ورود به محتوا

Dio diris al mi...

از Alkanadi, 9 مهٔ 2016

پست‌ها: 17

زبان: Esperanto

Alkanadi (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 7:42:55

Scott Walker, Ben Carson, kaj John Kasich diris, ke dio volas ili konkuri por prezidanto.

Verŝajne, ne dio, sed la diablo gvidis ilin, aŭ dio volas malŝpari ilian tempon.

Ligilo en la angla: http://www.salon.com/2015/07/22/gods_plan_these_gop_candidates_claim_the_almighty_wants_them_to_run/

Miland (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 8:11:36

Ŝajne Walker reklamas tion. Tamen Carson diras ke estas (plimulte) lia propra deziro. Kasich implicas ke Dio ne parolis al li, kaj li nur testas la aferon per paŝoj.

Ni notu plié ke eĉ kaze de Walker, ŝajne la Ĉiela volo estas ke li konkuru, ne ke li gajnu!

Vinisus (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 9:48:28

Ĉiu kredas laŭ sia bontrovo.

usonano78 (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 13:06:35

Mi kompatas vin pro tio, ke vi pensas pri Usona Politiko, sed vi ne estas Usonano. Ne malŝparu vian tempon pensi pri Usona Politiko.

dbob (نمایش مشخصات) 10 مهٔ 2016،‏ 10:06:29

Tute evidente, la kombinado de politiko kun religio estis, estas kaj estos danĝera por la bonfarto de la homaro. Eĉ sen ajna kombinaĵo, ambaŭ per si mem ja povas esti sufiĉe malutilaj kaj suferigaj. La du celas reguligi la interhoman vivmanieron. Unu, surbaze de rimedoj pli-malpli raciaj; la alia, surbaze de elpensitaj fantaziaĵoj. Tiu lasta estas pli danĝera ol la unua, ne pro tio, ke ĝi enhavas fantaziaĵojn, sed ĉar ĝi klopodas kun granda sukceso pensigi la homojn jam ekde infaneco, ke tiuj fantaziaĵoj estas realaj, tiel realaj, ke multege da homoj tute ne kapablas racie reagi, kiam iu politikisto esprimas tiajn fantaziojn en sia parolado.

usonano78 (نمایش مشخصات) 10 مهٔ 2016،‏ 20:16:39

Ne ĝenu! la politikistoj ne vere estas religia. Ili estas nur aktoroj kiel Bush. Li kaj lia tuta registaro devenis el la nafta industrio. La religio estas kiel Ted Cruz, nure ia ago mistifiki popolon. Ili preĝas, ke la popolo estas tiel stulta, ke ni ĉiuj helpas ilin riĉiĝi sin, kiel Dick Cheney in Iraka milito.

Ambaŭ la Demokratanoj kaj Respublikanoj kredas en Usono. Usonanoj estas stultuloj. Ni kredas je iliaj mensogoj. L demokratanoj ŝanigas esti mojoso, sed Hilary volas helpi Israelon. Kiel estas Israelo mojoso? Estas Israelo vere liberala? Israelo estas konservemula ŝtato.

Mi loĝas en mia propra mondo. Mi ne bezonas politikon, registaro, aŭ presizenta elekto vivi. Mi spiras, marŝas, kaj manĝas. Mi neniel bezonas politiko fari tiujn aĵojn.

vejktoro (نمایش مشخصات) 11 مهٔ 2016،‏ 5:00:16

usonano78:Mi kompatas vin pro tio, ke vi pensas pri Usona Politiko, sed vi ne estas Usonano. Ne malŝparu vian tempon pensi pri Usona Politiko.
Tiu lando kaj sia politiko tuŝas la tutan mondon... certe ne-usonanoj volas kaj vere devas pensi pri tiun. La mondo estas granda kaj ĉiuj rajtas atendi la monda politiko.

Mi laŭdas iun kiu pasigas la tempon studi la politikon de aliaj landoj - mi kredas ke la usonanoj ankaŭ devus (kaj ja rajtas) lerni pri eksterlandaj ideoj.
Plue, ni ne lernis esperanton por resti malinternacia. Ni interesiĝas pri la tuta mondo.

usonano78 (نمایش مشخصات) 11 مهٔ 2016،‏ 13:48:02

vejktoro:
usonano78:Mi kompatas vin pro tio, ke vi pensas pri Usona Politiko, sed vi ne estas Usonano. Ne malŝparu vian tempon pensi pri Usona Politiko.
Tiu lando kaj sia politiko tuŝas la tutan mondon... certe ne-usonanoj volas kaj vere devas pensi pri tiun. La mondo estas granda kaj ĉiuj rajtas atendi la monda politiko.

Mi laŭdas iun kiu pasigas la tempon studi la politikon de aliaj landoj - mi kredas ke la usonanoj ankaŭ devus (kaj ja rajtas) lerni pri eksterlandaj ideoj.
Plue, ni ne lernis esperanton por resti malinternacia. Ni interesiĝas pri la tuta mondo.
Politiko ne estas la nur modo por internacia pensado aŭ komunikado. Politiko malŝparas mian tempon en Usono kaj kaŭzas malamon. Ambaŭ religio kaj politiko estas rotoj. La rota mensostato mi vidas en Ulster. La politiko kaj religio estas sekureco por iu, kiu timas esti sola kaj bezonas la sekurecon de politiko kaj religio kaj batalatas unun la alian.

Me ja esperas, ke ekzistas alian specon de internaciismo ol politiko!

usonano78 (نمایش مشخصات) 11 مهٔ 2016،‏ 18:51:14

Mi lernas Esperanton pro tio, ke mi lacas je Usona politiko. Plejparte la Babyboomer generacio mastras Usonon. Do, kvankam mi havas 37 jarojn, mi ankoraŭ ne estas respektita politike, kaj la maljunuloj stulte kredas je la Demokratana kontraŭ Respublikana konflikto. Por mi la konflikto estas stulta. Mi lernas Esperanton, ĉar miaj politikistoj parolas la Anglan. Mi ne plu volas partopreni en Usona realeco, ĉar Usono estas stultlando.

Mi ne koleras kun miaj geptraoj. Mia gepatroj ne faras ion. Mi eble koleras kun la gepatroj de aliaj. Vi ne povas kompreni kiel mi malamas babyboomers. Estas tuta kolerego al tiu generacio preter miaj propraj gepatroj.

Alkanadi (نمایش مشخصات) 12 مهٔ 2016،‏ 6:50:17

usonano78:...Usono estas stultlando.
La aliaj landoj estas pli stultaj, ĉu ne? Kiu lando estas malpli stulta ol Usono?

Mi pensas, ke landoj en Eŭropo estas iomete pli inteligentaj.

بازگشت به بالا