去目錄頁

kial la hispana ne estas la oficiala lingvo en usono?

cromañon, 2016年5月2日

讯息: 98

语言: Esperanto

cromañon (显示个人资料) 2016年5月2日上午8:35:59

laŭ mia opinio, la oficiala lingvo en usono devus esti la hispana, ne la angla. kial? anglujo kontrolis ne pli ol 10 pocento el la usona teritorio dum nur unu aŭ du jarcentoj, dum hispanio kolonizis pli ol duono el la usona teritorio kaj dum multe pli longa tempo. ankaŭ hispanoj kreis la unuajn koloniojn, urbojn, ktp. do, ne ekzistas kialoj por ke la hispana ne estus la oficiala lingvo en usono.

https://en.wikipedia.org/wiki/History_of_Hispanic_...

Alkanadi (显示个人资料) 2016年5月2日上午8:43:29

Ĉu, ĉar la anglaj parolantoj pli multas?

cromañon (显示个人资料) 2016年5月2日上午9:26:29

Alkanadi:Ĉu, ĉar la anglaj parolantoj pli multas?
se la hispana estus la oficiala lingvo, iom post iom la hispanaj parolantoj estus plimultaj. ĉu ne?

Alkanadi (显示个人资料) 2016年5月2日上午9:43:53

cromañon:
Alkanadi:Ĉu, ĉar la anglaj parolantoj pli multas?
se la hispana estus la oficiala lingvo, iom post iom la hispanaj parolantoj estus plimultaj. ĉu ne?
Jes, sed nun la anglaj parolantoj pli multas. Do la oficiala lingvo en usono estas la angla.

cromañon (显示个人资料) 2016年5月2日下午12:43:12

Alkanadi:
cromañon:
Alkanadi:Ĉu, ĉar la anglaj parolantoj pli multas?
se la hispana estus la oficiala lingvo, iom post iom la hispanaj parolantoj estus plimultaj. ĉu ne?
Jes, sed nun la anglaj parolantoj pli multas. Do la oficiala lingvo en usono estas la angla.
kaj... ĉu tio ŝajnas amuza afero al vi?

mbalicki (显示个人资料) 2016年5月2日下午1:23:52

cromañon:laŭ mia opinio, la oficiala lingvo en usono devus esti la hispana, ne la angla.
La angla ne estas la oficiala lingvo en Usono, ĉar Usono havas neniun oficialan lingvon. ridulo.gif 25 ŝtatoj donis al la angla statuson de la oficiala lingvo, sed krom tiu en Havajo la havaja lingvo estas oficiala, en Luiziano — la franca kaj en Nova Meksiko — la hispana.

Se nenia federacia leĝo estos enkondukita, malpermesanta al ŝtatoj decidi pri siaj oficialaj lingvoj, la hispana povos gajni statuson de la oficiala lingvo tie, kie multaj loĝantoj ĝin uzos. Pro tio, kaj ne pro iu stulta kialo historia.

manfazil (显示个人资料) 2016年5月2日下午1:24:45

Usono ne havas oficialan lingvon ĉar estus maldemokratia kaj minaco al individuaj rajtoj, laŭ kelkaj ĵuristoj interpretas la unuan amendon de Usona Konstitucio.

Alkanadi (显示个人资料) 2016年5月2日下午1:29:29

cromañon:kaj... ĉu tio ŝajnas amuza afero al vi?
Ne. Eble, mi ne bone komprenas la demandon.

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月2日下午3:12:16

Kial la hispana ne estas la oficiala lingvo en usono?

Ĉar la unuaj koloniintoj estis la angloj nur pro tio.

robbkvasnak (显示个人资料) 2016年5月2日下午3:22:45

La unuaj koloniistoj ne estis el Anglio. Ili alvenis nur en la 17a jarcento. Jam en 1556 la hispanoj fondis Sanktan Aŭgustinon en la nuna Florido - tiame La Tierra de la Pasqua Florida. Tra militismo la angloparolantoj konkeris la aliajn partojn de Usono sub la ideo de "manifrest destiny" (Evidenta Destino) ideo veninta el Anglio laŭ kio la angla kulturo superas al ĉiuj aliaj kulturoj (vidu la anglajn konkeradon kaj okupadojn de "siaj" kolonioj).
Usono perleĝe ne havas oficialan lingvon sed la registaro ofte postulas ke oni liveru dokumentojn nur en la "angla" - ili celas la usonan anglan. Mi foje devis pro tio "traduki" teskton de Bahamoj de la tiea lingvo en la usonan anglon por la regeistaro.

回到上端