Contenido

kial la hispana ne estas la oficiala lingvo en usono?

de cromañon, 2 de mayo de 2016

Aportes: 98

Idioma: Esperanto

erinja (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 01:30:07

nornen:Tio estas tre bona.
Mi ne certas, ĉu iu, kies denaska lingvo ne estas la angla, ne bezonas interpretiston. Ankaŭ mi povas pridiskuti ĉiun ajn temon angle -certe kun eraroj kaj ne komprenante ĉion kaj estigante malkomprenojn- tamen juĝeje, mi ja bezonus interpretiston, ĉar eble unu vorto ne komprenita povas esti fatala.
Dependas! Fojfoje ili jam loĝis en Usono dum jardekoj kaj ŝajnas paroli la lingvon bone. Kaj oni povus imagi ke estus bone, se oni ne volas respondi al iu demando, intence "miskompreni" ĝin kaj respondi al alia demando. Sed tio ne aparte gravas ĉar kiel mi diris, oni rajtas peti la interpretiston, kaj oni povas elekti fari aŭ ne fari tion laŭ la propra sindefenda strategio.

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 02:25:00

Mi ekskoramikino devenis el Suda Ameriko. Ŝia patro parolas la anglan bona ekde 1980aj, sed li eĉ dum 1990aj pretendis ne paroli la anglan sur la strato kaj aliaj lokoj, kaj ambaŭ ŝiaj gepatroj parolas nur la hispanan sur la telefono. Kiam ili telefonis ŝian apartmenton, ili ĉiam lasis mesaĝojn en Hispanan. Dum tiam oni ne havis poŝtelefonon kaj ankoraŭ havis maŝinon (1990aj).

erinja (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 02:35:34

usonano78:Mi ekskoramikino devenis el Suda Ameriko. Ŝia patro parolas la anglan bona ekde 1980aj, sed li eĉ dum 1990aj pretendis ne paroli la anglan sur la strato kaj aliaj lokoj, kaj ambaŭ ŝiaj gepatroj parolas nur la hispanan sur la telefono. Kiam ili telefonis ŝian apartmenton, ili ĉiam lasis mesaĝojn en Hispanan. Dum tiam oni ne havis poŝtelefonon kaj ankoraŭ havis maŝinon (1990aj).
Kaj do?

(kaj "pretendi" estas falsa amiko kun la angla, vi intencis diri la vorton "ŝajnigi" )

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 03:39:12

erinja:
usonano78:Mi ekskoramikino devenis el Suda Ameriko. Ŝia patro parolas la anglan bona ekde 1980aj, sed li eĉ dum 1990aj pretendis ne paroli la anglan sur la strato kaj aliaj lokoj, kaj ambaŭ ŝiaj gepatroj parolas nur la hispanan sur la telefono. Kiam ili telefonis ŝian apartmenton, ili ĉiam lasis mesaĝojn en Hispanan. Dum tiam oni ne havis poŝtelefonon kaj ankoraŭ havis maŝinon (1990aj).
Kaj do?

(kaj "pretendi" estas falsa amiko kun la angla, vi intencis diri la vorton "ŝajnigi" )
Dankon. Eble mi volas diri "ŝanigi". Mi nur memoris subite la tiaman mensostaton de la patro de mia ekskoramikino, ĉar en ĉi fadeno vi interparolas pri enmigrantoj, kiuj komprenas la anglan, sed volas interpretistojn. Mi havis ĉi tiun internan vidon de enmigranta vivo. Ŝi diris al min, ke li ĉiam ŝajnigis ne paroli la anglan, post unufoje mi aŭdis lin dirinta tion al nekonata persono.

Ĉu vi spektis "Infanoj en La Halo", La epizodo kie la viro parolas la Anglan flue, sed li ŝajnigis ne paroli ĝin.

cromañon (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 08:57:31

usonano78:

kvamkam aĉe, mi kredas ke mi parolas la anglan. sed mia problemo estas kompreni, kelkfoje mi komprenas eĉ ne unu vorton.

Daisy454 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 13:15:08

Pri la faktoj: Certe la angla regas en Usono, eĉ ke ne estas oficiala lingvo. Mi mem loĝas en historie tre "germana" urbeto, kun signo diranta "ŝtetl," kaj mi povas diri ke la plejparto de la homoj tute ne parolas la germanan, la lernejoj ne uzas la germanan (nur proponas ĝin kiel fremda lingvo), kaj se vi ĉeestus kunvenon de la loka registaro, vi ne aŭdus eĉ unu germanan vorton.

Jes, eblas loĝi en Usono sen la angla, sed la angla estas la ĉefe uzata lingvo kaj estas granda malavantaĝo ne kompreni aŭ paroli ĝin.

Pri la "rajtoj": Se mi ŝtelus monon, kaj poste alia ŝtelisto reŝtelus la monon, ĉu mi plendu ke mi havu la monon, ĉar mi pli frue ŝtelis ĝin? Tia estas la aserto ke la hispana lingvo regu en Usono. Se oni parolas pri rajtoj, la indiĝenuloj unue estis ĉi tie kaj havas la rajtojn. Se oni parolas pri faktoj, la angla regas.

Alkanadi (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 14:57:39

erinja:Oni ofte povas ricevi multajn registarajn servojn, inkluzive de balotoj por voĉdonado ktp, en pluraj lingvoj, ne nur en la angla. Precize kiuj lingvoj - tio dependas de la bezonoj de la loka loĝantaro sed en mia regiono tio ĝenerale inkluzivus la ĉinan, la hispanan, la amharan, la korean, ktp. En mia urbo, ekzemple, oni povas fari la ekzamenon por ricevi stirpermesilon en 15 lingvoj.
Do, ĉu la registarajn servojn povas esti en Esperonton?

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 17:35:27

cromañon:
usonano78:
Ĉu vi spektis "Infanoj en La Halo", La epizodo kie la viro parolas la Anglan flue, sed li ŝajnigis ne paroli ĝin.
kvamkam aĉe, mi kredas ke mi parolas la anglan. sed mia problemo estas kompreni, kelkfoje mi komprenas eĉ ne unu vorton.
Vi eble parolas "kolomban anglan". Estas kiel mi parolas la Germanalingvon primitive. Ekzemple, se iu el Germanujo parolas rapide, mi ne komprenis, sed kiam mi estas en Orienta Eŭropo, mi trovis ke Germanlingvo estas Lingvafrankao por Romanujo, Grekio, kaj Hungario. Tie la popolo parolas primitivan germanan, kaj mi komprenis ilin tute kaj parolas kune kun polico kaj aliaj per Germanalingvo.

usonano78 (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 18:03:43

Daisy454:Pri la faktoj: Certe la angla regas en Usono, eĉ ke ne estas oficiala lingvo. Mi mem loĝas en historie tre "germana" urbeto, kun signo diranta "ŝtetl," kaj mi povas diri ke la plejparto de la homoj tute ne parolas la germanan, la lernejoj ne uzas la germanan (nur proponas ĝin kiel fremda lingvo), kaj se vi ĉeestus kunvenon de la loka registaro, vi ne aŭdus eĉ unu germanan vorton.

Jes, eblas loĝi en Usono sen la angla, sed la angla estas la ĉefe uzata lingvo kaj estas granda malavantaĝo ne kompreni aŭ paroli ĝin.

Pri la "rajtoj": Se mi ŝtelus monon, kaj poste alia ŝtelisto reŝtelus la monon, ĉu mi plendu ke mi havu la monon, ĉar mi pli frue ŝtelis ĝin? Tia estas la aserto ke la hispana lingvo regu en Usono. Se oni parolas pri rajtoj, la indiĝenuloj unue estis ĉi tie kaj havas la rajtojn. Se oni parolas pri faktoj, la angla regas.
Vi kompreneble parolas pri la latinidaj amerikanaj faŝistoj, kiuj per ia inversa rasismo, volas ke blankaj usonanoj reiru al Eŭropo. Dum mi malamas Usona Patriotismo, kaj mi malamas blankna aŭtoritaton pro tio, ke mi malamas ian aŭtoritaton, foje la rasismo kontraŭ blankan popolon ŝajnas tro ekstrema. Ekzemple, unu latinida amerikano demandas, ke blankaj usonanoj reiru al Eŭropo, sed li ne konsideras kiel Eŭropo vere estas. Eŭropoanoj ne ŝatas blankajn usonanojn. Plejparte, Eŭropanoj ne volas, ke Usonanoj reiru al Eŭropo.

Iam estas stranga, ke dum kiam tiel latinidaj amerikanoj loĝas en Usono, ili demandas el mi ia "American Dream", sed mi ne komprenas tiun specon de ĝeneraligado. Mi estas nur homo, kaj la Usona Revo estas jam abstrakta por mia menso, sen tion ke mi povus kompreni pri Latinda Amerikanoj havanta Usonan sonĝon. Mi fakte ne konas tion, kion estas vere la Usona Revo! Fakte, mi vidas Latinidajn Amerikanojn kiel rifuĝintojn. Eble ili bezonas ian samtagan vizon por Mezamerikanoj ĉe la landlimo, sed ne ia "Revo". Kion estas revo?

Historio metas certan popolon en certajn lokojn. Historio metas min en Usono. Ne estas opcio aŭ bonŝanco. Mi loĝas tien, kien historio metas min. Historio metas min blanka sudano. Mi ne devus malamas mian mem. Ĉe la fino de tago, ĉiuj ne malamas sin. Se vi estus latinida amerikano, vi lernus ne malami via mem.

nornen (Mostrar perfil) 3 de mayo de 2016 19:57:19

usonano78:Vi eble parolas "kolomban anglan".
"Pidgin" ne samas "pigeon". Eble vi celis "piĝinan anglan".

Volver arriba