ورود به محتوا

Esprimo por "Rundfunk" / "broadcast" - chu "radiofonio" taugas?

از akueck, 17 مهٔ 2016

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

akueck (نمایش مشخصات) 17 مهٔ 2016،‏ 12:44:11

Kiu esprimo taugas, por redoni en Esperanto la ideon "Rundfunk" (germane; angle [kredeble]: broadcast")?

"Rundfunk" entenas en si jenan gravan econ: Unu sendilo povas atingi multajn ne individue identigeblajn ricevilojn (sekve ekzemple interreta radio ne estas "Rundfunk" pro la IP-adreso), per kiu eblas identigi unuopan ricevilon).

Ghis nun mi uzas "radiofonio", foje kun aldona "perantena". Sed chu ghi sufiche klare esprimas la supre menciitan gravan econ? Ankau en per-vifie estigita interretligo uzighas anteno.

Lau la vortaro de Wells "broacast" (substantivo) estas "dissendo, disaudigo", kiel adjektive uzata en ekzemple tiu Vikipedia artikolo. Chu "dissendo" estas sufiche klara? Mi dubas.

Kiujn proponojn vi havas?

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 19 مهٔ 2016،‏ 20:56:47

Mi ne estas fakulo, sed por mi radiofonio ŝajnas esti tute taŭga por la intencita signifo.

Bernadox (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2016،‏ 14:34:07

Butler 1967 havas:

brodkast-i (-n), (radie disaŭdigi), broadcast (also figuratively). Brita B~a Korporacio, B.B.C. ~ilo, transmitter. ~ejo, -ing station.

Ĉu tio trafas, kion vi celas?

akueck (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2016،‏ 15:56:13

Bernadox:Butler 1967 havas:

brodkast-i (-n), (radie disaŭdigi), broadcast (also figuratively). Brita B~a Korporacio, B.B.C. ~ilo, transmitter. ~ejo, -ing station.

Ĉu tio trafas, kion vi celas?
Dankon por la atentigo. Sed se oni nuntempe uzas la vorton "brodkast'i", ghi povas esti miskomprenata, char ghi lau tiu Vikipedia artikolo kaj ties alilingvaj versioj, do internacie, rilatas ankau (au chu eble ech nur?) al dissendado ene de komputila reto. Kaj ion tian mi ne celas. Mi celas la dissendadon ne per rekta unuopa datumfluo de la sendilo al la ricevilo, sed per elektromagnetaj ondoj sen tio, ke temas pri datumfluo, kaj sen tio, ke la ricevilo estas identigebla per komputila IP-adreso au io simila.

nornen (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2016،‏ 16:07:26

“Rundfunk” estas unu el diversaj elsendmanieroj, kiel ankaŭ ekzemple “Richtfunk” kaj “Troposcatterfunk”. Ĉu elsendado estas “Rundfunk”, ĉefe dependas de la geometrio de la elsendanta anteno aŭ antenaro. Per antenoj “Rundfunk” oni intencas emisii la saman potencon en ĉiuj direktoj, dum per antenoj “Richtfunk” oni intencas koncentri la eble plej grandan potencon en unu direkto. La ĉefa distingilo por nomi elsendadon “Rundfunk” do ne estas la demando, ĉu ĝia ricevantoj estas individue identigeblaj, tamen la fakto, ke oni elsendas ĉiodirekten. Tute ne gravas kiun elsendmanieron oni uzas (eĉ “Richtfunk”), oni neniam povas scii, kiu aŭskultas kaj kiu ne.

En la komputila kunteksto, “broadcast” funkcias tute same. Ekzemple la protokolo ARP sur retoj Ethernet uzas “broadcast”. Kiam via komputilo elsendas pakaĵon ARP al la adreso “broadcast” (nome FF:FF:FF:FF:FF:FF), ĉiuj aparatoj sur la sama reto prenas tiun ĉi pakaĵon kaj respondas, se ili scias la respondon al via demando. Do, ankaŭ kun komputilaj “broadcast” oni ne povas identigi la ricevantojn. Tamen interreta radio ne uzas “broadcast”, ĉar enkursigiloj ne enkursigas pakaĵojn “broadcast”. Se ili farus tion, tio estus la tuja morto de la interreto. Interreta radio eble uzas “multicast”, tamen plej verŝajne almenaŭ la lasta kursero al via komputilo estas “unicast”.

Sume: La ĉefa aspekto de “Rundfunk” kaj “broadcast” estas, ke oni elsendas ĉiodirekten.
Interreta radio ne uzas "broadcast".
Nek radiofonia elsendanto “Rundfunk” nek komputila elsendanto “broadcast” povas identigi siajn ricevantojn.

Konsiderante tion, la radiofonio “Rundfunk” kaj la komputila “broadcast” funkcias tute same.

En teĥnika kunteksto:
Mi proponus “ĉiodirekta elsendo” por “Rundfunk”, “broadcast” radiofonia kaj “broadcast” komputila.
Mi proponus “multedirekta elsendo” por “multicast”.
Mi proponus “unudirekta elsendo” por “unicast” komputila kaj “Richtfunk” radiofonia.
Mi proponus "ajndirekta elsendo" por "anycast".

Ĝenerale kiam la teĥnikaj detaloj ne gravas:
Mi proponus la vorton "radiofonio" por "Rundfunk".

Randnoto: Eĉ kiam vi subskribas al adreso multicast, la servilo multicast ne scias la adreson IP de via komputilo, tamen "nur" la publikan adreson de via enkursigilo (se vi ne agordis publikan adreson ĉe via komputilo, kion mi dubas). Ekzemple ĉi-momente la komputilo, per kiu mi skribas ĉi tiun afiŝon, havas la (lokan) adreson 10.10.10.17, tamen la servilo de lernu vidas la adreson 186.151.60.19, kiu estas de Telgua, nia provizanto de retservoj. IP (internet protocol, interreta protokolo) nomiĝas tiel, ĉar ĝi ebligas la komunikadon inter retoj. Sendi pakaĵon el unu reto en alian reton nomiĝas enkursigi, kaj aparatoj farantaj tion nomiĝas enkursigiloj. Kio okazas ene de ĉiu reto estas la afero de ĝia proprietulo.

Alkanadi (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2016،‏ 16:43:24

Reta Vortaro

"antaŭ la dua mondmilito pluraj radioj en Eŭropo dissendis programojn en Esperanto"

La Ondo de Esperanto

"libera radio, kaj grupoj povas mem produkti kaj elsendi programon pri iliaj aktivecoj."

RADIO VATIKANA

"La Papo en rekta elsendo"
"Aŭskultu la rektan elsendon"
"...la esperanto-elsendoj de Radio Vatikana..."

Esperanto.com

"Aŭskultu la Muzikan elsendon de Pola Radio..."

nornen (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2016،‏ 18:00:24

akueck:Mi celas la dissendadon ne per rekta unuopa datumfluo de la sendilo al la ricevilo, sed per elektromagnetaj ondoj sen tio, ke temas pri datumfluo, kaj sen tio, ke la ricevilo estas identigebla per komputila IP-adreso au io simila.
Komputilaj elsendoj "broadcast":
Rektaj unuopaj datumfluoj: ne
Elsenditaj per elekromagnetaj ondoj: jes
Datumfluo: jes
Ricevilo identigebla: ne

Radiofoniaj elsendoj "broadcast":
Rektaj unuopaj datumfluoj: ne
Elsenditaj per elekromagnetaj ondoj: jes
Datumfluo: jes
Ricevilo identigebla: ne

Tute same. Vi fakte celas ambaŭ aferojn.

akueck (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2016،‏ 15:02:30

nornen:“Rundfunk” estas unu el diversaj elsendmanieroj, kiel ankaŭ ekzemple “Richtfunk” kaj “Troposcatterfunk”.
Jes. Sed tiajn diferencojn mi ne celas. Ech se China Radio Internacia permallongonde sendas unu el siaj Esperantlingvaj programoj chefe al ekzemple nur unu kontinento, oni ankorau parolas pri "Rundfunk".

nornen:En la komputila kunteksto ...
Ghuste la komputilan kuntekston mi volas klare ekskluzivi per trafa Esperantlingva esprimo kun la ideo de la germana "Rundfunk".

Lau mi la chefa distingilo konsistas el tio, ke por "Rundfunk" oni bezonas nek kablan nek dratan nek vifian ligon inter la sendilo kaj ricevilo.

Efektive mi do celas radiofonion sen drata, kabla kaj vifia ligo inter la sendilo kaj ricevilo.

nornen (نمایش مشخصات) 2 ژوئن 2016،‏ 16:35:47

akueck:

Se la ĉefa aspekto estas, ke la datumoj alvenas ĉe la ricevilo sen trairi la interreton, kial ne "interreta" kaj "neinterreta" radiofonio?

Ĉu vi celas per "Rundfunk" la tutan "Rundfunk" aŭ nur la "Hörfunk" sen celi la "Fernsehen"? Multaj landoj ankoraŭ elsendas analogan televidon radie.

Se vi celas la tutan "Rundfunk" ankaŭ brodkasto ŝajnas esti taŭga vorto, ĉar interreta radio ne uzas brodkastajn teĥnikojn.

EDIT: Estas ankaŭ interese ke reta PIV difinas "radiofonio" kiel "radiotelefonio", kiu sonas pli kiel "Funktelephonie" ol kiel "Funk".

akueck (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2016،‏ 9:18:22

nornen:
akueck:
nornen:“Rundfunk” estas unu el diversaj elsendmanieroj, kiel ankaŭ ekzemple “Richtfunk” kaj “Troposcatterfunk”.
Jes. Sed tiajn diferencojn mi ne celas. Ech se China Radio Internacia permallongonde sendas unu el siaj Esperantlingvaj programoj chefe al ekzemple nur unu kontinento, oni ankorau parolas pri "Rundfunk".

nornen:En la komputila kunteksto ...
Ghuste la komputilan kuntekston mi volas klare ekskluzivi per trafa Esperantlingva esprimo kun la ideo de la germana "Rundfunk".

Lau mi la chefa distingilo konsistas el tio, ke por "Rundfunk" oni bezonas nek kablan nek dratan nek vifian ligon inter la sendilo kaj ricevilo.

Efektive mi do celas radiofonion sen drata, kabla kaj vifia ligo inter la sendilo kaj ricevilo.
Se la ĉefa aspekto estas, ke la datumoj alvenas ĉe la ricevilo sen trairi la interreton, kial ne "interreta" kaj "neinterreta" radiofonio?
Okaze de "neinterreta radiofonio" la radiofonio povus ankau okazi per satelitoj au per kabla ligo - ankau ion tian mi volas ekskluzivi.

En la germana oni uzas ankau la atributojn "terrestrisch" (= tera) kaj/au "Antennten-" (= per-antena), do ekzemple "terrestrischer Antennenrundfunk". Chu "tera per-antena radiofonio" estas komprenata ghuste? Mi demandas, char "tera" estas komprenata eble nur tiel, ke la afero okazas sur la planedo tero kaj ne sur Marso. Kaj "per-antena" per si mem ja povas celi ankau antenon, por kapti la interreton au signalon dissendatan de satelito ...

nornen:Ĉu vi celas per "Rundfunk" la tutan "Rundfunk" aŭ nur la "Hörfunk" sen celi la "Fernsehen"?
En la germana eblas precizigi per "Hoer-Rundfunk" kaj "Fernseh-Rundfunk". En Esperanton tio estas transprenebla per respektive "aud-radiofonio" kaj "televid-radiofonio".

بازگشت به بالا