Kwa maudhui

Kial tiuj kiuj devigas nin lerni la anglan ne scias la anglan?

ya Francisko1, 13 Mei 2016

Ujumbe: 14

Lugha: Esperanto

Francisko1 (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2016 9:25:59 alasiri

Kial?

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2016 10:06:23 alasiri

Kial tiuj kiuj devigas nin lerni la anglan ne scias la anglan?

Unue, ĉar estas malfacilege bone lerni la anglan lingvon. Tiu tasko postulas grandegan penon, tiel mensa kiel tempa. Pro tio ili ne scias la anglan.

Kaj due, ĉar ili havas nenian scion pri la ekzistado de Esperanto. Sed, kvankam ili havus, ili certe sekvus la emon de la aliaj nacioj kiuj devigas siajn gelernantojn lerni la anglan.

Dirite.

usonano78 (Wasifu wa mtumiaji) 13 Mei 2016 10:21:22 alasiri

Unue, vi devus priskribi tiujn, kiujn volas, ke vi lernu la anglan. Mia denasklingvo estas la Angla, sed mi neniam postulas, ke vi lernu la anglan.

Mi nur parolas la Anglan, ĉar mia patrino parolas la anglan en mia orelo tiam, kiam mi estas infano, kaj ŝia patrino, kaj ŝia patrino antaŭ ol, dum centoj da jaroj.

Eble post tempo pasas, la Angla ŝanĝas, kiel kiam popolo sidanta en grupeto flustras en la orelon de la alia, tiel ke kiam la lasta persono parolas, la mesaĝo estas ŝanĝita.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 4:40:20 asubuhi

Kial vi batas vian edzinon?

Mi celas ke via demando estas kia ĉi tiu demando.

Aldone mi supozas ke ankaŭ nesciantoj pri ka angla povas konscii pri ĝia utilego.

Francisko1 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 8:08:02 asubuhi

usonano78:Unue, vi devus priskribi tiujn, kiujn volas, ke vi lernu la anglan. Mia denasklingvo estas la Angla, sed mi neniam postulas, ke vi lernu la anglan.

Mi nur parolas la Anglan, ĉar mia patrino parolas la anglan en mia orelo tiam, kiam mi estas infano, kaj ŝia patrino, kaj ŝia patrino antaŭ ol, dum centoj da jaroj.

Eble post tempo pasas, la Angla ŝanĝas, kiel kiam popolo sidanta en grupeto flustras en la orelon de la alia, tiel ke kiam la lasta persono parolas, la mesaĝo estas ŝanĝita.
Politikistoj en ĉiuj landoj devigas studi la anglan en lernejoj kiel dua lingvo. Escepte en landoj kie la angla estas la unua lingvo, klare.

morico (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 10:52:20 asubuhi

Kial tiuj kiuj devigas nin lerni la anglan ne scias la anglan?

ĉar:
- multe da politikistoj, universitatanoj, entreprenistoj ktp. multe laboras kaj ne havas la tempon bone lerni dum almenaŭ 10000horoj aŭ kvin jaroj de laboro la bonan anglan kiel lingvo du.
- ili ne konas esperanto-n kaj havas multe da antaŭjuĝoj kontraŭ esperanto;
- ili havas multe da antaŭjuĝoj por angla lingvo du: facila; ĉiuj parolas k.t.p.
- la pro-angla premgrupoj estas fortegaj:
ne nur la grandaj angloparolantaj regnoj kiuj superregas la mondon ekde 1815;
sed ankaŭ la superregantaj grupoj en la ne angloparolantaj landoj.
La devigita angla lingvo du estas ilo por malkreskigi la salajrojn de la plimulto, do kreskigi la profitojn de la malplimulto.

La racia solvo por almenaŭ 94% de la homaro estas konigi la avantaĝojn de esperanto kaj kreskigi esperanto-n kiel lingvo saltotabulo por la aliaj lingvoj du.
La 21-a jarcento bezonas neŭtran kaj facilan internacian lingvon por la paco, la daŭrigebla disvolvo.

Francisko1 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 11:10:29 asubuhi

morico:Kial tiuj kiuj devigas nin lerni la anglan ne scias la anglan?

ĉar:
- multe da politikistoj, universitatanoj, enteprenistoj ktp. multe laboras kaj ne havas la tempon bone lerni dum almenaŭ 10000horoj aŭ kvin jaroj de laboro la bonan anglan kiel lingvo du.
- ili ne konas esperanto-n kaj havas multe da antaŭjuĝoj kontraŭ esperanto;
- ili havas multe da antaŭjuĝoj por angla lingvo du: facila; ĉiuj parolas k.t.p.
- la pro-angla premgrupoj estas fortegaj:
ne nur la grandaj angloparolantaj regnoj kiuj superregas la mondon ekde 1815;
sed ankaŭ la superregantaj grupoj en la ne angloparolantaj landoj.
La devigita angla lingvo du estas ilo por malkreskigi la salajrojn de la plimulto, do kreskigi la profitojn de la malplimulto.

La racia solvo por almenaŭ 94% de la homaro estas konigi la avantaĝojn de esperanto kaj kreskigi esperanto-n kiel lingvo saltotabulo por la aliaj lingvoj du.
La 21-a jarcento bezonas neŭtran kaj facilan internacian lingvon por la paco, la daŭrigebla disvolvo.
Dankegon, kara samideano Morico, cia respondo estas tre interesa.

Francisko

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 12:17:25 alasiri

Francisko1:

Dankegon, kara samideano Morico, cia respondo estas tre interesa.

Francisko
vi celas ke lia resondo estas simile iluzia kiel vi mem. Vi konfuzas 'interesa' kun 'sama'. Cetere vi mem ne bone parolas Esperanton. 'ci' neniam estis celita por efektiva uzo, kaj normale oni efektive ne uzas.

mkj1887 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 3:04:52 alasiri

Francisko1:Kial?
Mi instruis la anglan en Ĉinio dum 9 jaroj. Mi tuj eksciis, ke la lernejestroj ne mem parolis la anglan kiun ili trudas al siaj studentoj, kaj mi demandis la homojn tie pri tiu verŝajna kontraŭdiro. La respondo transdonita al mi de la lernejestroj, estis, “Ni jam atingis niajn postenojn en la socio, sed la studentoj, ne. Por ke la studentoj havu plej grandan eblon por akiri bonan postenon en siaj estontecoj, ili devas lerni la anglan, kaj do ni insistas, ke ili lernu ĝin.”
Hmmm. Iom da pravo en la respondo, mi devas agnoski.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 14 Mei 2016 3:52:14 alasiri

Oni diras, ke homo kiu nebone regas sian metion, li aŭ ŝi preferas fariĝi instruisto ridulo.gif

Kurudi juu