Contenido

kial la hispana ne estas la oficiala lingvo en usono?

de cromañon, 2 de mayo de 2016

Aportes: 98

Idioma: Esperanto

erinja (Mostrar perfil) 2 de mayo de 2016 16:59:18

Vinisus:Kial la hispana ne estas la oficiala lingvo en usono?

Ĉar la unuaj koloniintoj estis la angloj nur pro tio.
Vi maltrafis la pli fruajn respondojn en la fadeno. Usono ne havas oficialan lingvon, do nek la hispana nek la angla nek la ĉerokia estas oficiala lingvo.

Oni ofte povas ricevi multajn registarajn servojn, inkluzive de balotoj por voĉdonado ktp, en pluraj lingvoj, ne nur en la angla. Precize kiuj lingvoj - tio dependas de la bezonoj de la loka loĝantaro sed en mia regiono tio ĝenerale inkluzivus la ĉinan, la hispanan, la amharan, la korean, ktp. En mia urbo, ekzemple, oni povas fari la ekzamenon por ricevi stirpermesilon en 15 lingvoj.

usonano78 (Mostrar perfil) 2 de mayo de 2016 17:35:39

La unuaj koloniintoj ne estis Angla. Anglujo longtempe ne havis bonajn ŝipojn. Portugalo havis pli bonan navigadon en la maro. Ili trovis Japanion, antaŭ ol la Brita.

Se vi traserĉus historion en Norda Ameriko, vi trovus, ke unufoje Novmeksiko estis la centro de Eŭropa civilizatio en Usono.

Unufoje ili pensis, ke tiel multaj homoj eldevenis el Germanujo al la kapitalo Filadelfio, fari Germanan la dua lingvo de Usono. Pli popolo en Usono estas Germanan ol Angla aŭ Hispana nuntempe. Vi trovas, ke en Pensilfanio hodiaŭ la nomoj de Urboj estas en Angla kaj ia Germana Lingvo. Ekzemple, Allentown ankaŭ estas "Allenschteddel".

Vi ankaŭ havis Novfrancio.

La kialo ni parolas la Anglan kompreneble devenis el la Puritanoj kaj ilia kapitalismo. La jankioj en Novanglujo volis mastri la Amerikojn sub fera pugno. Ili estas la plej senkompata kaj agresa popolo. Ili mortigis la indiĝenulojn senkompate.

Eĉ se vi malamas la Sklavajn Ŝtatojn en la sudo, vi ankoraŭ trovis tion, ke la Jankioj havis bruligitan teran polison, kaj mortigis ĉiujn. Se vi estas sudana kaj blanka, indiĝina, filipina, la Jankioj mortigis vin. La lingvo de la blua uniformo estis la Angla.

Vi povas testi ĉi tiun teorion. Vi nur bezonas demandi al iu el la norda orienta regiono redoni la sonorilojn al la Filipinoj. Mi redonu la sonorilojn tuje. Por mi estas ne problemo.

Se vi parolas la anglan, vi povas spekti ĉi tiun kulturfilmon je Novmeksiko. Estas bonkulturfilmo traduki pere de Esperanto!

Stefano888 (Mostrar perfil) 2 de mayo de 2016 22:26:17

La plejparte de la homoj en mia ŝtato parolas la anglan denaske. Tamen, ekzistas kreskanta nombro da hispanaj parolantoj ĉi tie. La etikedoj sur multaj varoj, kiujn oni aĉetas en la vendejoj, estas skribitaj en la angla, la hispana, kaj la franca. Multaj denaskaj anglaj parolantoj lernis paroli la hispanan ĉe diversaj niveloj de flueco en mia ŝtato ankaŭ.

La lingvo, kiu estas uzata de la plejparte de homoj devus esti la oficiala lingvo de regiono kaj ne la unu, kiun homoj uzis tie unue. Lingvo estas ĉefe por komuniki, ne ĉefe por etna fiero.

usonano78 (Mostrar perfil) 2 de mayo de 2016 23:25:31

Stefano888:La plejparte de la homoj en mia ŝtato parolas la anglan denaske. Tamen, ekzistas kreskanta nombro da hispanaj parolantoj ĉi tie. La etikedoj sur multaj varoj, kiujn oni aĉetas en la vendejoj, estas skribitaj en la angla, la hispana, kaj la franca. Multaj denaskaj anglaj parolantoj lernis paroli la hispanan ĉe diversaj niveloj de flueco en mia ŝtato ankaŭ.

La lingvo, kiu estas uzata de la plejparte de homoj devus esti la oficiala lingvo de regiono kaj ne la unu, kiun homoj uzis tie unue. Lingvo estas ĉefe por komuniki, ne ĉefe por etna fiero.
Mi ŝatas kiel la skatolojn, kiujn mikroondoj estas vendata en, diras "Microwave" per Angla, kaj ankaŭ havas la hispanan vorton "Microondas". Mi ne havas mikroondon, sed tiu skatolo estas kial mi konas la vorton "ondo" en Esperanto.

Fakte, mia urbo havas Hispanan gazeton nomita La Voz.
Estas libera gazeto ankaŭ en papera formo ĉirkaŭ mia urbo en vendskatoloj.

nornen (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:00:12

Temrande:

En la Usono, se ies denaska lingvo estas ekzemple la navaha (Diné bizaad), ĉu tiu persono rajtas esti alparolata de la registaro sialingve (ekzemple en juĝejo)? Ĉu la juĝejo devas trovi angla-navaha-tradukiston por tiu persono, kaj ankaŭ pagi lian salajron?

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:17:07

nornen:Temrande:

En la Usono, se ies denaska lingvo estas ekzemple la navaha (Diné bizaad), ĉu tiu persono rajtas esti alparolata de la registaro sialingve (ekzemple en juĝejo)? Ĉu la juĝejo devas trovi angla-navaha-tradukiston por tiu persono, kaj ankaŭ pagi lian salajron?
Ofte la ŝtato faras iom da provoj traduki por neanglaj parolantoj en dokumentoj kaj dungas hispanajn parolantojn. Se vi estas advokato, kaj via kliento estas indiĝenuloj, vi bezonas kompreni la malsamajn kutimojn. Ekzemple, se vi estas advokato en Seattle, kaj via kliento estas indiĝenuloj, vi bezonas koni, ke se la indiĝenuloj ne vidus vin en la okuloj, estas kutimo ol signo de kulpo. En Usono, popolo faras fortan okulan kontakton ĝenerale, sed iom da indiĝenuloj pensas, ke tio estas insulto. Do, estas pli ol nur lingvo.

Plejparte, mi trovas ke enmigrantoj ofte fariĝas faŝistojn. Mi trovas precipe, ke enmigrantoj el Azio estas la plej faŝitaj enmigrantoj. Ili povas fariĝi tro dekstran. Ekzemple, mi renkontas Kamboĝulon, kaj li estas tuta dekstran faŝisto. Li ne volas virinojn havi abortigojn, kaj li havas fortan malamon. Ted Cruz estas alia ekzemplo. Lia patro estas Kubano, kaj li fariĝas tutan dekstran faŝistan.

nornen (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:20:08

usonano78:

Tamen, ĉu indiĝenulo rajtas uzi sian lingvon juĝeje?

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:30:14

nornen:

Nu, la juĝisto kaj advokato ne parolas aliajn lingvojn, sed kompreneble ili trovos iun el tiu tribo, kiu parolas ambaŭ la anglan kaj la indiĝenan lingvon, se la kliento ne parolas aŭ refuzas paroli la anglan.

Tamen, mi ankaŭ scias, ke antaŭ la milito en Vietnamujo, multe de kutimoj kiel la Suna Danzo estas malpermista. Estas interesa, ke la registaro, precipe la Jankio en la norda orienta, malpermas ian indiĝenan tanzon iam! Eble Jimmy Carter el Georgia ŝtato estas la unua prezidento permesis la Sunan Danzon. Interesas, ke Carter estas pli sudano ol jankio.

La jankioj pafmortigis multe de indiĝenuloj tiam, kiam ili faris la Danzon de Fantomo.

Popolo de norda orienta regiono de mia lando malamas indiĝenulojn pli ol iuj en Usono.

Estas bona kanto de 1980aj je la Fantoma Danco kaj Vundita Genuo: rokmuziko!

Mi tradukus ĉi tiun kanton, se iu demandus. Temas pri Wovoko.

erinja (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:49:46

nornen:Tamen, ĉu indiĝenulo rajtas uzi sian lingvon juĝeje?
Se oni petas interpretiston, oni provizas tion (ankaŭ por indiĝenaj lingvoj, aparte en regionoj kie tiuj lingvoj estas parolataj).

Mia fratino estas advokato por la registaro en kortumoj pri enmigrado. Ŝi foje diris al mi ke kiam oni procedas kontraŭ iu enmigrinto, ne malofte la enmigrinto petas interpretiston, eĉ se ŝi pli malpli certas ke tiu enmigrinto ne bezonas tion. Tamen oni ĉiukaze provizas tion laŭpete.

nornen (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 00:55:11

erinja:
nornen:Tamen, ĉu indiĝenulo rajtas uzi sian lingvon juĝeje?
Se oni petas interpretiston, oni provizas tion (ankaŭ por indiĝenaj lingvoj, aparte en regionoj kie tiuj lingvoj estas parolataj).

Mia fratino estas advokato por la registaro en kortumoj pri enmigrado. Ŝi foje diris al mi ke kiam oni procedas kontraŭ iu enmigrinto, ne malofte la enmigrinto petas interpretiston, eĉ se ŝi pli malpli certas ke tiu enmigrinto ne bezonas tion. Tamen oni ĉiukaze provizas tion laŭpete.
Tio estas tre bona.
Mi ne certas, ĉu iu, kies denaska lingvo ne estas la angla, ne bezonas interpretiston. Ankaŭ mi povas pridiskuti ĉiun ajn temon angle -certe kun eraroj kaj ne komprenante ĉion kaj estigante malkomprenojn- tamen juĝeje, mi ja bezonus interpretiston, ĉar eble unu vorto ne komprenita povas esti fatala.

Volver arriba