Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

door LiamBeaman, 23 mei 2016

Berichten: 664

Taal: Esperanto

dobri (Profiel tonen) 18 april 2017 13:58:04

Mi pensas pri ĉefurbo, kies nomo signifas simple pacon.

Vinisus (Profiel tonen) 18 april 2017 14:33:58

Lapazo, aŭ laŭ PIV "La-Pazo", ĉu ?

dobri (Profiel tonen) 19 april 2017 06:40:09

Ĝuste. Jen via vico!

Vinisus (Profiel tonen) 19 april 2017 12:42:14

Mi pensas pri du ĉefurboj en la sama lando. unu estas havenurbo.

Серёга (Profiel tonen) 19 april 2017 15:38:02

Sankt-Peterburgo?

Vinisus (Profiel tonen) 19 april 2017 17:18:18

Ne, memoru pri Morta Maro! J.......T.

dobri (Profiel tonen) 19 april 2017 17:52:43

Tel Avivo kaj Jerusalemo.

Vinisus (Profiel tonen) 19 april 2017 17:56:07

Jes, vi estas prava!

Серёга (Profiel tonen) 19 april 2017 18:24:54

Ĉu Tel-Avivo kaj Jerusalemo?

Серёга (Profiel tonen) 19 april 2017 18:25:56

Ho, mi estas malfruinto! ridulo.gif

Terug naar boven