Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

od uživatele LiamBeaman ze dne 23. května 2016

Příspěvky: 664

Jazyk: Esperanto

Серёга (Ukázat profil) 12. listopadu 2017 17:55:47

Ĉu Vatikano? (malgrande similas Vatniklandon ridulo.gifridulo.gifridulo.gif )

Vinisus (Ukázat profil) 12. listopadu 2017 19:36:10

Ne, ĝi lokiĝas en Eŭropo, sed ne estas Vatikano.

Серёга (Ukázat profil) 12. listopadu 2017 19:46:10

Monako? Kie agis antaŭtempe monaĥoj kaj nun tie ĉi lokon ankaŭ ŝatas viziti monarĥoj (monaj arĥoj)

Vinisus (Ukázat profil) 13. listopadu 2017 11:32:39

Gratulon, vi pravas!

Серёга (Ukázat profil) 13. listopadu 2017 20:05:33

Unu lando en tre granda insulo.

Vinisus (Ukázat profil) 13. listopadu 2017 20:43:41

Britio, ĉu?

Серёга (Ukázat profil) 14. listopadu 2017 10:15:12

Ne, la enigma insulo estas pli granda ol la insulo Britio per areo je 2.55 foje.
Britio nur la sepa insulo al la mondo, sed la enigma insulo estas la kvarta.
En la enigma insulo estas pli varme ol en insulo Britio.

Vinisus (Ukázat profil) 14. listopadu 2017 10:51:38

Madagaskaro, ĉu?

Серёга (Ukázat profil) 14. listopadu 2017 11:38:19

Jes, via vico estas.

Vinisus (Ukázat profil) 14. listopadu 2017 12:08:30

Mi pensas pri lando kies ĉefurbo havas favoran prezon. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Zpět na začátek