Al la enhavo

Ĉu Vi Iam Komtemplas Sinmortigon?

de usonano78, 2016-majo-06

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

usonano78 (Montri la profilon) 2016-majo-06 06:20:15

Mi foje sentas fortan koleron. Ŝajnas, ke ĉiuj volas mian menson - kristanoj, respublikanoj, demokratanoj, Eŭropanoj, ktp. Tiam, mi perdas ekvilibron, kaj mi pensas pri tenanta pafilon ĉe mia kapo. Subite, mi sentas pli trankvilan. Mi ne plu bezonas voĉdoni por ia partio. Mi tute mastras mian mem. Mi havas la potencon supre min sola. Ekzemple, la elekto estas monda afero. Mi malgrandigas aliajn pere de koncepto de pseŭda-sinmortigo, ĉar vivo gravas pli ol religioj, elektoj, aŭ internaciaj aferoj. La ideo revenas min al mia mem.

cromañon (Montri la profilon) 2016-majo-06 07:43:34

usonano78:Mi foje sentas fortan koleron. Ŝajnas, ke ĉiuj volas mian menson - kristanoj, respublikanoj, demokratanoj, Eŭropanoj, ktp. Tiam, mi perdas ekvilibron, kaj mi pensas pri tenanta pafilon ĉe mia kapo. Subite, mi sentas pli trankvilan. Mi ne plu bezonas voĉdoni por ia partio. Mi tute mastras mian mem. Mi havas la potencon supre min sola. Ekzemple, la elekto estas monda afero. Mi malgrandigas aliajn pere de koncepto de pseŭda-sinmortigo, ĉar vivo gravas pli ol religioj, elektoj, aŭ internaciaj aferoj. La ideo revenas min al mia mem.
eble vi jam ne volas ludi pli la rolon kiun la kapitalisma socio kaj viaj gepatroj decidis ke vi devas ludi. eble vi jam ne plu volas manĝi rub-manĝaĵon, nek vestiĝi laŭ modo, nek laboregi, nek konsumegi, ktp. sed mi pensas ke sinmortigo ne estas la solvo, sed libereco. eble vi povus lerni indianan lingvon kaj fariĝi indiano en via koro...

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-06 08:17:31

El viaj kontribuoj parolas ĉiam via malamego, kontraŭ via lando, kontraŭ kapitalismo, kontraŭ ĝenerala senjusteco. Mi supozas, ke neniun el tiuj problemaroj vi povas influi iel ajn. Aliflanke mi supozas, ke via malamego ne nur estas direktata al tiuj konkretaj celoj, sed ke ĝi estas ĝenerala emocia stato de vi, kaj ampleksas ankaŭ terenojn, pri kiuj vi en tiu ĉi portalo ne parolas, kaj pri kiuj vi eble eĉ ne konscias. Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi ĉi tie (mi povas malpravi).

Eble estus ideo, pensadi pri aferoj, kiujn vi POVAS influi iel.

Al mi multe helpis libreton de la fama filosofo Bertrand Russell, kiu estas simple verkita, tre pragmata kaj bone pripensita. Ĝi ne povas kosti multon ĉe vi. Ĝi aperis jam en 1930, kaj en kelkaj malmultaj punktoj ĝi ne estas la plej moderna (ekz. samrajteco de seksoj), tamen ĝi helpas direkti la rigardon al bazaj punktoj de la individua vivo. (Kio kaŭzas malfeliĉon? Kio kaŭzas trankvilan feliĉon?). Ĝi facile kaj bonvole instigas al propra observado kaj pensado pri ĉiutagaj kondutoj kaj montras eblajn solvojn. Eble ja iu librejo ĝin disponas por senkoste legi. Mi estus scivolema, ĉu vi post ties legado vi restos same amara.

Bertrand Russell: The Conquest of Happiness

(ĝi NE estas religia aŭ misiema iel ajn)

SPadern (Montri la profilon) 2016-majo-06 09:19:21

usonano78: Mi tute mastras mian mem. Mi havas la potencon supre min sola. Mi malgrandigas aliajn pere de koncepto de pseŭda-sinmortigo, ĉar vivo gravas pli ol religioj, elektoj, aŭ internaciaj aferoj. La ideo revenas min al mia mem.
Ĉu mi komprenis prave?:
Vi sentas kiel vi ne havas kontrolon. Ke vi estas kontrolata. Ke vi ne povas ŝanĝi ion en la mondo. Sed kiam vi pripensas sinmortigon, vi rekonscias ke vi kontrolas vin mem. Ĉar vi povas decidi ĉu pluvivi aŭ ne.

cromañon (Montri la profilon) 2016-majo-06 10:22:19

thyrolf:El viaj kontribuoj parolas ĉiam via malamego, kontraŭ via lando, kontraŭ kapitalismo, kontraŭ ĝenerala senjusteco. Mi supozas, ke neniun el tiuj problemaroj vi povas influi iel ajn. Aliflanke mi supozas, ke via malamego ne nur estas direktata al tiuj konkretaj celoj, sed ke ĝi estas ĝenerala emocia stato de vi, kaj ampleksas ankaŭ terenojn, pri kiuj vi en tiu ĉi portalo ne parolas, kaj pri kiuj vi eble eĉ ne konscias. Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi ĉi tie.
Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi en ĉi tiu mesaĝo.

thyrolf (Montri la profilon) 2016-majo-06 11:16:16

cromañon:
thyrolf:El viaj kontribuoj parolas ĉiam via malamego, kontraŭ via lando, kontraŭ kapitalismo, kontraŭ ĝenerala senjusteco. Mi supozas, ke neniun el tiuj problemaroj vi povas influi iel ajn. Aliflanke mi supozas, ke via malamego ne nur estas direktata al tiuj konkretaj celoj, sed ke ĝi estas ĝenerala emocia stato de vi, kaj ampleksas ankaŭ terenojn, pri kiuj vi en tiu ĉi portalo ne parolas, kaj pri kiuj vi eble eĉ ne konscias. Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi ĉi tie.
Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi en ĉi tiu mesaĝo.
Entute, mi ne memoras iun pozitivan kontribuon de vi en la forumo de lernu.net ridulo.gif

usonano78 (Montri la profilon) 2016-majo-06 15:34:13

SPadern:
usonano78: Mi tute mastras mian mem. Mi havas la potencon supre min sola. Mi malgrandigas aliajn pere de koncepto de pseŭda-sinmortigo, ĉar vivo gravas pli ol religioj, elektoj, aŭ internaciaj aferoj. La ideo revenas min al mia mem.
Ĉu mi komprenis prave?:
Vi sentas kiel vi ne havas kontrolon. Ke vi estas kontrolata. Ke vi ne povas ŝanĝi ion en la mondo. Sed kiam vi pripensas sinmortigon, vi rekonscias ke vi kontrolas vin mem. Ĉar vi povas decidi ĉu pluvivi aŭ ne.
Jes, simple tiel, kiel vi priskribis. Kiam mi sentas ian supraĵan eksteran minacon, mi povas kaŭzi pli fortan minacon interne. Mi nur bezonas pensi pri kiel mi povas mortigi min mem. Ne estas vere pri mia povo ŝanĝi la mondon, mia gepatroj, kapitalismo, ktp. Estas koncepto helpi memori malmola realeco, antaŭ ol mi estu super-prenita de monstroj en mia menso. "Monstroj" estas precipe mensogoj dirita al mi el socio. Tiu speco de mensogo povas deveni el religio, kapitalismo, socialismo, Baby-Boomers, Usono, Eŭropo, aŭ ajn speco de sufokaj mensogoj, kiuj diras kiel mi devus vivi aŭ baloti supraĵe, ktp.

Eble estas iel kunligita kiel tempo detruas supraĵajn okazaĵojn, kaj via mem estas la nur daŭranta realeco. La politikistoj de hodiaŭ estas la mortuloj de morgaŭ. Se Clinton aŭ Trump venkus, ne signifus ion. Post cent jaroj, ili estas fantomoj de historio. La koncepto de sinmortigo memorigas, ke mi estas fantomo ankaŭ. La vidaĵo de mia fantomeco trankviligas la menson.

virt (Montri la profilon) 2016-majo-06 21:51:22

usonano78: Eble estas iel kunligita kiel tempo detruas
supraĵajn okazaĵojn, kaj via mem estas la nur
daŭranta realeco. La politikistoj de hodiaŭ
estas la mortuloj de morgaŭ. Se Clinton aŭ
Trump venkus, ne signifus ion. Post cent jaroj,
ili estas fantomoj de historio. La koncepto de
sinmortigo memorigas, ke mi estas fantomo
ankaŭ. La vidaĵo de mia fantomeco trankviligas
la menson.
Mi konas verŝajne diri al vi ion bezonatan.
Mi memoras la USSR-tempojn. Tiam kaj tie vivis relative multe da homoj, kiuj ne povis kaj ne desiris interne preni la realeco de tiama sociala vivo aŭ regno. Unu da tiaj estis mia instruisto. La realeco estas neeltenebla, li diris, kaj mi ne povas ŝanĝi tion, kion mi ne povas preni. Kion fari? - li demandis. La solvo, kiun li trovis, li nomis "interna elmigro".
Li laboris en uzino nur por vivi, studis verkoj de Plato kaj Hegel kaj Vivekananda kaj Spengler kaj..., tradukis rusajn filosofojn en Esperanto, skribis artikolojn, kiaj neniam publikebla estis, kaj sendis ĝin al amikoj kiel privataj leteroj, li ekzistis en la mondo de klara penso, kaj la ĉiutaga realeco ne tenis lin, kiel ia ajn malproksima lando.
Mi ne konsilas al vi fari tion sama ridulo.gif Mi diras pri tio, ke via solvo egaligas vin kaj neeltenebla realeco, kaj ĵus en egala neekzisto. Sed tia realeco estas venkebla. Trovu nur unuope por vi mem malsimplan faron, kiu estus grava kaj vera. Kies rezultoj restus bezonata por almenaũ unu homo post morto de Trump kaj post morto de Clinton kaj post morto de vi mem. Kaj ne lasu al kian ajn "realecon" malhelpi. "Realeco", ĉar via faranta ekzisto estos pli reala ol ĝia, ĉu vi komprenas?
Mi ne scias, kian faron vi elektos (kaj ĉu vi elektos) - faron por manoj aũ faron por kapo au faron por sento. It is up to you.
Bonan faron al vi, bonan ekziston - kaj Demorepublikanoj ktp povas al ĉiuj diabloj iri.

usonano78 (Montri la profilon) 2016-majo-07 00:22:14

virt:

Jes, mi ĝenerale vivis tiel antaŭ George Bush kvazaŭ mi ne estas vera Usonano, kaj alia pli normala popolo estas la veraj Usonanoj, Mi neniam balotas. Sed mi loĝas in domokupado en Germanujo, kaj unu viro ene de "squat" malamas Usonon forte. Mi neniam eĉ pensis, ke mi estas vere Usonano, sed tiu viro kulpigis min tute por George Bush kaj io Usona registaro faras, kaj like diris, ke mi estas "Americano". Americano estas ia rasista vorto kontraŭ Usonanoj. Mi neniam sents kulpema pri Usono, ĉar "normala popolo" kontrolas Usonon, kaj mi ne estas unu el la elito. Poste mi voĉdonas kontraŭ Bush, sed li venkis iel! Bush neniel ŝanĝis mian vivon. Mi ne estas soldato, kaj mi mokas la invadon de Irako.

La pli mi studis la historion de Usona militistaro, mi koleras pro tio, ke mi estas iel kulpema. Tiam, mi trovis, ke eĉ popolo en la norda de Usono, kiel Novjorko kulpigas min, kvazaŭ ili estas Eŭropanoj, sed mi neniam balotis aŭ servis en militistaro. Fakte, mi atendis artskolo en la nordo.

Poste, mi sentas kiel la viro en "Being There", kiu ne komprenas ion pri socio. Mi sentas kiel Rosencrantz aŭ Guildenstern, kiu estas nur flankaj-karakteroj, sed trovas tion, ke ili estas la fokuso de la fotografilo, sed ne komprenas, ke ili estas in la teatraĵo de Hamlet.

Miland (Montri la profilon) 2016-majo-07 07:51:16

usonano78:.. mi pensas pri tenanta pafilon ĉe mia kapo..
Iru al kuracisto aŭ hospitalo tuj. Sajne vi bezonas helpon.

Reen al la supro