Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-17 17:08:35

Vatikano ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-20 18:26:10

Rigardu en Afrikon

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-20 20:28:57

Jamusukro ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-21 19:56:31

Ne, cirkaŭ la limo de la enigma lando estas nur unu lando kaj neniuj aliaj. Eĉ maro ne estas apud.
Rigardu pli sude, tre sude.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-21 20:26:57

Antananarivo ĉefurbo de Madagaskaro ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-21 20:35:52

Ne, rigardu pli okcidente en sudon de kontinento. La lando ne havas mara bordo estas alte sur montoj kaj estas interne de alia lando.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-21 22:04:40

Botsuano ĉefurbo Gaborono ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-22 16:14:57

Ne, la Respubliko Botsvano havas kvar najbarojn: Sud-Afriko, Namibio, Zambio, Zimbabvo.
Vi elektu unu el tiuj kvar kaj rigardu internen tiun unu, tiam vi vidos unu lando kun la sola najbaro - unu el kvar.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-junio-22 16:57:11

Sud-Afriko ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-22 21:09:40

Rigardu nun en interna orienta parto de Sud-Afriko..

La lando: L---o
La ĉefurbo: M-----o

Reen al la supro