前往目錄

Ĝusta prononco de soifi

貼文者: Vogel, 2016年5月1日

訊息: 4

語言: Esperanto

Vogel (顯示個人資料) 2016年5月1日下午4:56:06

Saluton amikoj,

mi hazarde vidis, ke la vorto "soifi" estas skribita kun i. Mi ĉiam skribis ĝin kun j, ĉar mi prononcis ĝin tiel: "soj-fi"
Do, ĉu oni vere prononci ĝin "so-i-fi"? Oni ja povas kunigi j kun vokaloj, sed ne i.

Mi antaŭĝojas viajn respondojn!

Amike, Vogel

akueck (顯示個人資料) 2016年5月1日下午5:45:00

Vogel:
Do, ĉu oni vere prononci ĝin "so-i-fi"?
Jes.

melitopolano (顯示個人資料) 2016年5月1日下午5:57:01

Stranga demando. En Esperanto unu litero ĉiam respondas al unu fonemo, kaj la akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo. Sekve nur unu varianto de prononco estas korekta: so-i-fi.
Oni ja povas kunigi j kun vokaloj, sed ne i.
Kaj kio pri foiro, egoizmo, heroino, balailo? Finfine, Ukrainio ridulo.gif

Vogel (顯示個人資料) 2016年5月2日上午8:09:18

Bone, dankon.
Tio unue sonis strange al mi, ĉar mi ne aŭdis so-i-fi antaŭen. Ĉiu ĉiam diris soj-fi. Do mi ja pensis, ke ĝi estas skribita kun j.

Oni ofte lernas novajn aĵojn pri la lingvo okulumo.gif

回到上端