Til indholdet

Muzaiko?

af Katzedecimal, 11. maj 2016

Meddelelser: 7

Sprog: Esperanto

Katzedecimal (Vise profilen) 11. maj 2016 02.32.56

Ĉu iu scias kio okazis al Muzaiko? Por iom da tempo, la muziko ludita estas dolĉa instrumenta muziko, ne Esperanto. Ĉe la retpaĝaro, la titoloj ŝanĝas sed la muziko ne ŝanĝas. La Facebook kaj la Twitter ne ĝisdatiĝis ekde marto. Iu havas informojn?

Slajd (Vise profilen) 11. maj 2016 14.24.55

Mi ankaŭ interesiĝas.

lagtendisto (Vise profilen) 11. maj 2016 18.04.41

Mi provis ludi Muzaiko. Funkcias nun ĉe mi, aŭskultante de Germanio. Kelkfoje bitfluon de Muzaiko estas interrompata de germanlingva varbado. Muzaiko uzas servon de Radionomy.com, kiu provas financi radioservon kun varbadon, kiu taŭgas al regio de kie vi aŭskultas. Eble Radionomy ne povas destini vian lokon kaj pri tion Radionomy servas vin tion instrumentan muzikon.

Bonvolu sendi mesaĝon per priaj Guglo-grupoj: http://muzaiko.info/partoprenu

Katzedecimal (Vise profilen) 12. maj 2016 00.20.17

spreecamper:Mi provis ludi Muzaiko. Funkcias nun ĉe mi, aŭskultante de Germanio. Kelkfoje bitfluon de Muzaiko estas interrompata de germanlingva varbado. Muzaiko uzas servon de Radionomy.com, kiu provas financi radioservon kun varbadon, kiu taŭgas al regio de kie vi aŭskultas. Eble Radionomy ne povas destini vian lokon kaj pri tion Radionomy servas vin tion instrumentan muzikon.

Bonvolu sendi mesaĝon per priaj Guglo-grupoj: http://muzaiko.info/partoprenu
Jes, mi miris tiun, ĉu se Radionomy haltis elsendi al Kanado. Aliaj Kanaduloj?

@Slajd, ĉu vi aŭskulteblas al Muzaiko en Rusio?

lagtendisto (Vise profilen) 12. maj 2016 18.36.09

Ĉu vi provis alternativan kanalon por aŭskultado? Alia ebleco estus tio, ke oni provus uzi prokuran servilon (serĉu 'webbrowsing proxy' ). Tiel al servilo de Radionomy via komputilo aspektas loĝi en alia lando. Ŝajnas, ke "Google Translate" ankaŭ estas 'proxy'. Pri tio, vi provus uzi tion ligilon:

http://translate.google.com/translate?langpair=de|en&u=http://www.radionomy.com

Poste serĉu "Muzaiko" kaj provu ludi kanalon de Muzaiko.

Bonvolu informu ĉi-tie ĉe Lernu, ĉu funkcias tiel. Dankon.

Katzedecimal (Vise profilen) 13. maj 2016 00.24.54

spreecamper:Ĉu vi provis alternativan kanalon por aŭskultado? Alia ebleco estus tio, ke oni provus uzi prokuran servilon (serĉu 'webbrowsing proxy' ). Tiel al servilo de Radionomy via komputilo aspektas loĝi en alia lando. Ŝajnas, ke "Google Translate" ankaŭ estas 'proxy'. Pri tio, vi provus uzi tion ligilon:

http://translate.google.com/translate?langpair=de|en&u=http://www.radionomy.com

Poste serĉu "Muzaiko" kaj provu ludi kanalon de Muzaiko.

Bonvolu informu ĉi-tie ĉe Lernu, ĉu funkcias tiel. Dankon.
Jes, mi provis la bitfluon en VLC kaj ankaŭ provis la programeton, antaŭ poŝtanta. Hmm, malbonaj novaĝoj -- la prokura servilo funkcis. Aperas Radionomy ne plu elsendas Muzaikon al Kanado malgajo.gif Malĝoja! T_T
Dankon por via helpo ridulo.gif

Kajjjjjj plu malbonaj novaĝoj: Aperas ke Radionomy nun blokigas elsendanta al multaj landoj, inkluzive de Kanado, Rusio, Svislando, kaj aliaj. Germanio ankoraŭ ne blokiĝis. Aperas la statuso estas nova, komencita en frua majo.

lagtendisto (Vise profilen) 13. maj 2016 04.16.10

Dankon por via respondo.

Tilbage til start