Sadržaj

Kiel malaltigi antaŭjuĝojn kontraŭ esperanto?

od morico, 28. svibnja 2016.

Poruke: 49

Jezik: Esperanto

morico (Prikaz profila) 3. lipnja 2016. 22:14:56

nornen:
morico:ANGLA FONETIKO ESTAS ALMENAŬ DUFOJE PLI MALFACILA OL EN ESPERANTO
...GRAMATIKO en strikta signifo de ESPERANTO ESTAS almenaŭ DUFOJE PLI FACILA OL LA ANGLA
Mi fakte kredas, ke malfacileco aŭ facileco de lingvo neniam estis kialo pro kio ĝi iĝis aŭ ne iĝis internacia.
Internaciaj lingvoj estis historie precipe la lingvoj de pli grandaj potencoj.
Dum la XXI-a jarcento oni povas fari progreson al internacia lingvo pli justa por 94% de la homaro kaj meze dekoble pli facila.
Ĝi estas ankaŭ pli bona por la daŭrigebla disvolvo ktp.
Facileco estas elektokriterio inter aliaj.

novatago (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 09:04:31

nornen:...Ĉu mi gajnas la bonaĵon lerni la plej facilan lingvon? Tio estas nek bonaĵo, nek gajno.

...
Ne gravas batali kontraŭ "antaŭjuĝoj", bezonas kredigi, ke per Esperanto oni povas gajni bonaĵon.
Vi ne estas stulta kaj vi scias ke tio estas simpligi la argumenton pri facileco, kvankam certe ofte oni simpligas la argumenton pri tio, kiam oni reklamas.

Vere, reklamado "nur" povas paroli pri la gajno por ĉiu rilate al facileco, se oni akceptus ĝin kiel unu el la oficialaj internaciaj lingvoj. Por atingi tion, oni bezonas unuopajn decidojn por lerni la lingvon, decido ke por multaj ne estos vere temporaba ĉar esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj. Certe, oni devas kompreni ke tiu argumento ne estos decidiga por la plejmulto. Sendube facileco povas esti decidiga, kaj mi kazo estis tiu ĉar mi vidis aliajn avantaĝojn de Esperanto kaj komprenis ke mi nur bezonus malmultajn monatojn por paroli ĝin. Sen facileco, la aliaj avantaĝoj por mi ne estus gravaj.

Ankaŭ ne veras ke ne gravas batali kontraŭ antaŭjuĝoj ĉar multaj personoj, eĉ se ne centoj da miloj, eble ja dekoj da miloj aŭ nur miloj, interesiĝus pri Esperanto se oni ne mensogus pri ĝi kaj reklamado estus taŭga kaj ne ĉagrena.

Ĝis, Novatago.

dbob (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 14:12:33

Dr. C. de Boer:"Internacia lingvo povas esti nur artefarita lingvo, kaj Esperanto jam pruvis ke ĝi posedas plurajn kvalitojn por tiu rolo ... "
La argumento, ke Esperanto estu kroma lingvo apud nacia lingvo de ĉiu homo, kutime apogas sin interalie surbaze de lingva kvalito. Kontraste, la realo jam de longe klare montras, ke por internacie uzi ajnan lingvon, pli gravas kvanto ol kvalito: kvanto de parolantoj, kvanto de eventuala profito, kvanto de malsamaj landoj uzantaj ĝin. Efektive la nuntempa ideo de internacia lingvo ne egalas al la iama ideo de Lingvo Internacia (la origina nomo de Esperanto). Verŝajne Esperanto estas tre bona lingvo el kvalita vidpunkto, sed ankoraŭ ne el kvanta vidpunkto.

Estas bone informi pri la kvalita karaktero de Esperanto. Tamen, oni ne forgesu pri la kruda realo, kiu en la praktiko ĉefe funkcias pere de kvantaj faktoroj. Kiel malaltigi antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto? Mi opinias, ke antaŭjuĝojn eble malaltigos interalie ju pli da homoj uzos la lingvon kaj ju pli da ili uzos ĝin por utilaj kialoj aŭ por kialoj, kiujn multaj homoj opinias utilaj. Temas do pri kvanto, pri disvastigado, pri utileco. Al kio utilas, ke lingvo estas altkvalita kaj bonega kandidato por esti la internacia lingvo, se kompare kaj relative preskaŭ neniu uzas ĝin? Tamen, antaŭjuĝo kaj kritiko ĉiam ekzistos, eĉ kontraŭ lingvo, kiun multe da homoj uzas internacie, kiel la angla.

dbob (Prikaz profila) 4. lipnja 2016. 14:12:43

Dr. C. de Boer:"La nacia lingvo de iu ajn popolo neniam havos ŝancon esti akceptita kiel la internacia lingvo, mem se ĝia amplekso kaj la nombro de tiuj, kiuj parolas ĝin estus tre grandaj."
Mi pensas, ke la opinio de Dr. C. de Boer ne taŭgas por nia nuntempo, ĉar ne plu temas pri lingvo, kiu devas esti akceptita kiel la internacia lingvo. Temas pri lingvo, kiu en la realo estu uzata internacie ĉiam pli kaj pli. Tio jam okazis, tiu lingvo estas nuntempe la angla. Kaj homoj senĉese plu uzas ĝin, malgraŭ ke ĝi ne estas la plej regula, facila, altkvalita lingvo, kaj malgraŭ ke ĝi neniam estis akceptita kiel la internacia lingvo, sed ja internacie uzata. Homoj uzas ĝin ĉefe pro ĝia nuna utileco. Ripete insistadi pri ia imperia, milita, altruda kaŭzo de la hodiaŭa lingva situacio, ne nur povas esti senutila diskuto, sed ankaŭ malutila por Esperanto mem. Se ni volas pligrandigi la uzadon de Esperanto, ni uzu ĝin, utiligu ĝin, faru ke ĝi estu pli kaj pli utila uzante kaj disvastigante ĝin.

Se oni ŝatas Esperanton, estas multaj aferoj por apogi ĝin. Jen nur kelkaj:
- Eklernu ĝin kiel eble plej bone.
- Uzu ĝin per ĉia ajn rimedo (legado, skribado, aŭdado, parolado).
- Uzu ĝin por ĉia ajn celo (amikeco, ŝatokupo, kulturo, interreta aktiveco, profito, ktp).
- Disvastigu ĝin laŭ persona prefero.
- Daŭrigu la lernadon laŭkapable (lernu.net estas bonega rimedo por lernado).
- Okaze de inklino al reformo, legu Fundamento de Esperanto (precipe la antaŭparolon) kaj Lingvaj Respondoj.
- Uzu ĝin!
- Ĝin uzu!
- ktp., ktp.

Mi kredas, ke la intenco de la kreinto de ĉi tiu fadeno estas bona. Tamen, ĉiufoje ke oni legas "Esperanto estas tiel-oble pli bona ol la angla", al mi ŝajnas kiel plendado, lingva kverelado aŭ eĉ moko kontraŭ la parolantoj de la angla, kvankam tio ne vere estas la intenco. Tia sinteno, laŭ mi, povas esti malutila al la bonfarto de Esperanto.

Hodiaŭ, al Esperanto pli utilas ĉiu klopodo pligrandigi ĝian uzadon, ol ĉiu teoria blablado pri kial ĝi estu pli uzata.
Mallonge, pli gravas kaj utilas, kiel pligrandigi ĝin, ol kial ĝin pligrandigu.

morico (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 07:48:50

dbob:
Dr. C. de Boer:"La nacia lingvo de iu ajn popolo neniam havos ŝancon esti akceptita kiel la internacia lingvo, mem se ĝia amplekso kaj la nombro de tiuj, kiuj parolas ĝin estus tre grandaj."
Mi pensas, ke la opinio de Dr. C. de Boer ne taŭgas por nia nuntempo, ĉar ne plu temas pri lingvo, kiu devas esti akceptita kiel la internacia lingvo. Temas pri lingvo, kiu en la realo estu uzata internacie ĉiam pli kaj pli. Tio jam okazis, tiu lingvo estas nuntempe la angla. Kaj homoj senĉese plu uzas ĝin, malgraŭ ke ĝi ne estas la plej regula, facila, altkvalita lingvo, kaj malgraŭ ke ĝi neniam estis akceptita kiel la internacia lingvo, sed ja internacie uzata. Homoj uzas ĝin ĉefe pro ĝia nuna utileco. Ripete insistadi pri ia imperia, milita, altruda kaŭzo de la hodiaŭa lingva situacio, ne nur povas esti senutila diskuto, sed ankaŭ malutila por Esperanto mem. Se ni volas pligrandigi la uzadon de Esperanto, ni uzu ĝin, utiligu ĝin, faru ke ĝi estu pli kaj pli utila uzante kaj disvastigante ĝin.
Mi pensas ke ni devas diferencigi inter « internacia lingvo » kaj « lingvafranko» (lingua franca).

La unua internacia lingvo de konstruo kaj destino, la sola kun milionoj da parolantoj, estas Esperanto. Ĝi havas la ĉefajn kvalitojn de internacia lingvo : facileco, tio estas simpleco, reguleco, klareco kaj stabileco (Fundamento). Ĝi povas plenigi ĉiujn funkciojn de Internacia Lingvo (ILO) : diplomateco kaj paco, scienco, lernado, komerco, turismo ktp. Ĝi povas permesi pli grandan justecon inter 6000 lingvoj. Interreto permesas sian diskonigon malgraŭ la nuna foresto aŭ malforteco de apogo de ŝtatoj, lernejoj kaj amaskomunikiloj.

La historiaj grandaj naciaj lingvoj, kiuj estas subkontinentaj aux plurkontinentaj sin apogas sur grandaj ŝtatoj. Ses tre gravaj estas agnoskitaj de la Unuigxintaj Nacioj kaj estas ankaŭ aliaj. Ili estas la ĉefaj lingvafrankoj
La unua lingvafranko estas la angla. Gxi multe progresis ekde 1945. Usono estis la unua ekonomika potenco gxis 2015. La parto de anglalingvopotencoj (6% de la monda logxantaro) restas la unua en ĉiuj strategiaj sektoroj, sed ĝi malprogresos pro pli rapidaj demografia kreskado kaj ekonomika progreso de la malriĉaj landoj. La progreso de 94% de la monda logxantaro kaj de daŭrigebla disvolvo estus pli rapida kun la ILO.

novatago (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 11:28:05

morico:

Mi pensas ke ni devas diferencigi inter « internacia lingvo » kaj « lingvafranko» (lingua franca).
En lingua franca, franca estas a-vorto. Do oni ne povas diri lingvafranko, frankolingvo eble. Sed mi ne certas ĉu estas akceptebla vorto.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 13:22:24

dbob:
- Uzu ĝin!
- Ĝin uzu!
- ktp., ktp.
Por ellerni esperanton:
Uzu ĝin kiel ajn vi ŝatas, sed dum almenaŭ 150 horoj!

lagtendisto (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 14:07:24

Kiel malaltigi antaŭjuĝojn kontraŭ esperanto?
Miaopinie, ĉefe oni klarigus, ke iu de pontlingvo devus esti fonetika. Apud aliaj lingvoj, Esperanto plenumas tion kriterion. Detale tio signifas, ke en parolata konversacio*, se oni aŭdus novan vorton, tiam poste oni povus kapable por skribu tion vorton. Tiel mi povas 'proprigi' novajn vortojn en kunteksto kaj personaj spertoj.

*Miaopinie parolata konversacio plu gravas ol skribita konversacio. Parolata konversacio estas plu viva, 'lerntrudiga' ol skribita konversacio.

morico (Prikaz profila) 5. lipnja 2016. 21:23:24

novatago:
morico:

Mi pensas ke ni devas diferencigi inter « internacia lingvo » kaj « lingvafranko» (lingua franca).
En lingua franca, franca estas a-vorto. Do oni ne povas diri lingvafranko, frankolingvo eble. Sed mi ne certas ĉu estas akceptebla vorto.
Ĝis, .
Pontlingvo estas eble pli klara esprimo. La angla estas la plej potenca kaj granda ekde unu aŭ du jarcentoj. Esperanto estas la plej facila (simpla, regula kaj klara).

Mi vidis tiun esprimon (lingvafranko) en Libera folio pri kritiko de la libro de Van Parijs, Linguistic justice, Lingva justeco de de Jens Stengaard Larsen — Laste modifita: 2012-01-16, sed eble estas eraro.
http://www.liberafolio.org/Members/jens_s_larsen/p...
"En Novembro pasintjare aperis la Anglalingva libro "Linguistic Justice" de la Belga filozofo kaj politika ekonomikisto Philippe van Parijs (relative bone konata -- ekzistas pri li Vikipediaj artikoloj en 9 lingvoj, inkluzive de Esperanto). Legante ĝin mi povis konstati ke li amike rilatas al Esperantistoj, sed vidas neniun ŝancon por Esperanto kiel tutmonda lingvafranko. Liajn argumentojn pri tio mi tamen trovis tiel malbonaj, ke mi skribis kaj sendis la ĉi-suban retleteron al li antaŭ kelkaj tagoj".

Tiu-ĉi artikolo estas ankaŭ interesa por malaltigi antaŭjuĝojn kontraŭ esperanto.

Ĝis

Natrag na vrh