Naar de inhoud

Ĉu angla kaj esperanto estas necesaj en nia epoko por rekta internacia komunikado?

door morico, 30 april 2016

Berichten: 10

Taal: Esperanto

morico (Profiel tonen) 30 april 2016 22:16:50

Deklaro pri internacia komunikado
DEKLARO PRI INTERNACIA KOMUNIKADO

http://esperanto-strato.blogspot.fr/2009/10/deklar...

Ni, la subskribintoj:

1. Tre ĝojas pri tio, ke estas pli kaj pli da internacia komunikado en la mondo;

2. Konsilas uzi, en formala internacia komunikado, interpretadon kaj tradukadon ĉiam kiam tio estas bezonata kaj finance ebla;

3. Opinias ke tre gravas subteni multlingvismon kaj lingvan diversecon, ekzemple per protektado de minoritataj lingvoj;

4. Pensas, ke sistemo por internacia komunikado kiu postulas regadon de pluraj naciaj lingvoj estas elitisma; (1)

5. Spertas, ke rekta komunikado (t.e. sen interpretado kaj tradukado) estas esenca por starigi komunan "ni-senton" inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj;

6. Notas, ke la angla hodiaŭ estas tre grava kaj utila lingvo por internacia komunikado; (2)

7. Supozas, ke la angla plu havos tre gravan rolon por internacia komunikado dum la venontaj jardekoj;

8. Substrekas, ke granda nombro da homoj ne sukcesas atingi altan nivelon de la angla malgraŭ multjara lernado kaj penado; (3)

9. Asertas, ke la internacia lingvo Esperanto plurkiale estas aparte taŭga lingvo por internacia komunikado; (4)

10. Tezas, ke modelo en kiu la komunikantoj pasive regas kaj la anglan kaj Esperanton kaj aktive regas unu el tiuj lingvoj, estus relative efika kaj justa (kompare kun aliaj modeloj) por internacia rekta komunikado; (5) (6)

11. Konscias, ke ne eblas trovi modelon por internacia komunikado kiu plaĉas al ĉiuj kaj ke enkonduko de nova modelo postulus multjaran diskutadon, debatadon, esploradon, elprovadon, planadon kaj fine realigadon (unuavice en la edukaj sistemoj);

12. INSTIGAS AL SERIOZA KAJ PLURFAKA ESPLORADO DE LA ASERTO EN PUNKTO 9 KAJ LA TEZO EN PUNKTO 10. (7)

morico (Profiel tonen) 30 april 2016 22:22:24

Aldonaj klarigoj:

(1)
Ĉino, Finno, Koreo, Ruso k.a. havas realan ŝancon lerni unu el ekzemple la angla, la hispana, la franca kaj la germana. Sed bone lerni du aŭ tri el tiuj lingvoj estas por multegaj simple tro malfacile kaj temporabe.

(2)
"La angla estas uzata kiel oficiala aŭ duon-oficiala lingvo en pli ol 60 landoj, kaj havas gravan rolon en ankoraŭ 20. Ĝi estas aŭ superrega aŭ bone establita en ĉiuj ses kontinentoj. Ĝi estas la ĉefa lingvo de libroj, gazetoj, flughavenoj kaj aviadkontrolado, internacia komerco kaj akademiaj konferencoj, scienco, teknologio, medicino, diplomatio, sporto, internaciaj konkursoj, popmuziko, kaj reklamado. Pli ol du trionoj el la sciencistoj en la mondo verkas en la angla. [...] Pli ol 50 milionoj da infanoj lernas la anglan kiel aldonan lingvon en la bazlernejo; pli ol 80 milionoj lernas ĝin en la mezlernejo (tiuj nombroj ekskludas Ĉinion)." [Crystal, Encyclopedia of Language, 1997]

(3)
Tiuj, kiuj ĝenerale atingas altan nivelon de la angla, estas ĉefe homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple danoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj kaj koreoj, estas ĝenerale tre malfacile kaj temporabe atingi altan nivelon de la angla.

(4)
Kio igas Esperanton aparte taŭga lingvo por internacia komunikado?

i) Ĝi estas pli facila...
Por preskaŭ ĉiuj kiuj lernis kaj Esperanton kaj nacian/etnan lingvon, krom sia gepatra, estas klare ke Esperanto estas pli facila ol la naciaj/etnaj lingvoj.

ii) Ĝi estas pli neŭtrala...
Ĉar Esperanto ne apartenas al iu aparta nacio aŭ popolo, ĝi estas pli neŭtrala ol la naciaj/etnaj lingvoj por internacia komunikado.

iii) Ĝi estas pli justa...
Ĉiuj kiuj lernas Esperanton havas bonan ŝancon atingi altan nivelon de ĝi kaj poste, el lingva vidpunkto, pli-malpli samnivele komuniki kun homoj el aliaj landoj kaj kulturoj. (Interese estas ke eblas lerni Esperanton kiel plenkreskulo, kaj tamen senti ĝin "sia propra".) Krome Esperanto ne "propagandas" iun apartan nacian/etnan kulturon sed "portas" sian propran internacian kulturon. Pro ĉi tiuj kialoj Esperanto estas pli justa rilate al internacia komunikado kompare kun naciaj/etnaj lingvoj.

iv) Ĝi estas pli sukcesa ol aliaj planlingvoj...
La supraj argumentoj iagrade validas ankaŭ por aliaj tiel nomataj planlingvoj, ekzemple Interlingva kaj Ido. Sed Esperanto estas en preskaŭ ĉiuj kampoj pli sukcesa ol la aliaj planlingvoj. Krome Esperanto estas malpli eŭropeca ol ekz Interlingva kaj Ido.

morico (Profiel tonen) 30 april 2016 22:25:34

(5)
La angla estas hodiaŭ tre vaste uzata en multaj kampoj kaj ne estas realisme ekskludi ĝin el la ekvacio de internacia komunikado dum la venontaj jardekoj. Aliflanke, atingi altan nivelon de skribado kaj parolado en la angla estas por multaj tre malfacila kaj temporaba afero. Tamen, atingi altajn pasivajn kapablojn (t.e. aŭskulta kaj lega kapabloj) estas pli facile ol atingi samnivelajn aktivajn kapablojn (t.e. parola kaj skriba kapabloj).

Se homoj kiuj malfacile atingas altajn aktivajn kapablojn en la angla anstataŭe povus uzi Esperanton skribe kaj parole, ili havus multe pli grandajn ŝancojn partopreni en internacia komunikado egalnivele kun tiuj kiuj akiris altajn kapablojn en la angla. Tio signifus pli da justeco kaj ankaŭ demokratieco en la internacia komunumo, sendepende de tio ĉu temas pri la politika, scienca, komerca, NROa aŭ alia sfero de internacia komunikado.

(6)
Aliaj modeloj por internacia rekta komunikado:

"Nur la angla (aŭ alia nacia lingvo)" - pli maljusta ol la modelo en punkto 10

"Pluraj grandaj naciaj lingvoj" - pli elitisma ol la modelo en punkto 10

"Nur Esperanto (aŭ nur alia planlingvo)" - tro granda paŝo/ŝanĝo kompare kun la nuna sistemo

"Maŝina tradukado solvos ĉion" - montriĝis malrealisma

(7)
Jen ekzemplo de tia esplorprojekto:
- Gimnazianoj el diversaj landoj lernas krom la anglan (dum pluraj jaroj kiel ĝenerale estas nun) ankaŭ Esperanton dum du jaroj. Poste eblus kompari la nivelon de la angla kaj de Esperanto ĉe la junuloj unuope. Krome, tiuj lernejanoj povus renkontiĝi kaj partopreni, uzante la komunikmodelon en punkto 10, diversajn eventojn kaj kunsidojn kiujn esploristoj sekvus, dokumentus kaj analizus el pluraj vidpunktoj.

Angla versio de la deklaro troviĝas ĉe http://www.ipetitions.com/petition/intcom/ kun eblo subskribi.

usonano78 (Profiel tonen) 30 april 2016 22:32:43

Mi ne plendas je Esperanto. Mi eĉ instruas mian patron kaj fratinon. Ili nun lernas Esperanton ankaŭ.

Angla estas iom korupta. Internaciaj krimuloj ankaŭ uzas Angla. La afero da Angla por denaska parolanto estas, ke kiam eksterlandanoj parolas Anglan, ĝi sonas malbona. Ekzemple, mi ne volas interparoli kune kun Turkanoj, se li parolus Anglan. Li lernas nur kliŝojn kaj ĉiam diras: "Jes, bonvolu!" Mi lacas aŭdi Israelon, kiu parolas Usonan Anglan, ktp.

Mi ne volas, ke ĉi tiuj homoj lernu La Anglan.

morico (Profiel tonen) 30 april 2016 22:48:32

Esplordemando
Jen alia manero prezenti la esencon de la deklaro:

Ĉu

Tempo atingi nivelon B1 en la angla + Tempo atingi nivelon C1 en Eo

ĝenerale validas por homoj en diversaj partoj de la mondo?

http://www.ipetitions.com/petition/intcom/

Hokan LUNDBERG (hokan@ikso.net) - One of the founders of E@I and lernu.net.

morico (Profiel tonen) 30 april 2016 22:57:23

usonano78:Mi ne plendas je Esperanto. Mi eĉ instruas mian patron kaj fratinon. Ili nun lernas Esperanton ankaŭ.

Angla estas iom korupta. Internaciaj krimuloj ankaŭ uzas Angla. La afero da Angla por denaska parolanto estas, ke kiam eksterlandanoj parolas Anglan, ĝi sonas malbona. Ekzemple, mi ne volas interparoli kune kun Turkanoj, se li parolus Anglan. Li lernas nur kliŝojn kaj ĉiam diras: "Jes, bonvolu!" Mi lacas aŭdi Israelon, kiu parolas Usonan Anglan, ktp.

Mi ne volas, ke ĉi tiuj homoj lernu La Anglan.
La malbona angla estas hodiaŭ la ĉefa lingvo du en la mondo.
Ĉiu lingvo estas ilo, uzata de sanktuloj aŭ krimuloj...

usonano78 (Profiel tonen) 30 april 2016 23:55:18

morico:
usonano78:Mi ne plendas je Esperanto. Mi eĉ instruas mian patron kaj fratinon. Ili nun lernas Esperanton ankaŭ.

Angla estas iom korupta. Internaciaj krimuloj ankaŭ uzas Angla. La afero da Angla por denaska parolanto estas, ke kiam eksterlandanoj parolas Anglan, ĝi sonas malbona. Ekzemple, mi ne volas interparoli kune kun Turkanoj, se li parolus Anglan. Li lernas nur kliŝojn kaj ĉiam diras: "Jes, bonvolu!" Mi lacas aŭdi Israelon, kiu parolas Usonan Anglan, ktp.

Mi ne volas, ke ĉi tiuj homoj lernu La Anglan.
La malbona angla estas hodiaŭ la ĉefa lingvo du en la mondo.
Ĉiu lingvo estas ilo, uzata de sanktuloj aŭ krimuloj...
Pli popolo parolas La Hispanan ol La Anglan. Mi spektas filmon lastan nokton pri unu blanka virino el Teksaso, kiu provas esti kojoto, kaŝporti kontraŭleĝajn enmigrantojn al Usono. Estas bona filmo, kaj la virino parolas bonan Hispanan.

Ankaŭ estas interesa kulturafilmo pri Usona virino, kiu parolas La Hispanan kiel internacian lingvon. Oni trovas kelkajn ekzemplojn.

Por mi, la Anglan estas malbona lingvo de klaso kaj mono. Se mi skribus la Anglan, mi enirus la Dickensian mondon de la Jankioj kaj bankistoj en Novjorko kaj Anglujo. Estas kial mi ne skribas en la Angla forumo en ĉi tiun retejon.

Mi malkovras la fakton, ke Esperanto ne enhavas la Dickensian realecon.

"Kion Horatio Alger diru?"
--Hunter S. Thompson

morico (Profiel tonen) 1 mei 2016 10:45:54

La politiko estas necesa por la homoj kaj ankoraŭ pli por la demokratio. Ni devas rigardi kiel estas la situacio de la internacia komunikado hodiaŭ kaj evoluigi la praktikon kun esperanto. La hodiaŭa mondo bezonas demokatian kaj justan Internacian LingvOn (ILO-n). Kiel akceptigi la ILOn apud la grandaj lingvoj estas la problemo.

usonano78 (Profiel tonen) 1 mei 2016 17:29:04

morico:La politiko estas necesa por la homoj kaj ankoraŭ pli por la demokratio. Ni devas rigardi kiel estas la situacio de la internacia komunikado hodiaŭ kaj evoluigi la praktikon kun esperanto. La hodiaŭa mondo bezonas demokatian kaj justan Internacian LingvOn (ILO-n). Kiel akceptigi la ILOn apud la grandaj lingvoj estas la problemo.
Eble post nuklea milito tiam, kiam Usono estis forta bombita, la stultuloj de la mondo ne plu volu fariĝi Usonanan, kaj veraj Usonanoj trovu deziron protekti sin pere de Esperanto. Ili ne plu estus elmetata stulte por la akcipitroj plonĝi sur, se la mondo ne lernus ilian denasklingvon. Ili lernu kiel internacismo de ilia propra lando vundas ilin hejme, kaj forlasas la internacian Anglan kaj gvidadon.

morico (Profiel tonen) 1 mei 2016 22:29:55

Esperanto havas ankaŭ la internan ideon de la amikeco inter la popoloj, la homarecon. Ni esperantistoj volas la pacon.

Kiel estas la situo de la lingvoj du en la mondo? Por 94% de la ne anglaj naskiĝparolantaj popoloj, tre ofte la ĉefa lingvo du en la lernejoj kaj en multe da grandaj multnaciaj firmoj estas la angla.
Eble unu miliardo da homoj lernis, la plej ofte malbone, la anglan en lingvo du kontraŭ eble cent mil por esperanto. La registaroj trudas la anglan. La esperantistoj estas precipe aŭto-didaktoj.
Se kvin ĝis dek por cent de la lernantoj de la angla lingvo du lernus ankaŭ esperanton, tiom la lernado de la angla estus pli bona kaj precipe, la nombro da esperantistoj kreskus tre rapide.Tiel la Zagreba metodo povas kunhelpi per kelkaj aldonaĵoj. Ekzemple skribi la anglan fonetikon (Internacia Fonetika Alfabeto I.F.A.) , prononci la vortojn...

Esperanto estas meze dek foje pli rapida lerni ol la angla lingvo du. Do la avantajxoj de esperanto kreskus tre rapide.

Terug naar boven