Naar de inhoud

Ĉu povas, ke ne uzi la prepozition antaŭ jaro?

door co2meal, 1 mei 2016

Berichten: 6

Taal: Esperanto

co2meal (Profiel tonen) 1 mei 2016 11:19:34

Ekzemple ĉu estas ĝusta, ke lasta jaro mi lernis ĉi tiu linvon?

Au ĉu mi devas uzi prepozition, kiel de lasta jaro mi lernis la linvon?

---------------------

Is it possible to write like this?

Last year I learned the language.
Lasta jaro mi lernis la linvon.

Or should I use prepositions such as dum, de, je.

akueck (Profiel tonen) 1 mei 2016 12:07:06

co2meal:Ekzemple ĉu estas ĝusta, ke lasta jaro mi lernis ĉi tiu linvon?

Au ĉu mi devas uzi prepozition, kiel de lasta jaro mi lernis la linvon?
Vi devas uzi au prepozicion depende de la celata senco, do: "En (dum|antau|post ...) la lasta jaro mi lernis chi tiun lingvon" au akuzativon, do: "Lastan jaron mi lernis chi tiun lingvon", au adverbon, do: "Lastjare mi lernis chi tiun lingvon".

Sed atentu: "Lastjare" povas signifi ne nur "en la lasta jaro", sed interalie ankau "en la lastaj jaroj". Sed pleje ghi, kiel ankau "lastan jaron", estas komprenata kiel "en la lasta jaro".

"Je la lasta jaro" pleje estas komprenata kiel "en la lasta jaro".

co2meal (Profiel tonen) 1 mei 2016 12:20:26

akueck:

Dankon. Via klarigo estas tre helpema.
Havu bonan tagon.

Vinisus (Profiel tonen) 1 mei 2016 13:54:48

Se vi ne volas uzi prepozicion nek akuzativon, vi povas uzi adverban formon: "Lastjare" anstataŭ dum la lasta jaro aŭ la lastan jaron.

eshapard (Profiel tonen) 5 mei 2016 20:31:59

co2meal:Ekzemple ĉu estas ĝusta, ke lasta jaro mi lernis ĉi tiu linvon?

Au ĉu mi devas uzi prepozition, kiel de lasta jaro mi lernis la linvon?
Vi ankaŭ povas diri: Lastan jaron, mi lernis tiu ĉi lingvon.

Ofte kiam vi ne scias kiun prepozicion uzi, vi povas uzi la formon de la akuzativo anstataŭ. Sed la senco devas esti klara. Alie, uzu "je".

la ekzercaro de la fundamento:
Anstataŭ la vorto 'je' ni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
...
Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon," sed ni devas ĉiam diri "pardoni al la malamiko lian kulpon."
Ankaŭ:
la ekzercaro de la fundamento:
Je la lasta fojo mi vidis lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon).

co2meal (Profiel tonen) 6 mei 2016 09:36:09

Ĉiu respondoj estas tre helpemaj.
Resume mi povas uzi -n aŭ -e aŭ prepoziciojn kiel "je", "en", k.t.p..

Dankon por kompleza viaj respondoj.
Bonvolu ke ĉiuj havu grandan tagon.

Terug naar boven