Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2017-oktobro-26 21:29:38

Ne, pli orienta...
En tiu urbo kiam ĝi estis ĉefurbo deziris esti unu "grandmajstro" Ostap Bender kiu estas pli fama ŝakisto ol Garri Kasparov, malgraŭ li estas nur persono de tre humoraj romanoj "Ora bovido" kaj "Dek du seĝoj". Tamen Ostap Bender naskiĝis en Odeso! ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2017-oktobro-27 11:40:46

Gujano (Georurbo)

Серёга (Montri la profilon) 2017-oktobro-28 11:46:15

Ne, la lando estas pli granda!

Vinisus (Montri la profilon) 2017-oktobro-28 11:51:33

Karako

Серёга (Montri la profilon) 2017-oktobro-29 12:10:54

Ne, la lando estas tiel granda ke ĝia piedpilka teamo havis La Futbalan Kalikon De La Mondo!
Mi rekte plezuros ĝian ludon en Rusio en 2018 (se trairos ĝi tra dopokontrolo kvankam al mi ŝajnas ke tion devas pli timi iaj aliaj landteamoj ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif )

Vinisus (Montri la profilon) 2017-oktobro-29 15:19:42

Rio-de-Ĵanejro. Mi ne scias kial vi nomas ĝin "urbo de la simioj". ridulo.gif

Серёга (Montri la profilon) 2017-oktobro-29 15:55:18

Jes, Rio-de-Ĵanejro, tamen parolado kun similoj pri Brazilo ke impresas nin pro sia admirinda naturo!
La urbon Rio-de-Ĵanejro ni ŝatas pro sambo, futbalo kaj kontinua somero... (ni nun havas kotan neĝon kaj grizajn nubojn malgajo.gif )

Vinisus (Montri la profilon) 2017-oktobro-29 20:00:15

Vi pravas se temas pri la naturo, sed rilate al politikistoj ho, kia teruraĵo! Ĉar en Brazilo ne ĉiuj rabistoj estas politikistoj, sed ĉiuj politikistoj jes ja estas rabistoj bedaŭrinde! ridulo.gif

Mi pensas pri ĉefurbo de lando proksima de Aŭstralio.

Серёга (Montri la profilon) 2017-oktobro-30 21:36:25

Velingtono de Nov-Zelando?

jes, bona pintumo pri politikistoj kaj rabistoj ridulo.gif

Mi tre pardonpetu vin se vi komrenis mian stultaĵon alie, mi devas pli ofte pensi pri ambiguaĵoj! malgajo.gif
Mi subkomprenis nur naturon.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-oktobro-30 22:56:23

Vi pravas se vi laŭdas Brazilon "Rio"n rilate al suno, sambo, plaĝoj, belaj virinoj kaj la montoj, kiuj konsistigas la naturon de la lando. Estas tio, kion mi celis diri per elipsa propozicio. (Vi pravas se temas pri la naturo). Ĉar la registaro estas aparte friponaj trompistoj. ridulo.gif

Reen al la supro