Sadržaj

Invito al ekskurso en Duisburg

od es_pi, 25. svibnja 2016.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

es_pi (Prikaz profila) 25. svibnja 2016. 11:16:45

Saluton,
ankaŭ ĉi-tiun jaron la Esperanto-Grupo Essen okazigas la unutagan
ekskurso- kaj babilotagon TRE-EGE. Ĝi okazos en Duisburg, kie ni i. a. vizitos
la Kultur- kaj Urbohistorian Muzeon, i. a. kun kolekto de mapoj de la fama Duisburgano Gerhard Mercator.
Ni ankaŭ invitos al la jam tradicia pikniko kaj posttagmeza programero.

* Dato: sabato, la 4-an de junio
* Horo: ek la 11:00 horo
* Renkontejo: Kultur- und Stadthistorisches Museum, Duisburg

Bv. aliĝi laŭeble baldaŭ!
Post via aliĝo, vi ricevos ene de kelkaj tagoj la plenan programon kaj vojpriskribon por TRE-EGE.

Por pliaj informoj kaj aliĝoj skribu al Ludger Schmeink: ludger-schmeink@t-online.de

Vinisus (Prikaz profila) 25. svibnja 2016. 12:06:13

Dankon pro via laboro favora al Esperanto. Zamenhof benu vin

Natrag na vrh