目次へ

Se al glavo ingo soifantas

Miland,2008年3月5日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2008年3月5日 14:16:21

Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?

horsto (プロフィールを表示) 2008年3月5日 16:44:15

Eble mola ingo, kiu adaptiĝas al la formo de la glavo?

StephaSport (プロフィールを表示) 2008年3月5日 17:32:29

Miland:Por glavo esti utila, ĝi devas esti tirebla el la ingo, kaj efektive estas malmulte da eblaj formoj por taŭgaj ingoj.
Unu, kompreneble, estas rekta linio. Alia estas parto de la arko de duon-cirklo, ekz la orienta sabro aŭ simitaro.
Sed estas nur unu cetera formo. Kio ĝi estas?
Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif

Miland (プロフィールを表示) 2008年3月5日 18:49:31

StephaSport:Mi pensas ka ĝi estas la cilindra spiralo! okulumo.gif
Gratulon! Jes, la helico estas la formo, tri-dimensia spiralo. Kiel korktirilo!

Rao (プロフィールを表示) 2008年3月5日 19:26:02

En videoludoj, plej strangformaj glavoj elmetiĝis el sama ingo!

先頭にもどる