Al la enhavo

Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?

de akueck, 2016-majo-03

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2016-majo-03 05:17:36

Pri la landnom-sufiksoj "-i'" kaj "-uj'" en mesagho 2016-05-02 9:03:45 de tiu temfadeno
Altebrilas:
io/ujo estas nuanco, kiu pliriĉigas Esperanton. Ĝi ebligas esprimi la senton, kiu havas enloĝanto rilate al sia lando. Se mi fieras pri ĝi, "-io" ŝajnas al mi uzinda. Se mi estas en ĝi kontraŭ mia deziro -aŭ la deziro de la popolo al kiu mi apartenas -, mi pli volonte uzus "ujo"-n.
Tio estas reguloj ne troveblaj en la normo de Esperanto, do tute privataj, kaj tial riskas kauzi miskomprenon.

Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-majo-03 08:17:24

akueck:
Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?
Kial privataj? Mi ne komprenis.

akueck (Montri la profilon) 2016-majo-03 09:32:57

Justpatrolo:
akueck:
Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?
Kial privataj? Mi ne komprenis.
Regulo estas privata, se pri ghi ne estas interkonsento (chu silenta chu trovebla en normo). Ekzemplo trovighas en la citita teksto de la mesagho enkonduka al tiu chi temfadeno.

erinja (Montri la profilon) 2016-majo-03 13:58:49

akueck:Pri la landnom-sufiksoj "-i'" kaj "-uj'" en mesagho 2016-05-02 9:03:45 de tiu temfadeno
Altebrilas:
io/ujo estas nuanco, kiu pliriĉigas Esperanton. Ĝi ebligas esprimi la senton, kiu havas enloĝanto rilate al sia lando. Se mi fieras pri ĝi, "-io" ŝajnas al mi uzinda. Se mi estas en ĝi kontraŭ mia deziro -aŭ la deziro de la popolo al kiu mi apartenas -, mi pli volonte uzus "ujo"-n.
Tio estas reguloj ne troveblaj en la normo de Esperanto, do tute privataj, kaj tial riskas kauzi miskomprenon.

Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?
Tia estas la vivo, ĉu ne? En ĉiu kampo de la vivo estas privataj reguloj. Eble iu persono estas vegetarano ĉar ŝi ne ŝatas la guston de viando, eble alia ĉar ŝi pensas ke estas malbone mortigi bestojn, eble alia ĉar ŝi pensas ke tio estas pli bona por la medio, eble alia ĉar ŝi pensas ke tio estas pli bona por la sano. Persono kiu renkontas tiun vegetaranon povus fari multajn supozojn pri tiu elekto kaj ne nepre supozi ĝuste.

Por mi - estas multaj kialoj, kial oni povus elekti uzi -ujo aŭ -io. Mi neniam supozas ke temas pri iu specifa kialo, krom se oni atentigas min pri tio. Do mi supozas ke se iuj havas privatajn regulojn, tiuj ne supozu ke la aliaj nepre kaptos tiun "nuancon" de la parolado, ĉar povus esti mil kialoj por la uzo de tiaj reguloj. La ekzisto de tiaj privataj reguloj tamen ne estas problemo en si mem. La uzanto de la reguloj simple komprenu ke multaj tute ne kaptos tiun nuancon.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-majo-03 16:08:46

El reta vortaro
UEA permesas uzi ambaŭ variantojn

externalImage.png

externalImage.png

108. -ujo.

Sufikso -ujo, kiu estas uzata ĉefe kun substantivaj, sed ankaŭ verbaj radikoj, havas 3 sencojn:
vazo, ujo, skatolo, kesto, difinita por io: mono – monujo; cigaro – cigarujo; sukero – sukerujo; kafo – kafujo; lavi – lavujo; kraĉi – kraĉujo, k.t.p.
arbo, arbusto k.t.p., kiu portas fruktojn: pomo – pomujo; sorpo – sorpujo; nukso – nuksujo; frago – fragujo; mirtelo – mirtelujo, k.t.p. Sed ĉar -ujo samtempe signifas ankaŭ vazon, oni pli kaj pli ofte uzas por kreskaĵoj la vorton arbo (arbeto, arbusto): pomarbo, pirarbo (= pirujo), rozarbeto, mirtelarbusto. Tiamaniere oni povas diferencigi ankaŭ ekzemple pomvazon aŭ -korbon (= pomujo) de pomarbo, nuksovazon aŭ nuksoskatolon (= nuksujo) de nuksarbeto, k.t.p.
lando, loĝata de certa popolo: anglo – Anglujo; franco – Francujo; germano – Germanujo, k.t.p. Krome: patro – patrujo (ankaŭ patrolando kaj patrio) kaj Esperantujo (ankaŭ Esperantio). Sed «hejmujo» ne estas uzata, sole hejmlando.

akueck (Montri la profilon) 2016-majo-03 16:43:39

Justpatrolo:El reta vortaro
UEA permesas uzi ambaŭ variantojn
Nur parenteze: Oni povas aldoni ech trian varianton: "Bulgarlando".

Mi tamen ne demandis, kiom da variantoj estas, por nomi landon. Mia demando estas:
Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-majo-03 16:50:15

123. Landnomoj.

Ekzistas du specoj da landnomoj:
derivitaj el la nomo de la popolo per la sufikso -ujo, finaĵo -io aŭ la vorto lando (al tiu ĉi kategorio apartenas la nomoj de preskaŭ ĉiuj landoj en Eŭropo kaj Azio);
memstaraj radikoj, el kiuj la nomo de la popolo estas devenigata per la sufikso -ano (al tiu ĉi kategorio apartenas preskaŭ ĉiuj landoj en Ameriko kaj Afriko).
Per la oficiala sufikso -ujo oni povas el ĉiuj nomoj de la popoloj devenigi la respektivan landnomon: abiseno – Abisenujo, albano – Albanujo, bavaro – Bavarujo, bulgaro – Bulgarujo, ĉeĥoslovako – Ĉeĥoslovakujo, ĉino (aŭ ĥino) – Ĉinujo (aŭ Ĥinujo), dano – Danujo, hindo – Hindujo, hispano – Hispanujo, hungaro – Hungarujo, italo – Italujo, japano – Japanujo, jugoslavo – Jugoslavujo, kataluno – Katalunujo, kroato – Kroatujo, greko – Grekujo, norvego – Norvegujo, polo – Polujo, portugalo – Portugalujo, rumano – Rumanujo, ruso – Rusujo, sakso – Saksujo, svedo – Svedujo, sviso – Svisujo, turko – Turkujo, k.t.p.
Ĉar -ujo havas ankaŭ du aliajn sencojn (ekz. supujo kaj pomujo = pomarbo), kaj ĉar ĝi krom tio estas artefarita kaj ne troviĝas en la aliaj lingvoj, multaj preferas la neoficialan, sed internacian finaĵon -io: Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Estonio, Germanio, Hindio, Hispanio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Latvio, Litovio, Norvegio, Portugalio, Rumanio, k.t.p.
Tiuj, kiuj ŝatas nek -ujo nek -io, uzas kunmetaĵojn kun lando: Ĉinlando, Danlando, Franclando, Hungarlando, Japanlando, Pollando, Ruslando, Svedlando, Svislando, k.t.p. Sed tro longaj kunmetaĵoj (Ĉeĥoslovaklando, Jugoslavlando, Portugallando, Aŭstrolando, k.t.p.) ne estas belaj. La formoj «Finnujo» aŭ «Finnio» (el finno, kelkfoje eĉ fino) ne estas uzataj, sed ĉiam Finnlando.
La nomoj Nederlando, Holando, Irlando kaj Islando ne estas kunmetaĵoj, sed memstaraj vortoj, kie -land- apartenas al la radiko. La nomo de la popolo estas derivata el ili per la sufikso -ano: nederlandano, holandano, irlandano, islandano. Al la sama kategorio apartenas: Usono, Sovet-Unio (ankaŭ Sovetio kaj USSR), Kanado, Palestino, Argentino, Peruo, Koreo k.t.p. Ankaŭ el ili la nomo de la popolo estas derivata per -ano: usonano, kanadano, peruano, koreano k.t.p.
La nomoj de kelkaj ekster-eŭropaj landoj havas du formojn: egipto – Egiptujo kaj Egipto – egiptano; Brazilo – brazilano kaj Brazilio – braziliano; Ĉilo – ĉilano kaj Ĉilio – ĉiliano.
La landnomoj: Alĝerio kaj Meksikio havas la finaĵon -io por ke oni povu diferencigi ilin de la samnomaj urboj (Alĝero kaj Meksiko). La loĝantoj de tiuj landoj estas nomataj alĝerianoj kaj meksikianoj.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-majo-03 16:59:36

akueck: Mia demando estas:
Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?
Ĉu la landonomoj kun finaĵoj -io aperigas malfacilaĵon?
UEA akceptis tiujn finaĵojn, ĉar ili estas internaciaj en sia senco. En preskaŭ ĉiuj lingvoj Italio sonas kiel Italia, Serbio - kiel Serbia, Bulgario, Ĉeĥio, Rumanio, Rusio, Latvio, ktp. Mi ne vidas iun problemon.

erinja (Montri la profilon) 2016-majo-03 17:06:52

Justpatrolo, mi pensas ke vi ne komprenas la demandon.

Temas pri personoj kiuj uzas -ujo aŭ -io por esprimi apartan nuancon, per tiu elekto inter du permesitaj formoj. T.e. tio estas "privata regulo", regulo kiun ne imagis Zamenhof nek aliaj esperantistoj kiam ili kreis la finaĵon -io.

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-majo-03 17:27:11

erinja:Justpatrolo, mi pensas ke vi ne komprenas la demandon.

Temas pri personoj kiuj uzas -ujo aŭ -io por esprimi apartan nuancon, per tiu elekto inter du permesitaj formoj. T.e. tio estas "privata regulo", regulo kiun ne imagis Zamenhof nek aliaj esperantistoj kiam ili kreis la finaĵon -io.
Mi komprenas la demandon tiel, kiel ĝi sonas.

Chu privataj reguloj de Esperanto helpas al ghusta kompreno?

Jes ja! La regulo, permesanta uzi -io, certe plifaciligas komprenon, ĉar -io estas internacia finaĵo - la facila kaj komprenebla.

Reen al la supro