas vin" ankaŭ taŭgas!
verŝajne tamen taŭgus atente studi la fonton jen:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...

usonano78 (Profil anzeigen) 23. April 2016 20:42:11

thyrolf:
usonano78:
Серёга:Laŭ mi:
mi ŝatas vin sana = mi estas sana kaj mi ŝatas vin
"mi ŝatas vin sana" devus esti "mi ŝatas sanan vin", kaj sen la akusativo ĉe fino de sana, vi ne havas veran frazon. Eble vi povas skribi "mi ŝatas vin sane" kun adverbo, tiel ke "mi sane ŝatas vin" similas.

Eble, estas konfuzanta, sed "sana mi ŝatas vin" ankaŭ taŭgas!
verŝajne tamen taŭgus atente studi la fonton jen:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
Intereson!

Nun mi lernis traserĉi PMEG.ridulo.gif

amigueo (Profil anzeigen) 26. April 2016 15:21:33

mi ankaŭ eklernas traserĉi PMEG! terure inspira PMEG!

magia koncepto: perverba priskribo de objekto.

laŭ mi: li farbis ruĝa la domon = li farbis la ruĝa domon.

la kiam-a senco:

mi nuda pentris militiston promenantan = estante nuda mi pentris militiston kiam li propenas.

la malfacilo, laŭ mi, venas de ke -n rolas duoble.
la markilo de akuzativo kaj la markilo (per malapero) de predikativo.

esperanto ne uzas markilon de predikativo (arbo estas planto <> planto estas arbo), tamen esperanto trovas lateralan manieron marki predikativon nur per malapero de la markilo de akuzativo. tio estas malreguleco, ĉar nur akuzativo povas marki iel (kaj prekare kaj nenepre iel) predikativon, kiam nominativaj kazoj ne kapablas marki predikativon.

kaj la komplikeco eĉ pli grandas, ĉar oni povas fakultative ne marki predikativon per malapero de akuzativa markilo, sed simple per ordo kaj konteksto.

mi blankan farbis la muron = mi farbis la muron blanka.

laŭ mi, pli simplus ke malapero de akuzativo ne estu markilo de predikativo, kaj, do, nur ordo kaj konteksto montru la "monstron" aŭ "tabuumindan predikativon".

se vi kuraĝas por serĉi kompreni miajn frazojn, bv traserĉu antaŭe na PMEG.

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...

amigueo (Profil anzeigen) 26. April 2016 15:24:22

mi miranta konstatas ke neniu respondis la ĉefan temon: "al mi placis vi kanti", kiu estas konciza versiono de "al mi plaĉis vi kantanta".

nejni_marji (Profil anzeigen) 26. April 2016 15:40:10

usonano78:
Серёга:Laŭ mi:
mi ŝatas vin sana = mi estas sana kaj mi ŝatas vin
"mi ŝatas vin sana" devus esti "mi ŝatas sanan vin", kaj sen la akusativo ĉe fino de sana, vi ne havas veran frazon. Eble vi povas skribi "mi ŝatas vin sane" kun adverbo, tiel ke "mi sane ŝatas vin" similas.

Eble, estas konfuzanta, sed "sana mi ŝatas vin" ankaŭ taŭgas!
Mi kredus, ke:
Mi ŝatas vin sana. -> Mi ŝatas, ke vi estas sana.
kaj
Mi ŝatas vin sane. -> Sanas, ke mi ŝatas vin.
Mi sane ŝatas vin. -> Sanas, ke mi ŝatas vin.

Simple, post verbo adjektivo, kiu ne estas akuzativa, ŝanĝas la verbon mem.

Zurück nach oben