Naar de inhoud

La Relativaj Tempoj de Verboj en Esperanto

door Chriswood, 19 mei 2016

Berichten: 3

Taal: Esperanto

Chriswood (Profiel tonen) 19 mei 2016 18:32:23

Saluton al ĉiuj!

Mi havas demandon pri aspekto de la Esperanta gramatiko, kiun mi ne tute komprenas.

Mia demando temas pri la fakto, ke, en Esperanto, la verboj havas relativajn tempojn kaj ne absolutajn tempojn, kiel en, ekzemple, la angla.

Do, Esperante, oni diru "Mi vidis, ke li estas kun ili." (t.e. mi vidis, ke, kiam mi estis vidanta, li samtempe estis kun ili). Kontraste al ĉi tiu metodo por esprimi ion, en la angla oni diru "I saw that he was there". En la angla oni uzu la is-tempon en kaj la subpropozicio kaj en la ĉefa frazo, ĉar la angla lingvo uzas absolutajn tempojn, malkiel Esperanto, kiu, kiel skribite, uzas relativajn tempojn.

Tamen, estas io, kion mi ne komprenas. En la rakonto La Aventuroj de Alicio en Mirlando unu el la unuaj frazoj estas "Unu, du foje ŝi [Alicio] prove rigardis en la libron kiun la fratino legas,[...]". Kial oni diras "kiun la fratino legas" kaj ne "kiun la fratino legis"? La tuta rakonto estas skribita per la is-tempo. Mi supozas, ke oni uzas "legas" anstataŭ "legis" tial, ke en la momento, kiam Alicio rigardis en la libron, la fratino estis leganta ĝin. Ĉu ĉi tiu teorio estas ĝusta?

Kaj se ĝi ĝustas, ĉu oni diru, ekzemple, "mi havis hundon, kiu estas granda" anstataŭ "mi havis hundon, kiu estis granda" por esprimi "kiam mi havis hundon, ĝi samtempe estis granda" ("I had a dog that was big" )?

Mi ne tute komprenas, kiel la relativaj tempoj en Esperanto funkcias kaj mi nek povis trovi informon pri ĉi tio en PMEG nek en aliaj forumoj.

Se iu ajn volus instrui min, kiel oni uzu la relativajn tempojn en Esperanto, mi vere ĝojus.

(Kaj mi ankaŭ tre ĝojus, se vi korektus miajn erarojn en la teksto supre)

Antaŭan dankon!

nornen (Profiel tonen) 19 mei 2016 19:08:38

La nerekta parolo kaj atributaj subpropozicioj estas reĝataj de malsamaj reguloj, tiel kiel vi skribis. En nerekta parolo la tempo de la subpropozicio estas relativa al momento de la eldiro, dum ĉe atributaj subpropozicioj la tempoj estas absolutaj.

Do:
Alicio rigardis la libron, kiun la fratino legas. = Alicio iam antaŭe rigardis la libron, tamen nun la fratino ĝin legas.
Mi havis hundon, kiu estas granda. = Mi havis hundon kaj mi jam ne ĝin havas, kaj nun tiu sama hundo estas granda. Verŝajne ĝi ne estis granda, dum mi ĝin havis.

FE:La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
Ĉiuj verbtempoj estas absolutaj. Ŝi estis samtempe la portreto kaj unu el la plej belaj knabinoj. Oni samtempe povis trovi tiajn knabinojn.

sudanglo (Profiel tonen) 21 mei 2016 12:32:26

Ŝajnas al mi ke la uzo de relativaj tempoj en Esperanto estas afero de praktika utilo.

li diris ke li estas instruisto
li diris ke li estis instruisto (sed ne plu)
li diris ke li venos al la kongreso (sed fakte ne venis).

Kiam estas du verboj en la pasinteco, logiko (aŭ scio pri kiel la reala mondo funkcias) povas montri la tempo-rilaton - ĉu la dua estas antaŭtempa, samtempa, aŭ posttempa.

Li ŝlosis la pordon kaj forlasis la domon. (2 sekvas 1)
Li staris ĉe la angulo kaj rigardis la straton (2 samtempas 1)
Mi ne povis ĉesti ĉar iu ŝtelis mian monon (2 antaŭtempas 1)

Mi ne trovas tro ŝoka 'Alico rigardis (eble transŝultre) la libron kiun ŝia fratino legas', kaj facile interpretas tion kiel 'estis leganta'.

Kaj, cetere, mi povas imagi ke se Alico rigardus libron kiun ŝia frato legis, ke tio identigus libron kiun la fratino estis leginta aŭ leganta.

Terug naar boven