Al la enhavo

Stelo

de Alkanadi, 2016-junio-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-01 09:27:26

En la angla lingvo, ni diras ĉi tiun:

"You're a star" <-- Vi estas stelo
"That is stellar" <-- Tio estas stela
"It is out of this world" <--- Ĝi estas ekster de la mondo

Ĉu vi havas similajn idiomaĵojn en via lingvo?

dbob (Montri la profilon) 2016-junio-01 22:13:12

En la hispana ni havas similajn idiomaĵojn (proverboj estas io alia). Estas malfacile traduki idiomaĵojn de unu lingvo al alia. Oni devas bone scii la signifon kaj la uzadon de la idiomaĵo en la origina lingvo. Por ekzemplo, "you're a star" povas signifi en la angla, ke vi estas bona kaj helpema homo (ekz.: "thanks so much for your help, you're a star"). En la hispana oni diras: "eres un cielo", laŭvorte "vi estas ĉielo". Mi ne kredas, ke oni povas diri "vi estas ĉielo" en Esperanto kun la sama signifo kiel la hispana. Oni devas revortumi tion al ekz. "vi estas ege afabla" aŭ io simila. Mi ne scias, ĉu oni diras "you're a sky" en la angla. Mi pensas ke ne, krom se vi kantas "you're a sky full of stars", de Coldplay.

EN: You're a star
EO: Vi estas ege afabla
ES: Eres un cielo, eres un artista

EN: That is stellar
EO: Tio estas mirinda
ES: Eso es lo más, es estupendo

EN: It is out of this world
EO: Estas nekredebla mirindaĵo
ES: Es una maravilla, una pasada

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-01 22:48:06

Jes, en la portugala oni diras: Você é uma estrela = vi estas stelo! Tio estas vi havas propran lumon, metafore... vi estas sendependa.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-junio-02 08:42:13

dbob:idiomaĵojn (proverboj estas io alia).
Dankon.

Reen al la supro