Kwa maudhui

Kiun nomon mi elektas?

ya co2meal, 6 Mei 2016

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

co2meal (Wasifu wa mtumiaji) 6 Mei 2016 11:11:01 asubuhi

Mi esperas elekti mian Esperantan nomon.

Kandidatoj enhavas "Ĵejono"n, kaj "Nikolao"n.

Ĵejono estas de mia nacia nomo.
Tamen, mi zorgas, ke la nomo estas tro malfacila por parolati.

Se multaj homoj pensas ke ĝi estas tro malfacila aŭ ne ĝusta,
mi elektos "Nikolao"n ĉar mi uzas la nomon por mia angla nomo.

Do, mi volas demandi sekvantaron, bonvolu helpi min:

1. Ĉu vi pensas ke "Ĵejono" estas proksima kun la nacia sono?
La nacia sono estas ĉi tiu: http://naverdic.dn.naver.com/naver/dic/naverdic/kr...

Fakte, mi ankoraŭ ne povas distingi inter "Ĝ", "Ĵ", "C" ekzakte.
Se vi pensas ke alia litero estus pli proksima al mia nacia nomo, bonvolu diri por mi.

2. Ĉu la nomo estas tro stranga kaj malfamiliara?

3. Ĉu estas ordinara decidi nomon devenita de nacia nomo?
Se ĝi estas ne komuna, mi volas elekti komunaĵon, kiel Nikolao

Mi antaŭĝojas viajn komentojn kaj helpojn.

Dankon por legi!

Balbutanto (Wasifu wa mtumiaji) 9 Mei 2016 9:54:04 alasiri

Saluton. Mi pretas doni mian opinion nur pro tio, ke vi invitas la legantojn tion fari. Kiel oni nomas sin estas ja persona elekto, do konsideru tion, kion mi diras kiel simpla esprimo de prefero.

Se "Ĵejono" estas via nacilingva nomo, uzu ĝin (aŭ ion sufiĉe similan) en Esperanto. Diverseco gravas.

Kaj min konsidere, la nomo neniel ŝajnas malfacile prononcebla.

Ĝis, Ĵejono!

thyrolf (Wasifu wa mtumiaji) 10 Mei 2016 6:56:16 asubuhi

Simile pensas mi. Se nomo estas malfacile aŭ nekutima, do estas la aliaj, kiuj devas lerni ĝin kaj kutimiĝi al ĝi, same kiel ili ekkonu kaj kutimiĝu al novaj homoj. Esperanto estas internacia lingvo kaj vivas laŭ tio, ke ĝi ensuĉas novajn influojn. Pro tio novoj estas bonvenigendaj.

Naellys (Wasifu wa mtumiaji) 16 Mei 2016 9:07:16 alasiri

Mi ankaŭ pensas ke Ĵejono estas tre bone. Do, ĉu via korea nomo estas Jeyon ?

Pri la elparolado :
"Ĵ" estas sonas kiel la "s" de la vorto "pleasure" en la angla.
"Ĝ" sonas kiel la "j" de la vorto "juice" en la angla.
"C" sonas kiel "ts".

Kurudi juu