לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

של LiamBeaman, 23 במאי 2016

הודעות: 664

שפה: Esperanto

Vinisus (הצגת פרופיל) 23 באוקטובר 2018, 14:07:22

Gratulon! Nun estas via vico.

bobwedwick (הצגת פרופיל) 23 באוקטובר 2018, 20:31:47

Ĉi tiu estas ĉefurbo de malgranda lando kiu estas en Mezameriko kaj havas malpli ol duono miliono da civitanoj.

Vinisus (הצגת פרופיל) 24 באוקטובר 2018, 10:51:38

Kostariko, San-Jozefo ĉu?

Серёга (הצגת פרופיל) 27 באוקטובר 2018, 11:35:02

Belizo, Belmopano?

bobwedwick (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2018, 18:26:43

Серёга - vi estas prava. Nun via vico. Kostariko havas 5 milionojn civitanojn.
Estas interesa ke tiu lando enhavas malpli ciivitanojn ol multaj urboj kaj kvinono del mia urbo.

Серёга (הצגת פרופיל) 4 בנובמבר 2018, 18:39:56

Ĉefurbo de unu lando en Centra Azio.

Vinisus (הצגת פרופיל) 4 בנובמבר 2018, 19:08:34

Tehrano ĉu?

Серёга (הצגת פרופיל) 4 בנובמבר 2018, 20:24:57

Pli orienta, tamen la oficiala lingvo de la enigma lando estas preskaŭ sama de Irano - persa aŭ almenaŭ tre proksima.

Vinisus (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2018, 11:54:50

Islamabado ĉu?

Серёга (הצגת פרופיל) 5 בנובמבר 2018, 16:46:56

Ne, tie estas oficialaj lingvoj: Urduo, kiu estas proksima de Hindia lingvo kaj la angla, kiu estas iomete proksima de Frisa lingvaro. La persa estis ĉefa lingvo en Pakistano nur dum Mogola Imperio, t.e. antaŭ imperiado de Britio.
Estas tri ŝtatoj kie nun ĉefa estas variantoj de la persa. Necasas elekti la plej norda el ili.

לראש הדף