ورود به محتوا

La skoloj literaturaj

از thyrolf, 16 مهٔ 2016

پست‌ها: 2

زبان: Esperanto

thyrolf (نمایش مشخصات) 16 مهٔ 2016،‏ 17:31:33

Dum pluraj jaroj mi esploras pri tiuj strangaj "skoloj" en la Esperanta literaturo. En la plej multaj priaj verkaĵoj oni nur grupigas nomojn de la aŭtoroj, sed laŭ mia imago la vorto "skolo" ja estas io alio ol simpla "familia nomo" por aro de aŭtoroj. Skolo ja signifas, ke la verkoj havas iujn komunajn trajtojn, kiuj malsamigas unu skolon de la alia.

Ekzemple mi supozas, ke p.e. la "slava skolo" de la aŭtoroj el la komenco de Esperanto vivas per emocioj (la fama "granda rusa animo" ) kaj enhavas la "internan ideon", dum la "franca skolo" estas raciema kaj pli logika kaj preferas fakan literaturo, ekz. eseojn. Mi rimarkis, ke la "ibera skolo" ŝatas neologismojn, ktp.

Mi ne estas certa, ĉu ĉio tio estas prava, kaj krome ne havas ideon pri la eksplicitaj ideaj diferencoj ekz. de la Budapeŝta kaj la skota skoloj.

Kiu povas noti por mi unu/du BAZAJN frazojn po skolo kaj nomi la periodon kaj tri/kvar aŭtorojn (prefere kun po iu BAZA stila rimarko)?

Koran dankon.

thyrolf (نمایش مشخصات) 18 مهٔ 2016،‏ 18:41:49

La respondo al tiu demando estas de certa graveco por mi, mi bezonas aŭ scii la diferencojn, aŭ kial ili portas diversajn "skolo"-nomojn spite al pli malplia sameco. Dankon anticipan.

بازگشت به بالا