Tartalom

Kial ni rajtas manĝi bestojn?

Alkanadi-tól, 2016. április 26.

Hozzászólások: 27

Nyelv: Esperanto

ludomastro (Profil megtekintése) 2016. április 27. 12:43:50

Alkanadi:Laŭ vi, kial ni rajtas manĝi bestojn?
Ĉar ili bongustas. okulumo.gif

Vere, mi pensas ke bonus se homoj manĝus malpli viandon. Tamen, mi ne haltos manĝi viandon.

cromañon (Profil megtekintése) 2016. április 27. 12:58:23

Alkanadi:Laŭ vi, kial ni rajtas manĝi bestojn?
ni rajtas manĝi bestojn se la leĝoj de nia lando aŭ ŝtato ne malpermesas tion. Ekzistas landoj kie oni malpermesas manĝi diversajn bestojn kiel ekz. la porko en islamaj landoj. en aliaj landoj oni malpermesas manĝi hundojn, ĉevalojn, ktp. mi ne scias ĉu iu azia lando aŭ ŝtato tute malpermesas la manĝadon de viando, mi dubas.
mi konsilas al vi konsulti advokaton se vi timas agi kontraŭ la leĝoj de via lando manĝante iaspecan viandon. konsulti profesiulon estas ĉiam la plej bona solvo.

Alkanadi (Profil megtekintése) 2016. április 27. 14:14:46

nornen:Mi ne komprenas bone la demandon. Kial ni ne rajtu manĝi bestojn?
Ni rajtas manĝi bestojn, sed ne rajtas manĝi homojn. Kial?

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. április 27. 15:14:50

Ni nur faru kion necesas travivi. La genoj urĝas nin travivu, kaj manĝu la alian.

cromañon (Profil megtekintése) 2016. április 27. 16:21:11

Alkanadi:
nornen:Mi ne komprenas bone la demandon. Kial ni ne rajtu manĝi bestojn?
Ni rajtas manĝi bestojn, sed ne rajtas manĝi homojn. Kial?
tio dependas el la lando en kiu vi loĝas, se en via lando ekzistas specifa leĝo kiu malpermesas manĝi homan viandon aŭ kadavrojn vi kompreneble ne rajtas tion fari, sed se ne ekzistas tia leĝo vi teorie rajtus manĝi ekzemple kadavrojn el homoj.
simile okazas pri la bestoj, se ekzistas en via lando ia leĝo kontraŭ la manĝo de iaj bestoj vi ne rajtas ilin manĝi, sed se ne ekzistas tia leĝo vi ja rajtus manĝi tiajn bestojn.
konsultu advokaton se vi havas dubojn.

usonano78 (Profil megtekintése) 2016. április 27. 22:57:29

Kial la tigroj ne atakas unu la alian? Se iu enirus la ejon, tigroj atakus. Tigroj havas frataron.

[img]http://i1.mirror.co.uk/incoming/article3686126.ece... [/img]

agadar (Profil megtekintése) 2016. április 28. 17:25:58

Alkanadi:Ni rajtas manĝi bestojn, sed ne rajtas manĝi homojn. Kial?
Kiu diris, ke ni ne rajtas manĝi homojn?

Kion vi farus se vi estus une el la personoj, kiuj ne perdis siajn vivojn dum aerkatastrofo, kiu okazis oktobre de 1972j. en Andoj? Morala dilemo: manĝi siajn gekolegojn / geamikojn aŭ ne = vivi aŭ morti??? La decido ne estis simpla!!! Ili travivis nur tial, ke ili manĝadis homojn!

P.S.
Nature tio tute ne signifas, ke mi estas kanibalino kaj ke mi jam manĝis kiun ajn homon! Nu, almenaŭ ankoraŭ mi ne devis fari ĉi tion kaj mi esperegas, ke neniam mi devos!!! Sed dum vivo ĉio estas posibla, ĉu ne?

nornen (Profil megtekintése) 2016. április 28. 17:45:53

La ideo "rajto" estas tute homa elpensaĵo. En la naturo ne ekzistas rajtoj. Kaj ĝia difino estas tre facila: Ĉiam, kiam leĝo ne malpermesas ion, vi rajtas tion fair.

Polaris (Profil megtekintése) 2016. április 29. 1:46:12

Mi pensas ke oni rajtas manĝi bestojn ĉar I Timoteo 4:4,5 diras, "ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, ĉar ĝi estas santigita per la parolo de Dio kaj per preĝo." En la tuta Biblio, ni vidas ekzemplojn de sanktuloj, kiuj manĝis bestojn. Ĉar Dio kreis ambaŭ gehomojn kaj bestojn, mi akceptas sian vorton pri la afero.

nornen (Profil megtekintése) 2016. április 29. 4:42:39

Polaris:Mi pensas ke oni rajtas manĝi bestojn ĉar I Timoteo 4:4,5 diras, "ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, ĉar ĝi estas santigita per la parolo de Dio kaj per preĝo." En la tuta Biblio, ni vidas ekzemplojn de sanktuloj, kiuj manĝis bestojn. Ĉar Dio kreis ambaŭ gehomojn kaj bestojn, mi akceptas sian vorton pri la afero.
Kvankam Timoteo diris, ke ni rajtas manĝi ĉiun kreitaĵon, se iu leĝo valida en via lando malpermesas manĝi certan beston, eble estas saĝe ne manĝi ĝin.

Vissza a tetejére