Al la enhavo

Ĉu Egaleco estas Mensogo?

de usonano78, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 89

Lingvo: Esperanto

hilex (Montri la profilon) 2016-majo-25 20:26:36

sproshua:
hilex:
sproshua:
supozu ke vi havas manĝaĵon, kaj via najbaro ne havas. egaleco diras ke vi dividu manĝaĵon.
se vi amas kaj kompatas vian najbaron, do vi donos al tiu same, kiel vi volus ke via najbaro donus al vi.
amo estas la ago. egaleco estas la rezulto. se percepto de egaleco ekzistas inter homoj, do unueco kreskas.
ne ĉenero estas pli grava ol alia.
Ne egaleco diras ke mi donu manĝaĵon sed la amo. Por fari tion mi devas havi nur la amon, egaleco ne estas bezonata por tio. La amo estas samtempe ago kaj ĝia rezulto kaj kaŭzo por tiu ago. Nenio alia necesas por tio. Se estas la amo tiam estas ĉiuj aliaj ecoj kiel unueco (riveliĝo de la amo) kaj justeco (same riveliĝo de la amo). Por egaleco ekzisti la amo ne necesas. Por ĝi necesas nur taŭga gladilo.
oni ne povas ambaŭ ami aliajn kaj samtempe esti super aliaj.
ĉiuj homoj estas formataj el la sama substanco.
ĉiu korpo havas bezonojn por vivi.
la bezonoj de via korpo por vivi ne estas pli gravaj ol la bezonoj de mia korpo por vivi, krom se vi kredas false ke vi estas supera.
tio estus malegaleco.
kaj se oni subtenas tian malegalecon, do oni ne povas vere ami.
Ĉiuj povas havi egalajn atomojn sur atoma nivelo kaj simile. Sed sole atoma agregaĵo ne estas vi aŭ mi. Homo estas io pli komplika. Eĉ agregaĵo de atomoj en DNA faras nin malegalaj.
Koncerne ke iu ne povas samtempe ami kaj esti super aliaj... Kial? Oni tre simple povas fari tiel. Ekzemple mi estas super mia infano (tio estas objektiva fakto) kaj samtempe tre amas lin/ŝin. La fakto ke ni ĉiuj ne estas egalaj (kaj neniam povas esti tiaj) estas belega fakto. Mondo de egaleco estas speco de infero.

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-26 03:18:36

mi ne priparolis atomojn. mi priparolis la homan korpon, komplikan sistemon.
vi kaj via infano estas egale homaj. vi ne dirus, "ĝi estas malpli homa ol mi, do mi rajtas por neglekti ĝiajn bezonojn."
ne, vi konscias ke via infano rajtas sanan korpon, kaj vi faros ĉion per via povo por konservi la sanon de la infano.

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-26 03:27:53

ŝajnas ke mi memorigu nin pri la fundo de mia pensado.

sproshua:laŭ mi, egaleco komenciĝas jene: ĉiuj rajtas vivi. ĉiuj rajtas ekzisti.
mi ne parolas pri ordonemaj interrilatoj. mi parolas nur pri homaj bezonoj.

hilex (Montri la profilon) 2016-majo-26 04:51:08

sproshua:
mi ne priparolis atomojn. mi priparolis la homan korpon, komplikan sistemon.
vi kaj via infano estas egale homaj. vi ne dirus, "ĝi estas malpli homa ol mi, do mi rajtas por neglekti ĝiajn bezonojn."
ne, vi konscias ke via infano rajtas sanan korpon, kaj vi faros ĉion per via povo por konservi la sanon de la infano.
La komplika sistemo de homa korpo estas atomoj kun ligoj inter ili donantaj al la korpo certajn ecojn. Mi povas nur imagi ke homoj havas absolute identajn atomojn kun absolute egalaj ligoj. Aldone tiaj homoj devas esti metitaj en absolute egalajn kondiĉoj por konservi totalan egalecon. Sed en realo tio ne okazas (dankon al la Dio, je kiu mi ne kredas).
Egaleco en homeco estas nur egaleco je nomoj. Oni nomas ulon homo forĵetante negravajn por tiu nomado ecojn. Se oni prenas ulon komplete tiam oni ne povas trovi egalajn al li. Sekve reala egaleco ne ekzistas. Ĝi povas ekzisti nur en limoj de apartaj, mensecaj, ecoj. Agado gvidata nur per limigitaj ideoj povas konduki nur al simileco al infero sur la Tero. Ĉiu beleco, unueco, justeco ktp ekzistas nur dank'al amo por kiu la egaleco ne estas bezonata.

hilex (Montri la profilon) 2016-majo-26 05:04:46

sproshua:ŝajnas ke mi memorigu nin pri la fundo de mia pensado.

sproshua:laŭ mi, egaleco komenciĝas jene: ĉiuj rajtas vivi. ĉiuj rajtas ekzisti.
mi ne parolas pri ordonemaj interrilatoj. mi parolas nur pri homaj bezonoj.
Ŝtonoj, plantoj, bestoj kaj homoj "rajtas" (mi skribas tion en citiloj ĉar ĉio ne povas ne vivi) vivi. Vivo estas komplika afero konsistanta el propre vivo kaj tiel nomata morto. Ĉiuj krome "rajtas" suferi kaj liberiĝi de la suferado.
Sed rajteco tute ne estas egaleco. Se vi ŝanĝus vian "egalecon" por "rajtecon" tiam mi konsentus kun vi en multo.

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-26 19:01:34

hilex:Sekve reala egaleco ne ekzistas.
tion ni jam scias.
vi evitas mian argumenton.
egaleco ne estas infero. tio montras ke vi estas privilegiulo.
milito, malsatego, senpluveco, malsano - tiuj estas infero.
Ŝtonoj, plantoj, bestoj kaj homoj "rajtas" (mi skribas tion en citiloj ĉar ĉio ne povas ne vivi) vivi.
mi ne parolis pri tiuj. mi nur parolas pri homoj.
Se vi ŝanĝus vian "egalecon" por "rajtecon" tiam mi konsentus kun vi en multo.
do, ĉu vi kredas ke ĉiu homo rajtas akvon, manĝaĵon, ŝirmejon - duvorte - sanan korpon?
ĉar se jese ni konsentas pri tio, do ni konsentas pri ia egaleco, kiu devas esti.

hilex (Montri la profilon) 2016-majo-26 21:36:46

sproshua:
do, ĉu vi kredas ke ĉiu homo rajtas akvon, manĝaĵon, ŝirmejon - duvorte - sanan korpon?
ĉar se jese ni konsentas pri tio, do ni konsentas pri ia egaleco, kiu devas esti.
Tio estas simpla rajteco. Kial oni devas ligi tion kun ia egaleco? Ĉiuj rajtas havi akvon, manĝaĵon ktp. Tio okazas ne pro ia egaleco, sed simple pro rajteco kiu ne sekvas el io kaj ekzistas per si mem. Por ekspliki rajtecon devas esti nur la fakto de la vivo de iu ekzistaĵo. Egaleco por tio ne estas bezonata. Egaleco estas elpensita de homoj kaj ne estas natura fakto.

hilex (Montri la profilon) 2016-majo-26 21:44:05

sproshua:
mi ne parolis pri tiuj. mi nur parolas pri homoj.
Vi devus paroli pri tiuj ĉar ilia rajteco estas absolute tia kiel ĉe homoj. Aŭ vi sentas vin super tiuj ekzistaĵoj en senco de rajteco preni el la naturo tion kion oni bezonas?

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-27 03:08:30

Egaleco estas elpensita de homoj kaj ne estas natura fakto.
homoj estas de la ĉio, de la naturo.
rigardu arojn de ĉasado-kolektado. iliaj egalrajtigaj manieroj esploriĝis dum la antaŭa jarcento.
egaleco estas natura.

sproshua (Montri la profilon) 2016-majo-27 03:20:58

hilex:
sproshua:
mi ne parolis pri tiuj. mi nur parolas pri homoj.
Vi devus paroli pri tiuj ĉar ilia rajteco estas absolute tia kiel ĉe homoj. Aŭ vi sentas vin super tiuj ekzistaĵoj en senco de rajteco preni el la naturo tion kion oni bezonas?
jes, vivoj de aliaj vivaĵoj gravas, sed tio estas aparta temo.
rigardu ke homoj subtenas unu la alian. ni estas homoj.
ni korektu unue nin mem.

Reen al la supro