Al la enhavo

Mi neniam

de Miland, 2008-marto-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-07 16:34:27

* Bv. forigi *

david_t (Montri la profilon) 2008-marto-10 09:13:22

Psikiatro: "Do, vi asertas, ke vi estas Dio. Diru al mi pli pri tio."
Paciento: "Plej frue mi kreis la ĉielo kaj la tero..."

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 10:50:27

R2D2!:Dank'al Dio, ke mi estas ateisto!
Sed ĉu vi ne timas pri fina ekzameno post la vivo?

novatago (Montri la profilon) 2008-marto-10 11:17:55

Miland:
Sed ĉu vi ne timas pri fina ekzameno post la vivo?
Mi ne ĉar mi ĉiam kopias. sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-10 13:19:50

Tio memorigas min pri ŝerco. Du amikoj venas al pastro, kaj diras al li, 'Patro, ni havas novaĝon por vi. La diablo estas mortinta!' La pastro rigardas ilin malĝoje, kaj respondas 'Kompatindaj orfoj, kio okazos al vi?'

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-10 18:17:52

Dion mi povus tute toleri, sed lia fan-klubo tro ĝenas al mi!

Mi ne scias se Dio ekzistas. Sed, se li ekzistus, espereble li havu bonan pardonpeton!

Dum la sesa tago, Dio kreis la homon. Je la sepa, la homo ripagis la favoron!

Dio mortiĝis! Sed ne zorgu, Maria Dipatrino estas denove graveda!

Laŭ mi, la Papo estas tro inteligenta viro por vere kredi je Dio!

Vi povas nomigi Dion kiel vi volas, Dio, Alaho, Jehovo, Budho, Ŝivo... ĉiukaze li ne respondos vin!

La unuan tagon, Dio kreis sunon, kaj tuj poste Satano kreis mallumon. La duan tagon Dio kreis sekson, kaj tuj poste Satano kreis geedziĝon. Dum la tria tago, Dio kreis politikiston: tio estis malfacila problemo por Satano, kiu, post longa pensado, kreis alian politikiston!

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-11 13:39:59

Nu, mi supozas ke Dio pli feliĉus pri honesteco ol malhonesteco. Tial, li pli feliĉus pri honesta nekredo ol falsa kredo. Do, ŝajnas ke 'fina ekzameno' ĉefe temas pri la konscienco.

Reen al la supro