Ke daftar isi

Certiĝu, ĉu la nova lernu! estos uzebla en via lingvo.

dari Jev, 9 Mei 2016

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

Jev (Tunjukkan profil) 9 Mei 2016 08.12.24

Prepare al la lanĉo de la nova paĝaro, ni lanĉis hodiaŭ tute novan tradukejon. Ĉiuj tradukantoj de lernu! povas atingi ĝin kiel kutime pere de la menuero “Adminejo/Tradukejo”.

En la unua paĝo de la nova tradukejo tuj maldekstre vi trovos la butonon kun la titolo “Gvidlinioj”, alklaku ĝin kaj atente legu la informojn, kiuj aperas tie. En tiu dokumento troviĝas diversaj gravaj kondiĉoj kaj detalaj klarigoj pri funkciado de la sistemo.

Al la nova tradukejo estas transprenitaj jam preskaŭ ĉiuj bezonataj enhavoj. Iom poste ni aldonos ankoraŭ iom da materialoj, sed la kvanto de tiuj tekstoj estos jam malgranda kompare al la nuna.

Dum la transpreno de la materialoj ni devis fari ege multe da laboro, purigi la tekstojn, forigante superfluajn etikedojn, plene rearanĝi la strukturon, ripari la uzatajn variablojn ks. Multe da enhavo kune kun la tradukoj ni transprenis de aliaj niaj projektoj ks. Do povas esti, ke dum la transpreno io povis fuŝiĝi. Se vi emas helpi, ni estus tre dankemaj, se vi povus atente trarigardi la tradukojn. Ĉar la tradukoj estis kelkfoje prenitaj de diversaj fontoj, povas esti ke en iuj lingvoj la stilo de diversaj partoj povas malsami, ekz. kelkfoje uziĝi “ci”, kelkfoje “vi” ks. Se vi rimarkas tion, ni estus tre dankemaj, se vi povus unuecigi la tekstojn.

La tradukantojn, kiuj havas la tradukratojn por la lingvoj, kiuj skribiĝas de la dekstra flanko al la maldekstra, ni petas kontroli, ĉu dum la transpreno la tekstoj daŭre aspektas bone.

La nova tradukejo jam ne plu estas ligita al la nuna paĝaro de lernu!, tio signifas, ke la ŝanĝoj kiujn vi faras tie, ne aperas en la nuna paĝaro, sed estos videblaj nur ĉe la nova lernu! Tio ne estas tre oportuna, sed bedaŭrine en la nuna paŝo ne eblas tion eviti.

En la unua paĝo de la tradukejo videblas la listo de la lingvoj kun la indiko de ties progreso. Do eblas rimarki, ke nur 11 lingvoj estas preskaŭ pretaj por la nova paĝaro. Helpu nin pere de la tradukado kaj disvastigu tiun ĉi informon inter viaj konatoj kaj amikoj! Grandan dankon!

Jev (Tunjukkan profil) 10 Mei 2016 08.44.45

Ligilon al la gvidlinioj nun eblas trovi ne nur maldekstre ĉe la unua paĝo de la tradukejo, sed ankaŭ plej supre apud la titolo "Tradukejo", tiel vi povas atingi la gvidliniojn de ajna paĝo de la tradukejo.

Jev (Tunjukkan profil) 26 Mei 2016 15.25.36

Hodiaŭ aldoniĝis iom da novaj ĉenoj al la nova traduksistemo. La traduk-laboro funkcias tre malrapide, pro tio ni estus tre dankemaj al ajna helpo. Se vi estas tradukema, vi povas aliĝi al la tradukantoj, por ke la nova lernu! povu aperi ankaŭ en via lingvo.

Plia peto al ĉiuj tradukantoj:
Ĉe la traduksistemo troviĝas du ĉenoj, en kiuj estas uzataj diversaj pluralformaj kombinoj. Jen:
biblioteko/strukturo/int13
biblioteko/strukturo/int14

Ili estis transprenitaj de alia loko kun jam pretaj tradukoj en multaj lingvoj, sed mi rimarkis, ke la tradukantoj ne ĉiam adaptis tion al siaj lingvoj. Estus bone, se la tradukantoj certiĝus, ĉu ili bone aperas. Fine de la gvidlinioj pri uzado de la traduksistemo troviĝas la alineo pri tio, kiel necesas adapti tiajn aferojn al siaj lingvoj.

Grandan dankon!

Kembali ke atas