ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

จาก LiamBeaman, 23 พฤษภาคม 2016

ข้อความ 664

ภาษา: Esperanto

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2018, 20:57:42

Ĝi troviĝas en kiu kontinento?

Parergo (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2018, 21:19:32

Ĝi troviĝas en Afrik-Eŭrazio ridulo.gif
Pli precize, en Eŭrazio, sed estas pli okcidente ol Kievo...

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2018, 21:45:07

Vieno ĉu?

Parergo (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2018, 21:56:40

Ne, ĝiaj loĝantoj parolas latinidan lingvon

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 16 กรกฎาคม 2018, 23:25:15

Bukareŝto ĉu?

Parergo (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2018, 07:23:51

Ne... pli sude.
En tiu urbo estos la itala kongreso de esperanto. Sed, ĝi ne estas itala urbo!

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2018, 11:57:42

Priŝtino ĉefurbo de Kosovo ĉu?

Parergo (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2018, 17:13:54

Ne, pli okcidente.
En Kosovo oni parolas lingvon ne latinidan.
Vi pravas, Kosovo ne estas granda lando. Sed en Eŭropo troviĝas ŝtatoj kiuj estas tre pli malgrandaj ol Kosovo.
Via hipotezo "Vatikanurbo" estis la plej proksima el ĉiuj viaj hipotezoj, ankaŭ Vatikanurbo ne estas itala urbo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 18 กรกฎาคม 2018, 21:14:22

Monako ĉu?

Parergo (แสดงโปรไฟล์) 20 กรกฎาคม 2018, 10:05:39

Bone, malgranda lando... sed... pli oriente.
Pli oriente ol Monako, pli okcidente ol Priŝtino, pli sude ol Vieno, pli norde ol Vatikano... kaj tie okazos la venonta itala kongreso de esperanto...

กลับไปด้านบน