Al la enhavo

Trovu la ringon perditan

de Docxjo, 2008-marto-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Docxjo (Montri la profilon) 2008-marto-06 07:48:40

Sal' al ĉiuj! Vidu ludo tre interesa ke uzas esperanton ĉe http://www.findthelostring.com! Mi komprenas anglan kaj iomete esperanton, sed mi ne kompreneblas alian lingvon. Ĉu estas apartaj aludoj en aliaj lingvoj?

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-marto-06 20:49:59

Saluton, ĉiuj. Por tiuj, kiuj ne sufiĉe kompetentas en la angla por kompreni la enhavon de tiu retpaĝaro supre, esence temas pri knabino suferanta de amnezio kiu subite vekiĝis antaŭ du semajnoj en Johannesburg, Sudafriko, meze de maizkampo kun stranga tatuo sur sia brako: "Trovu la ringon perditan". Kaj jen la plej stranga aspekto ĉi-situacie: ĝi estas skribita Esperante. Krome, laŭ la takso de la doktoroj kiuj supozeble ekzamenis ŝin, ŝia fizika stato estas mirige bona- komparinda, fakte, al tiu de olimpia atleto. Originale aperis nur unu filmeto en Youtube kiu pritraktas tiun ĉi fenomenon; nun kvin aliaj personoj, ĉiu apartenanta al diversa nacio, aperigis similiajn filmetojn.

Do, kiam oni traserĉas la leĝan kontrakton de la retpaĝaro, tuj klariĝas ke ĝi estas 'realeca ludo', sub la sponsorado de McDonald's, interalie, kaj oni plurfoje konjektas, ke entute la afero estas simpla ludo celante propagandi favore al la Olimpiaj Ludoj. Kompreneble, ĉiu persono prezentita en tiu retpaĝaro scipovas paroli nur sian propran, denaskan lingvon, kio tre konvenas al tio ke la tatuoj estas skribitaj Esperante, kaj ĉe mi kreskas konstante la supozo, ke eventuale tiuj gerolludantoj komunikos pere de nia lingvo.

Fine, do, mi ŝatus esprimi mian firman malestimon por tiu ĉi aĉa ago malrespekta al nia lingvo, ĉar mi opinias ke Esperanto nepre ne estu enmiksiĝinta en fantazian ludadon subtenatan de McDonald's, spite kiom ajn populara la lingvo potenciale fariĝos. Estus tragedie, se la neesperantista publiko iel ajn kunligus la firmaegon, kies celoj absolute ne kongruas kun nia interna ideo, kun Esperanto.

Mi avide anticipas viajn opiniojn, geamikoj.

Benjameno

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-06 21:51:51

Novico Dektri:Mi avide anticipas viajn opiniojn, geamikoj.
Ne zorgu tiom. Se tio popularigos Esperanton, ĝi povas esti bona. Ekridu! rideto.gif

Docxjo (Montri la profilon) 2008-marto-07 00:55:09

Dankegon Novicio .. klara, konciza, kaj tre bela skriba respondeco.
...ke eventuale tiuj gerolludantoj komunikos pere de nia lingvo
Malgraŭ la sponsorado de McDonald's (aŭ iun ajn) estas tute absolute kongruas kun nia interna ideo kaj Esperanto.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-marto-07 02:17:01

Mi ne scias pri tio aĵo, sed ŝajnas al mi, ke estas bona reklamo por esperanto, ĉu ne? Mi legis malmulte, kaj ŝajnas al mi ke temas pri interkompreniĝo inter landoj, kaj tio estas bona ĉu ne?

"mi opinias ke Esperanto nepre ne estu enmiksiĝinta en fantazia ludado subtenata de McDonald's"

Sed realecludoj ne estas fantaziaj por ili kiu "ludas" ilin. Estas realeco. Pri McDonals, mi konsentas kun vi.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-marto-07 03:06:53

Pardonon, mi klarigu: mi neniel kritikas la ludon mem aŭ ties ludantojn- tamen mi fajfas je la ideo ke McDonald's, firmao konata almenaŭ miaregione kiel senkompara modelo de korporacia minaco, positive influos la movadon.

Benjameno

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-marto-07 04:43:34

Antaŭ nelonge mi vidis televidreklamon de "Monster.com" en kiu ili parolis esperante. Nun estas ĉi tiu ludo en kiu ni ankaŭ trovas Esperanton.

Bone.

Esperanto estas ilo, por ĉiuj uzi. Kompanioj, unuopuloj, poeziistoj, krimuloj, riĉuloj, malriĉuloj, ktp. Homoj povas skribi ludojn, reklamojn, iujn ajn, esperante, se ili volas. La lingvo estas por ĉiuj, ne nur por tiuj, kiuj akordas kun ni.

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-marto-07 06:02:59

RiotNrrd: La lingvo estas por ĉiuj, ne nur por tiuj, kiuj akordas kun ni.
Via argumento tute sencas, amiko, kaj mi sincere maletendas miajn antaŭajn sentojn. Dankon pro via indulgo kaj toleremo. ridulo.gif

Benjameno

Reen al la supro