Til innholdet

Kiel malaltigi antaŭjuĝojn kontraŭ esperanto?

fra morico,2016 5 28

Meldinger: 49

Språk: Esperanto

usonano78 (Å vise profilen) 2016 6 1 11:54:14

morico:Cxu la transnaciaj firmaoj devas trudi la anglan-al ĉiuj .laboristoj ?

Grandaj entreprenistoj rakontis iliajn eksperimentojn pri tiu temo
En blogo de Henri Masson
http://www.ipernity.com/blog/32119/128096

Kiam li estis ĝenerala direktoro de Renault(Reno)en interligo kun Nissan, Louis SCHWEITZER (Lui Ŝvetzer) decidis en 1999 ke nur la angla estu uzata en la rilatoj inter la komitatoj de fabrikoj en diversaj landoj. Du jarojn poste, la 1an de aprilo 2001, Agence France Presse (Franca InformAgentejo) donis eĥon al komunikaĵo kion li faris okaze de la kreo de fondaĵo por ebligi la japanojn lerni pri Francio kaj lerni francan:
"la lingvo estis malfacilaĵo iom pli alta ol kion ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la interligo sed tio montriĝis kiel handikapo kun reduktita efikeco ambaŭflanke .."

Al la demando "Kiu estas la oficiala lingvo de Sanofi-Aventis?" de Laurent Barbotin por la ekonomia revuo "L'Expansion", La Expansio (28/10/2004), la kompaniestro de farmacia entrepreno Sanofi-Aventis, Jean-François DEHECQ (Deek), respondis: "Certe ne la angla. En plurnacia entrepreno, ĉiu devas povi paroli sian lingvon. En kunveno, ni necesas la cerbon de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la anglosaksoj alvenas kun 100% de lia kapablo, personoj kiuj parolas tre bone, 50%, kaj la plimulto kun 10%.. Se ĉiuj volas esti anglosaksoj, ne estas mirige, ke la anglosaksoj gajnas. "

Kaj angla estas la lingvo du la plej instruata en la mondo! Kaj iuj aŭdacas paroli pri sukceso!
Hundsaksoj!

morico (Å vise profilen) 2016 6 1 13:33:57

Kiaj estas la realaj kostoj kaj malavantaĝoj de trudo de la angla en multnaciaj firmoj?

En 2008, en rubriko de la gazeto « Süddeutsche Zeitung » (Sudgermana ĵurnalo) pri lingvoj en firmoj aperis artikolo pri la aŭtomobila firmo Porsche sub la titolo « Schlechtes Deutsch besser als gutes Englisch » (Pli bona estas malbona germana ol bona angla).
Ĝi substrekis la fakton , ke uzo de la angla en firmo de Germanio povis esti malhelpa :
-inhibo de kunlaborantoj kiuj ne plu esprimas sin en kunvenoj ;
- malprecizeco en traduko de fakaj detaloj, kies kompreno estas esenca ;
- malrapidigo kaj eĉ haltigo de laborprocezo, kiam kapablas esprimi sin nur kunlaborantoj, kiuj flue parolas angle dum ili ne nepre estas fakuloj en la kampo ;
- prokrasto aŭ eĉ halto en pritrakto de dosieroj, neplenumo de misioj pro nesufiĉa kompreno de la enhavo;
- inhibo de la imago kaj inventemo de la inĝenieroj dum tiuj fakultoj faras la forton de la entrepreno.

morico (Å vise profilen) 2016 6 2 10:39:50

Ĉu la angla estas neŭtrala internacia helplingvo kiel Esperanto?

Ĝi estas argumento, uzita de iuj amaskomunikiloj,jam utiligita por eksbritaj kolonioj kiel Barato, Malajzio kaj la anglalingvaj afrikaj landoj. Ĝi estas ankaŭ foje-foje uzita en multlingvaj eŭropaj landoj kiel Belgio, Svislando. Iuj nun uzas ĝin por la Euxropa Unio E.U. en kazo de eliro de Britio aŭ BREXIT (Brita Eliro).

Rapida objektiva analizo helpas kontraŭi tiun antaŭjuĝon.

Angla ne estas helpa lingvo sed nacia kaj multnacia lingvo. La eksbritaj kolonioj kun ĉefe Eŭropdevena loĝantaro adoptis la anglan. Tiuj landoj kune kun Britio inkludas nur 6% de la monda loĝantaro. Sed ili estas, en sia terminologio, la koro kaj aliaj landoj estas la periferio. Ili regas la strategiajn sektorojn: ekonomio, multnaciaj firmoj, financo, internaciaj ekonomiaj organizaĵoj, defendo, komunikiloj, novaĵagentejoj, esplorado kaj… lingvo.
La angla ne estas internacia lingvo per kreado kaj destino kontraste Esperanto Tiu-cxi sintezas la radikojn de Okcidenta vortprovizo kaj konstruon bazita sur regulaj afiksoj de la aglutinantaj lingvoj, kiuj havas miliardojn da parolantoj en Azio kaj Afriko. Ĝia gramatiko estas tre facila kaj ĝia ortografio fonetika.

Angla ne estas neŭtrala lingvo ĉar
Internacie ĝi estas kunligita al la anglo-usona imperio kiu regas la mondon ekde 1815;
socie, ĝi estas averaĝe dekoble pli malfacila lerni ol Esperanto ; do ĝi selektas minoritatojn kiuj havas ofte intereson al ekonomia novliberalismo kaj al la plimalboniĝo de la sociaj malegalecoj en tiuj landoj.

morico (Å vise profilen) 2016 6 3 13:22:49

Laŭ kelkaj propagandistoj la angla estas tiel facila, ke ĝi fariĝus la ununura internacia lingvo?

Fakte Esperanto estas, averaĝe dekoble pli facila ol la angla.
Averaĝe signifas ankoraŭ pli malfacila por la parolantoj de la plej malproksimaj lingvoj de la angla, ĉefe la aziaj kaj afrikaj lingvoj, parolataj de pli ol tri kvaronoj de la monda loĝantaro.

Lerni lingvon havas tri ĉefajn komponantojn:
-la fonetiko: elparolo kaj ortografio;
-la gramatiko en la strikta senso inkludas la morfologion, aŭ la studon de la variado de la vortoj kaj liajn variadojn de formo kaj la sintakson, aŭ la studon de la rilatoj inter vortoj, formoj kaj funkcioj en lingvo
-la vortprovizo.
Ni komparu tiujn tri komponantojn por la du lingvoj.

morico (Å vise profilen) 2016 6 3 14:00:06

Ĉu la angla fonetiko estas tiel facile lernebla kiel en Esperanto?

Fakte ĝi estas unu el la plej malfacilaj inter la grandaj lingvoj.

Unue ortografio : la angla havas unu el la plej malfacilaj kaj nekonsekvencaj ortografioj de la mondo. Lingvistoj kiuj studas la funkciadon de la angla konsentas ke la ortografio de vorto preskaŭ neniam permesas koni lian prononcon.

Poste prononco : la angla, kiu ne havas fonetikan alfabeton, havas 45 sonojn, Kontraŭe Esperanto havas 28 kaj ĉiu litero estas prononcata kaj ĉiam reprezentas la saman sonon. Multaj literoj kaj silaboj ne estas prononcataj en la angla.
Ankaŭ la elparolo ne estas la sama por malsamaj landoj, regionoj, sociaj klasoj.

Fine, la angla akcento estas malregula. Do ni devas ĝin lerni, antaŭ reprodukti la vorton sen kulpo. Profesoro John C.Wells, specialisto de angla fonetiko, skribis: "Chomsky kaj liaj amikoj sukcesis transdoni aron de tre komplikaj reguloj : La kono de nur kvin gravaj reguloj, 40 escepto-klasoj kaj 120 klasoj de esceptoj esceptoj, nur donas al vi la ŝancon por diri la lokon de la akcento por 90% de la vortoj. " Prelego de Profesoro John C.Wells transskribita en la blogo de Henriko Masson: http://www.ipernity.com/doc/32119/42066508

Do ĉiu vorto devas esti lernita dufoje skribe kaj parole.
Kontraste al Esperanto, kie, post kelkaj horoj, vi povas fari neniun eraron en prononco kaj ortografio.

ANGLA FONETIKO ESTAS ALMENAŬ DUFOJE PLI MALFACILA OL EN ESPERANTO

Vinisus (Å vise profilen) 2016 6 3 15:42:02

Neniu lingvo estas facile lernebla, kiam temas pri literatura nivelo. Nur por balbuti, certe Esperanto estas la plej facila.

morico (Å vise profilen) 2016 6 3 16:54:37

Ĉu la angla gramatiko estas tiel facila kiel en esperanto?

Longa elitisma tradicio konservis en la angla gramatiko kiel en aliaj grandaj lingvoj multe da komplikaĵoj kiuj estas nepravigeblaj por lingvo kiu volus esti tutmonda.
Kompense, la facileco, tio estas simpleco, reguleco kaj klareco, karakterizas la internacian lingvon. Uzante la indekson 1 por facileco de Esperanto (eo), la indekso de malfacilaĵo de la angla estos pli alta por ĉiu komponanto de la lingvo.

Klareco estas necesa por internacia lingvo. Tuta ŝanĝo en pensado devas esti akompanata de ŝanĝo en la lingvo, por evitigi dubasencojn kiuj estas multaj en la angla. En esperanto la identigo de gramatika funkcio estas klara kaj tuja, ĉar la kategorio de ĉiu vorto estas markita de ĝia fina vokalo ; dum en la angla verboj kaj substantivoj estas ofte homonimoj. Por la sama kialo la ŝanĝo de funkcio de vortoj en la frazo (subjekto aŭ objekto) estas esprimata tra formalaj modifioj kiel -n akuzativo.

Granda reguleco estas ankaŭ necesa.
Kontraste al la angla, en esperanto la signo indikanta la pluralon (aŭ akuzativon) estas ĉiam la sama. Estas nur unu vojo por formi la komparativon aŭ la superlativon. La dek bazaj nombroj plus cent kaj mil ebligas formi ĉiujn nombrojn. Personaj kaj posedaj pronomoj,ankaŭ pronomoj,adjektivoj kaj adverboj de rilato estas regulaj.
La verbokonjugacio estas tre simpla, kaj sen esceptoj; ĝi estas lernebla en kelkaj minutoj.
La sintakso de Esperanto estas logika kaj fleksebla: ĝi permesas al ĉiu esprimi sin pli facile.
Gramatika Fundamento Eo en 16 reguloj okupas unu paĝon kontraŭ granda libro por la angla gramatiko (pli ol 90% estas esceptoj).

Laŭ Claude Piron en "La Lingvo defio" la plej potenca tendenco de homa cerbo kiu penas sin esprimi estis nomita de la eduka psikologo Jean Piaget "ĝeneraliganta asimilado"( la plej ofta elemento estas ĝeneraligita al la tuta esprimo). Ekzemple la infano ĝeneraligas la kazon de pli granda, forta,bela kun ĉiuj adjektivoj (pli bona)….
[...]. La studo de infana lingvo, eraroj de eksterlandanoj, hezito en la denaska lingvo, la influo de alkoholo, drogoj aŭ forta emocio sur la esprimo montras la forton de ĉi tiu tendenco, ke malsukcesigas plej lingvoj.).

La multaj neregulaĵoj de la angla gramatiko kaj la respekto de la principo de « ĝeneraliganta asimilado » en Esperanto, klarigas kial GRAMATIKO (en strikta signifo) de ESPERANTO ESTAS almenaŭ DUFOJE PLI FACILA OL LA ANGLA

dbob (Å vise profilen) 2016 6 3 17:38:02

morico:ANGLA FONETIKO ESTAS ALMENAŬ DUFOJE PLI MALFACILA OL EN ESPERANTO
...GRAMATIKO en strikta signifo de ESPERANTO ESTAS almenaŭ DUFOJE PLI FACILA OL LA ANGLA
Kaj malgraŭ tio, oni uzas la anglan internacie. Ni imitu tion, ni malfaciligu Esperanton tiel, ke ĝi estu kvarfoje pli malfacila ol la angla. Eble tiam homoj amase ekuzos Esperanton.

nornen (Å vise profilen) 2016 6 3 17:44:37

dbob:
morico:ANGLA FONETIKO ESTAS ALMENAŬ DUFOJE PLI MALFACILA OL EN ESPERANTO
...GRAMATIKO en strikta signifo de ESPERANTO ESTAS almenaŭ DUFOJE PLI FACILA OL LA ANGLA
Kaj malgraŭ tio, oni uzas la anglan internacie. Ni imitu tion, ni malfaciligu Esperanton tiel, ke ĝi estu kvarfoje pli malfacila ol la angla. Eble tiam homoj amase ekuzos Esperanton.
Mi fakte kredas, ke malfacileco aŭ facileco de lingvo neniam estis kialo pro kio ĝi iĝis aŭ ne iĝis internacia.

Esperantistoj ĉiam kantadas: "Ĝi estas 100-oble pli facila ol XYZ", sen demandi sin ĉu tiu argumento vere gravas al lernonto kaj uzonto.

Ekzemple se mi volas vendi panon, mi laŭdas ĝian freŝecon, sanfavorecon kaj bongustecon, kaj ne diradas "Tiu ĉi pano estas 100-oble pli facile manĝebla ol angla pano."

dbob (Å vise profilen) 2016 6 3 17:58:20

nornen:Mi fakte kredas, ke malfacileco aŭ facileco de lingvo neniam estis kialo pro kio ĝi iĝis aŭ ne iĝis internacia.

Esperantistoj ĉiam kantadas: "Ĝi estas 100-oble pli facila ol XYZ", sen demandi sin ĉu tiu argumento vere gravas al lernonto kaj uzonto.

Ekzemple se mi volas vendi panon, mi laŭdas ĝian freŝecon, sanfavorecon kaj bongustecon, kaj ne diradas "Tiu ĉi pano estas 100-oble pli facile manĝebla ol angla pano."
Prave! Mi samopinias.

Tibake til toppen