לתוכן העניינים

Femicido en Latinida Ameriko

של usonano78, 10 במאי 2016

הודעות: 11

שפה: Esperanto

usonano78 (הצגת פרופיל) 10 במאי 2016, 00:02:35

Latinida Ameriko havas la plej altan proporcion de femicido tutmonde. Mi legis kiel Meksikon kaj Gvatemalon estas plu danĝera por virinoj ol Islamanaj landoj. Mi spektis multe de kulturfilmojn pri tio.

Kompreneble vi havas Katolikan kulturon, kiu adoras la virinojn kiel Mary, sed vi estas forte masklisma. La obsedo pri Marianismo troigas la virinojn. Se virinoj laborus, ili ne estus kiel Mary. Pro tio, la viro mortigas ilin. Ŝi devus simili Mary, Mary, quite contrary.

La masklismo combinita kune kun la katolika Mary kulto faras kulturon de perforto kontraŭ virinoj.

Mi estas ja Mizoginisto ankaŭ, sed mi ne komprenas kiel vi mortigas virinojn. Pri tio mi ne estas senkulpa, sed por vi estas aspekto de via religio.

nornen (הצגת פרופיל) 10 במאי 2016, 17:24:00

NEKREDEBLE: En Eŭropo vivas pli da eŭropaj kriminuloj ol en Afriko!
NEKREDEBLE: Pli da katpuloj ĉe katoj ol ĉe kokoj!

Bonvole serĉu vian lernej-matematikolibron.

Honoron al kiu meritas honoron. La centramerikaj ŝtatoj ne estas la landoj, kiuj proporcie mortigas plej da virinoj, tamen ili estas la landoj kiuj mortigas plej de gehomoj de ambaŭ seksoj. Evidente, ke en la landoj kun la proporcio plej alta de mortigo (gemortigitaro/geloĝantaro), ankaŭ la proporcio de inaj viktimoj (mortigitinaro/loĝantinaro) estas pli alta. Estus interese scii, kiu proporcio de ĉiuj perforte mortigitoj estas inaj.

Inaj perforte mortigitoj / ĉiuj perforte mortigitoj (%)
Kanado: 30.2%
Usono: 22.2%
Gvatemalo: 11.1%
El Salvadoro: 11.0%
Meksiko: 10.7%

(fonto)

Mi bezonis legi vian afiŝon du fojojn, ĉar legante ĝin la unuan fojon, mi nur vidis tion:
usonano78:Latinida Ameriko а у вас негров линчуют. Mi legis kiel Meksikon kaj Gvatemalon а у вас негров линчуют Islamanaj landoj. Mi spektis multe de kulturfilmojn pri а у вас негров линчуют.

A у вас негров линчуют Katolikan а у вас негров линчуют Mary, а у вас негров линчуют masklisma. A у вас негров линчуют kiel Mary. Pro tio, la viro mortigas а у вас негров линчуют Mary, Mary, quite contrary.

La masklismo а у вас негров линчуют Mary kulto а у вас негров линчуют kontraŭ virinoj.

A у вас негров линчуют mizoginisto а у вас негров линчуют mortigas virinojn. A у вас негров линчуют, sed а у вас негров линчуют via religio.

usonano78 (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 14:08:23

Ĉiuj pensas, ke Latinida Ameriko havas grandan kvanton da stranga femicido.

nornen (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 14:45:54

Ĉiuj pensas...

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 17:52:44

@usonano78
Mi urĝe rekomendas al vi konsumi eksterlandajn komunikilojn.

usonano78 (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 18:57:45

Fenris_kcf:@usonano78
Mi urĝe rekomendas al vi konsumi eksterlandajn komunikilojn.
Ekspliku kion estas komunikilo? Mi plejparte spektas eksterlandajn filmojn kaj novaĵon. Mi spektas multe da kulturfilmoj farita eksterlande. Plejparte mia informaĵo devenis el Latinidaj Amerikanoj kaj homoj kiel John Pilger el Aŭstralio.

usonano78 (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 19:00:42

nornen:Ĉiuj pensas...
Eble vi havas ian problemon akcepti, ke en Latinida Ameriko estas frenezuloj, kiuj mortigas virinojn. Mi komprenas tute. En mia lando ankaŭ estas homoj, kiuj havas problemojn akcepti specifajn aferojn, kiujn la Usona registaro faras.

nornen (הצגת פרופיל) 11 במאי 2016, 23:49:44

usonano78:
nornen:Ĉiuj pensas...
Eble vi havas ian problemon akcepti, ke en Latinida Ameriko estas frenezuloj, kiuj mortigas virinojn. Mi komprenas tute. En mia lando ankaŭ estas homoj, kiuj havas problemojn akcepti specifajn aferojn, kiujn la Usona registaro faras.
Ho, blindulo ne prikantu al mi kolorojn!

Ĉu mi havas problemon, akcepti la teruran ĉiutagan perforton en mia lando? "Akcepti"? Mi ne bezonas akcepti nenion, ĉar tiu perforto estas mia ĉiutaga realo.

Bonvole iru al Walmart kaj aĉetu du galjonojn da perspektivo.

Dum vi legas interrete pri frenezuloj en Centrameriko, dum vi sidante sur via kanapo, manĝante cheetos kaj trinkante kokakolaon, rigardas filmetojn ĉe youtube pri mortigo kaj perforto en aliaj landoj, por mi, tiuj aferoj ne estas multekoloraj filmetoj kaj artikoletoj, sed mia ĉiutaga vivo. Mia edzino kaj mia filino forlasas ĉiun tagon la domon kaj iras laborejen. Mia fileto iras ĉiun tagon lernejen. Mi neniam povas scii, ĉu ili revenos hejmen, nek povas scii ili, ĉu revenos mi.
Mi travivas ĉiutage tion, kion vi rigardas ĉe youtube kaj pri kio vi ellasas viajn cerbfurzojn. La malsameco estas jena: Youtube havas paŭzo-ŝaltilo, la ĉiama perforto ĉi tie ne havas ĝin. Kaj vi diras al mi, ke mi havas problemojn akcepti la realon, ĉu? Ĉu serioze...?
"Ĉiuj pensas..." vi skribis. Tio estas mensogo. Iuj pensas, aliaj travivas.

Se mi ne "akceptus" la mondon min ĉirkaŭantan, se mi ne agordus mian konduton laŭ tiu mondo, kredeble, mi jam estus mortinta.

Mi invitas vin, venu al Gvatemalo, loĝu ĉi tie dum du, tri jaroj, kaj se tiam vi ankoraŭ estas viva, ni priparolos la filmetojn, kiujn vi ŝatas.

Ĝis tiu tago, bonvole, blindulo, ne prikantu al mi kolorojn!

usonano78 (הצגת פרופיל) 12 במאי 2016, 01:04:22

nornen:

Dankon por via perspektivo. Mi nur volas interparoli pri tiu ĉi temo, ne batali pri ĝi. En mia urbo ni estas tre progresema. Kompreneble, ni ne manĝas cheetos aŭ trinkas Cokeacola. Coke enhavas "Altan Fruktozan Maizan Siropon", kaj ne taŭgas en mia loko. Ni havas ian nekolorian organikan trinkaĵon, kiu estas pli progresema. ridulo.gif

Mi ne bezonas iri al Gvatemalo. Viaj problemoj ne estas la mia sperti. Mia lando havas ĝia propran perforton. Via problemo eksterlande, estas la ideo ke ĉiu Usonano devus esti kulpema. Mi nuntempe tute ribelas kontraŭ eksterlanda kulpo. Kial? Pro tio, ke mi studis kaj spektas la novaĵon pri via lando. Mi komprenas la mondon de artikoloj kaj komprenas la kulpo de mia registaro. Do, mi ne plu bezonas ajna kulpo el via. Mi trovis, kiu en mia lando estas kulpema. Kaj mi ne bezonas sperti la problemojn en via lando.

Mi ripetas, ke mi tute ribelas kontraŭ ajnan senton de kulpo. Mi ŝatas legi artikolojn kaj spektas kulturfilmojn. Mi komprenas la mondon, kaj kiam Bush, Obama, ktp volas min subteni la militistaron, mi skuas mian kapon, kaj neas mian registaron.

Clarence666 (הצגת פרופיל) 15 במאי 2016, 14:46:24

nornen:mortigas plej de gehomoj de ambaŭ seksoj. Evidente, ke en la landoj kun la proporcio plej alta de mortigo (gemortigitaro/geloĝantaro), ankaŭ la proporcio de inaj viktimoj (mortigitinaro/loĝantinaro) estas pli alta
Interesaj asertoj, sed vi ridinde trouzas na "ge" kaj "in".

NEKREDEBLE: pli da femalaj personoj mortas okaze de grimpado en Usono ol en Vanuatu !!!

PS: "virino" -> vir+in+o -> maskla ino -> maskla femala persono :shock:

לראש הדף