До змісту

Elparoli la ron

від nornen, 13 травня 2016 р.

Повідомлення: 2

Мова: Esperanto

nornen (Переглянути профіль) 13 травня 2016 р. 02:47:18

PMEG:R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ vela R prefere estu trema, “rulata” (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaŭ netremajn, kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono ne konfuziĝu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi kaj levi, inter maro kajmalo, k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri R post vokalo: parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuziĝu kun kato, k.t.p.
(emfazo mia)

Tio zorgigas min. Mi ankaŭ konsultis la fundamenton, tamen ĝi difinas la elparolon de la ro malsame en ĉiu el la kvin gramatikoj.

Mi uzas du tremajn konsonantojn por realigi la Esperantan ron: [ɾ] kaj [r].
Ekzemple: Mi hieɾaŭ perforte rompis tɾi gɾandajn kɾuĉojn.

Ĉu tia elparolo estas malĝusta?

PMEG:La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.
Hmmm.
Je la undeka, ni ĉiuj ektrinkis vodkon kaj eniris la saŭnon: la festo finniĝis.
Je la dudeka, alvenis la polico: la festo finiĝis.

Antaŭ ol legi tiun artikolon en la PMEG, mi prononcus “finniĝis” kiel [fi.'nːi.d͡ʒis] kaj “finiĝis” kiel [fi.'ni.d͡ʒis]. Se la longeco estas tute sensignifa, kiel mi prononcu “finno”? Ĉu kiel ['fin.no]? Ĉu “finnlando” kiel [fin.'lan.do], kiu samtempe povus esti skribata kiel “finlando”? Ĉu kiel [fin.n̩.'lan.do]?

Kirilo81 (Переглянути профіль) 13 травня 2016 р. 07:15:43

Vi ne eraras, nornen, sed PMEG: Dum la vokaloj vere ne distingas longecon, ĉe la konsonantoj ĝi estas fonema, kaj via diferencigo inter fino kaj finno estas ĝusta kaj nepra. Mi miregas pri tiu misinformo en PMEG.

Rilate 'r', vi rajtas ĝin elparoli laŭ ĉiuj manieroj de la Fundamento, tio restas eterne ĝusta.
Sed kion PMEG ĝuste notas, estas la prefero de la plimulto al la realigo [r]. Uzante alian laŭfundamentan prononcon oni ne parolas malĝuste, sed nur malperfekte.

Назад до початку