Numera sekvenco
од Miland, 05. март 2008.
Поруке: 16
Језик: Esperanto
Miland (Погледати профил) 07. март 2008. 11.08.48
sergejm:Mi pensis pri unu respondo, sed ĝi estas alia sekvenco:Ha, bona problemo! Mi pensis pri primoj, polinomoj, perfektaj numeroj.. sed io ĝenis min pri tio numero 687. Kie diable mi vidis tion antaŭe? Ni havas komunan intereson, amiko, astronomio, ĉu ne! La numeroj estas la tempoj (en Teraj tagoj) por planedoj ĉirkaŭiri la sunon. La Tero bezonas proksimume 365, Marso 687, Jupitero 4333, Saturno 10759, kaj la sekvanta, Urano, 30685. Jen la solvo.
365, 687, 4333, 10759, ...
david_t (Погледати профил) 10. март 2008. 09.33.51
Miland:365, 445, 555, 1031, 1405, ?2430
Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.
Miland (Погледати профил) 10. март 2008. 10.45.48
david_t:Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.Gratulon! Vi pravas.
StephaSport (Погледати профил) 10. март 2008. 18.28.12
david_t:Mi tute ne komprenisMiland:365, 445, 555, 1031, 1405, ?2430
Temas pri la sama nombro en dekuma, naŭuma, okuma, sepuma, sesuma kaj kvinuma nombrosistemoj.
Bonvolu pardoni mian nescion
Miland (Погледати профил) 10. март 2008. 19.27.27
StephaSport:365 = 3*(10^2) + 6*(10^1) + 5 = 300+60+5
Bonvolu pardoni mian nescion
445 = 4*(9^2) + 4*(9^1) + 5 = 324+36+5
...
2430 = 2*(5^3) + 4*(5^2) + 3*5 = 250+100+15
Temas pri la bazoj de numeraj sistemoj - ni kutime uzas 10, kompreneble, sed aliaj eblas. Komputeruloj ofte uzas la binara sistemo kun bazo 2, ekzemple, do ĉiuj numeroj esprimitas uzante nur 0 kaj 1.
Ĉu estas klare nun?
StephaSport (Погледати профил) 10. март 2008. 19.41.11
Ĉu estas klare nun?Tute klare! Dankon!