K vsebini

Kiel mencii multaj homoj en la sama mesaĝo?

od LiamBeaman, 24. maj 2016

Sporočila: 2

Jezik: Esperanto

LiamBeaman (Prikaži profil) 24. maj 2016 18:47:51

Saluton! Mi vidas kelkajn ulojn, kiuj mencias/citas plurajn malsamajn ulojn en la sama mesaĝo en la forumo.

Kiel oni faras tion?

erinja (Prikaži profil) 24. maj 2016 20:32:56

LiamBeaman:Saluton! Mi vidas kelkajn ulojn, kiuj mencias/citas plurajn malsamajn ulojn en la sama mesaĝo en la forumo.

Kiel oni faras tion?
Klaku al "respondu" por ies mesaĝo. Vi vidos la kodon, kiu citas alian uzanton. Simple kopiu tiun kodon kaj enmetu la nomon de alia uzanto.

Ekzemple:

{quote=Uzanto1}Uzanto1 komentas pri io{/quote}

Vi povas skribi ion ĉi tie.

{quote=Uzanto2}Uzanto2 komentas pri io alia{/quote}

Vi povas skribi ion alian ĉi tie.

...mi intence fuŝis la parentezojn tiel ke vi ĝuste vidu la kodon. Tamen ĉiuj parentezoj estu de ĉi tiu speco: [ ], kaj ne de ĉi tiu speco: { }

Kun la ĝustaj parentezoj, mia supra skribaĵo aspektas ĉi tiel:

Uzanto1:Uzanto1 komentas pri io
Vi povas skribi ion ĉi tie.

Uzanto2:Uzanto2 komentas pri io alia
Vi povas skribi ion alian ĉi tie.

Nazaj na začetek