Postitused: 49
Keel: Esperanto
novatago (Näita profiili) 3. juuni 2016 18:08.23
dbob:Mi konsentas ke reklamado de Esperanto devas unue bone koni al tiuj, kiuj ricevos la reklamadon por taŭge adapti tiun agon, anstataŭ sensence diri ĉiun argumenton ŝajne favora al Esperanto. Tamen, eĉ se vere panovendantoj konsentus, reklamantoj de lavpulvoroj ne konsentas vian argumenton.nornen:Mi fakte kredas, ke malfacileco aŭ facileco de lingvo neniam estis kialo pro kio ĝi iĝis aŭ ne iĝis internacia.Prave! Mi samopinias.
Esperantistoj ĉiam kantadas: "Ĝi estas 100-oble pli facila ol XYZ", sen demandi sin ĉu tiu argumento vere gravas al lernonto kaj uzonto.
Ekzemple se mi volas vendi panon, mi laŭdas ĝian freŝecon, sanfavorecon kaj bongustecon, kaj ne diradas "Tiu ĉi pano estas 100-oble pli facile manĝebla ol angla pano."
Ĝis, Novatago.
nornen (Näita profiili) 3. juuni 2016 19:40.57
novatago:Mi konsentas ke reklamado de Esperanto devas unue bone koni al tiuj, kiuj ricevos la reklamadon por taŭge adapti tiun agon, anstataŭ sensence diri ĉiun argumenton ŝajne favora al Esperanto. Tamen, eĉ se vere panovendantoj konsentus, reklamantoj de lavpulvoroj ne konsentas vian argumenton.Bone, nek mi iam vendis lavpulvoron, do ni devas atendi ke alvenu iu sperta.
Ĝis, Novatago.
Tamen, ĉiu reklamo aŭ (A) promesas bonaĵon aŭ (B) timigas pri perdi bonaĵon. Kun lavpolvoro ofte tio estas "ŝpari monon" (B), "bonolora" (A), "moliganta" (A), ktp.
Se mi lernas la anglan, mi gajnas la bonaĵon komuniki kun multege da personoj.
Se mi lernas la kantonan, mi gajnas la bonaĵon kompreni pli ĉe la komerca bazaro en Kantono.
Se mi lernas la kiĉean, mi gajnas la bonaĵon kompreni miajn kunlandanojn.
Se mi lernas Esperanto, kion mi gajnas?
Ĉu mi gajnas la bonaĵon lerni la plej facilan lingvon? Tio estas nek bonaĵo, nek gajno.
Ĉi-semajne, viro volis vendi al mi ŝupolurilan maŝinon. Li diris al mi, ke tiu ĉi ŝupolurila maŝino estas la plej bonkosta kaj plej bona kaj plej facile uzebla el cxiuj ŝupolurilaj maŝinoj. Mi ne aĉetis ĝin. Mi simple ne bezonas ŝupolurilan maŝinon kaj havante unu mi ne gajnas neniun bonaĵon.
Ĉu eble Esperanto estas lingva ŝupolurila maŝino? Majstra inĝeniera laboro kiun fakte neniu bezonas?
Ne gravas batali kontraŭ "antaŭjuĝoj", bezonas kredigi, ke per Esperanto oni povas gajni bonaĵon.
morico (Näita profiili) 3. juuni 2016 20:17.44
La Esperanta vortprovizo estas ĉefe bazita sur la principo de internacieco, permesante draste redukti la lernadan tempon. La radikoj estas el la hindeŭropaj lingvoj, la plimulto en la mondo ; ili estas precipe grekolatinaj kaj ĝermanaj, proksimaj al eŭropaj lingvoj la plej uzataj internacie. Inter la 4444 unuaj radikoj (ĉirkaŭe 1955), 80% ĝis 91% estas konataj al parolantoj de latinidaj lingvoj 76 ĝis 80% estas konataj al parolantoj de la germana kaj angla, 61% de rusa-parolantoj.
La vortprovizo estas ankaŭ bazita sur simpleco kaj reguleco. La afiksoj ĉiam signifas la saman raporton kaj simpligas grandege la vortprovizon lerni. Ĝi sin komparas al konstruoludo aŭ Lego kunmeti. Homonimoj estas praktike neekzistantaj kaj polisemio estas malofta.
La angla estas riĉa en vortoprovizo (super 500 000 vortoj) ĉar historie, ĝi konservis la ĝermanajn radikojn kaj adoptis alfabeton kaj latinidajn vortojn.
Sed ĉi tio ne estas avantaĝo kiam angla volas fariĝi « mondlingvo » .
Unue ne ekzistas reguleco de la afiksoj kaj ĉiu vorto devas esti lernata preskaŭ ĉiam aparte.
Due homonimoj abundas kaj la polisemio estas tre komuna: laŭ Edward Thorndike, fama usona instruisto, la 850 vortoj de baza vortprovizo havas kune 21 120 malsamajn signifojn.
Poste, por la derivado de vortoj, la ebloj estas limigitaj en angla (5%) kaj larĝaj en Esperanto (17%) La aglutinoindico estas nur 0.3 en la angla kontraŭ 1 en Esperanto (( "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" Dr. John C. Wells, profesoro de angla lingvo fonetiko en University College London).
.Fine, laŭ la studo de la finna lingvisto Vilho Setälä en "Fortoj de la vivo"
la necesa vortotrezoro en Esperanto estas :
- por kompreni 80-90% de ordinara teksto: 500 vortoj kaj 50 elementoj;
- por kompreni 99%de - - ----------------:2000 vortoj (indekso bazo 1) ;
- en angla la vortoprovizo por kompreni 80-90% de ordinara teksto estas: 2000 vortoj
- por kompreni 99% de ordinara teksto estas: 7000 vortoj (indekso 3,5).
La LERNADODAŬRO DE ANGLA VORTOTREZORO ESTAS MINIMUME 2,5 FOJE PLI LONGA OL POR ESPERANTO.
nornen (Näita profiili) 3. juuni 2016 20:20.54
morico:Ĉu angla vortotrezoro estas facile lernebla kompare al Esperanto?Ĉu estas kutima antaŭjuĝo pri Esperanto, ke ĝia vortaro esta pli malfacile lernebla ol la vortaro de la Angla?
antoniomoya (Näita profiili) 3. juuni 2016 21:12.47
morico:La LERNADODAŬRO DE ANGLA VORTOTREZORO ESTAS MINIMUME 2,5 FOJE PLI LONGA OL POR ESPERANTO.Kion ne estas malmulte!
Amike.
morico (Näita profiili) 3. juuni 2016 21:15.38
nornen:Multe da homoj konas nenion aŭ tre malmulte pri Esperanto kaj havas multe da antaŭjuĝoj. Grava TTT-ejo por junaj lernantoj de la angla estas "Facila angla". Por mi tio estas propagando. Do estas multe da antaŭjuĝoj pri angla lingvo kaj esperanto.morico:Ĉu angla vortotrezoro estas facile lernebla kompare al Esperanto?Ĉu estas kutima antaŭjuĝo pri Esperanto, ke ĝia vortaro esta pli malfacile lernebla ol la vortaro de la Angla?
usonano78 (Näita profiili) 3. juuni 2016 21:29.27
Tiam ĉiuj devus diri tiel, kiel granda lingvo estas Esperanto, kiu unuigas la mondon.
morico (Näita profiili) 3. juuni 2016 21:42.15
Se la Esperantoindekso estas unu por la tri komponantoj de la lingvo (fonetiko, gramatiko kaj vortotrezoro) la indekso de malfacilaĵo de la reganta interlingvo estas minimume 2 por fonetiko, 2 por gramatiko en la strikta senso (morfologio kaj sintakso) kaj 2.5 por la vortprovizo.
La totala indico de malfacilaĵo de la angla estas meze 2 * 2 * 2,5 = 10
LA ANGLA ESTAS MINIMUME DEKOBLE PLI MALFACILA OL ESPERANTO
Tiu takso kongruas kun tiuj de Inazo Nitobe en 1922 kaj de la instruisto Helmut Frank, direktoro de la Instituto de Kibernetiko de Paderborn en Germanio.
Tiu-ĉi observis statistike ke la uzata tempo por atingi bakalaŭron nivelo estis 1500 horoj por franca parolanto en la angla kaj 150 horoj en Esperanto.
morico (Näita profiili) 3. juuni 2016 22:00.18
nornen:La respondo al via demando estas en Lernu.net Enkonduko Pri Esperanto Uzkampoj
Ne gravas batali kontraŭ "antaŭjuĝoj", bezonas kredigi, ke per Esperanto oni povas gajni bonaĵon.
La Esperanto movado, laŭ mi, devas povi respondi al ĉiuj demandoj, ne nur al la pli oftaj.
morico (Näita profiili) 3. juuni 2016 22:14.56
nornen:Internaciaj lingvoj estis historie precipe la lingvoj de pli grandaj potencoj.morico:ANGLA FONETIKO ESTAS ALMENAŬ DUFOJE PLI MALFACILA OL EN ESPERANTOMi fakte kredas, ke malfacileco aŭ facileco de lingvo neniam estis kialo pro kio ĝi iĝis aŭ ne iĝis internacia.
...GRAMATIKO en strikta signifo de ESPERANTO ESTAS almenaŭ DUFOJE PLI FACILA OL LA ANGLA
Dum la XXI-a jarcento oni povas fari progreson al internacia lingvo pli justa por 94% de la homaro kaj meze dekoble pli facila.
Ĝi estas ankaŭ pli bona por la daŭrigebla disvolvo ktp.
Facileco estas elektokriterio inter aliaj.