Mergi la conținut

Koleraj Birdoj

de Alkanadi, 22 mai 2016

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

Alkanadi (Arată profil) 22 mai 2016, 14:36:06

Mi spektis la filmon nomita Angry Birds. Mi tre ŝatas ĝin. Ĉu vi spektis tiun?

Vestitor (Arată profil) 22 mai 2016, 14:55:14

Mi ludis la ludon, sed mi rapide tediĝis. Mi ne estas kontraŭ filmoj por infanoj; ekzemple Cars tre plaĉis al mi.

Alkanadi (Arată profil) 22 mai 2016, 16:16:19

Vestitor:Cars tre plaĉis al mi.
Mi opinias, ke vi ŝatos la filmon, koleraj birdoj. Ĝi estas amuza.

usonano78 (Arată profil) 22 mai 2016, 16:48:43

Mi malŝatas ĉi tiun specon de 3D komputila animacio. Estas iel tro artefarita. Eble mi spektus ian animacion el Japanio, sed plejparte mi malŝatas Usonajn animaciojn.

Vestitor (Arată profil) 22 mai 2016, 17:22:18

Animacio el Japanio estas terure. Kutime ĝi estas ĉu malaprobinda aŭ sensencaj.

usonano78 (Arată profil) 22 mai 2016, 17:43:15

Vestitor:Animacio el Japanio estas terure. Kutime ĝi estas ĉu malaprobinda aŭ sensencaj.
Mi trovis iujn el la Japanaro tre bonaj, kiel "Patema Inversita", kaj por infanoj, iuj el ili estas tre stranga, la speco de aĵo mi ŝatus dum kiam mi estis infanoj. Ekzemple strangaj fantomaj rakontoj kiel "Spiritumita Fore".

Tiam vi havas klasikaĵojn kiel Tombo de la Lampiroj.

Mi precipe ŝatas pli malnovajn verkojn kaj la ideoj de Dogmo 95. Mi estas iom luddista aŭ vaporpunka. Estas kial mi serĉas 1980ajn filmojn.

Alkanadi (Arată profil) 23 mai 2016, 09:35:06

usonano78:Mi malŝatas ĉi tiun specon de 3D komputila animacio.
Mi ŝatas la animacion, sed mi malŝategas la 3D-on.

usonano78 (Arată profil) 23 mai 2016, 17:51:10

Alkanadi:
usonano78:Mi malŝatas ĉi tiun specon de 3D komputila animacio.
Mi ŝatas la animacion, sed mi malŝategas la 3D-on.
Ju pli bona la diĝitaj 3D efektoj, des malpli bonas estas la temo kaj enhavo. La Sekreto de Nimh estas mia plej ŝatata animacio.

Înapoi mai sus