پستها: 8
زبان: Esperanto
Docxjo (نمایش مشخصات) 6 مارس 2008، 7:48:40
Novico Dektri (نمایش مشخصات) 6 مارس 2008، 20:49:59
Do, kiam oni traserĉas la leĝan kontrakton de la retpaĝaro, tuj klariĝas ke ĝi estas 'realeca ludo', sub la sponsorado de McDonald's, interalie, kaj oni plurfoje konjektas, ke entute la afero estas simpla ludo celante propagandi favore al la Olimpiaj Ludoj. Kompreneble, ĉiu persono prezentita en tiu retpaĝaro scipovas paroli nur sian propran, denaskan lingvon, kio tre konvenas al tio ke la tatuoj estas skribitaj Esperante, kaj ĉe mi kreskas konstante la supozo, ke eventuale tiuj gerolludantoj komunikos pere de nia lingvo.
Fine, do, mi ŝatus esprimi mian firman malestimon por tiu ĉi aĉa ago malrespekta al nia lingvo, ĉar mi opinias ke Esperanto nepre ne estu enmiksiĝinta en fantazian ludadon subtenatan de McDonald's, spite kiom ajn populara la lingvo potenciale fariĝos. Estus tragedie, se la neesperantista publiko iel ajn kunligus la firmaegon, kies celoj absolute ne kongruas kun nia interna ideo, kun Esperanto.
Mi avide anticipas viajn opiniojn, geamikoj.
Benjameno
diogotux (نمایش مشخصات) 6 مارس 2008، 21:51:51
Novico Dektri:Mi avide anticipas viajn opiniojn, geamikoj.Ne zorgu tiom. Se tio popularigos Esperanton, ĝi povas esti bona. Ekridu!
Docxjo (نمایش مشخصات) 7 مارس 2008، 0:55:09
...ke eventuale tiuj gerolludantoj komunikos pere de nia lingvoMalgraŭ la sponsorado de McDonald's (aŭ iun ajn) estas tute absolute kongruas kun nia interna ideo kaj Esperanto.
annadahlqvist (نمایش مشخصات) 7 مارس 2008، 2:17:01
"mi opinias ke Esperanto nepre ne estu enmiksiĝinta en fantazia ludado subtenata de McDonald's"
Sed realecludoj ne estas fantaziaj por ili kiu "ludas" ilin. Estas realeco. Pri McDonals, mi konsentas kun vi.
Novico Dektri (نمایش مشخصات) 7 مارس 2008، 3:06:53
Benjameno
RiotNrrd (نمایش مشخصات) 7 مارس 2008، 4:43:34
Bone.
Esperanto estas ilo, por ĉiuj uzi. Kompanioj, unuopuloj, poeziistoj, krimuloj, riĉuloj, malriĉuloj, ktp. Homoj povas skribi ludojn, reklamojn, iujn ajn, esperante, se ili volas. La lingvo estas por ĉiuj, ne nur por tiuj, kiuj akordas kun ni.
Novico Dektri (نمایش مشخصات) 7 مارس 2008، 6:02:59
RiotNrrd: La lingvo estas por ĉiuj, ne nur por tiuj, kiuj akordas kun ni.Via argumento tute sencas, amiko, kaj mi sincere maletendas miajn antaŭajn sentojn. Dankon pro via indulgo kaj toleremo.
Benjameno