Į turinį

ĉu la kapitalistoj kuraĝos tute ruinigi grandan europan landon post grekio?

cromañon, 2016 m. birželis 1 d.

Žinutės: 15

Kalba: Esperanto

usonano78 (Rodyti profilį) 2016 m. birželis 1 d. 22:44:41

Estas nur la riĉa elito. Mi nur volas vivi sen malŝparanta mian tempon. Eŭropanoj volas min malŝpari mian tempon voĉdoni, kaj ili demandas kial ĉi tiun aŭ tiun pri la Usona registaro. Fakte, ne estas mia problemo, kaj mi ne bezonas ekspliki mem al eksterlandanoj, kiuj volas malŝpari mian tempon per ia pseŭda-balotado kaj pseŭda-unueco dum elekto kune kun politikistoj el le nordorienta regiono de Usono, kiuj fakte detruis la tutan usonon per WTO, GATT, NAFTA, TPP, TTIP, ktp.

La vivo de la registaro estas longa. Mia vivo estas mallonga. Kial malŝparas mian tempon pri la registaro? Ĝi mokas min per ĝia senutila sensenca realeco.

cromañon (Rodyti profilį) 2016 m. birželis 2 d. 10:48:25

robbkvasnak:Mi loĝas en Usono - sed mi vivas en la mondo.
Hodiaŭ mi volis helpi al amiko kiu serĉas postenon ĉe germana firmao kiu supoze funkcias ĉi tie - laŭ la ŝtata oficejo de senlaboro. Do mi rigardis kun li en la reto kaj trovis la firmaon. Ĝi havas sian ĉefoficejon en Germanio - laŭ la reto.
Do ni rigardis la usonan adreson. La firmao havas du adresojn en Usono sed ne klaras kiu adreso estas la oficejo - unu ŝajne estas adreso de rangodona firmao por investemuloj - kaj la dua adreso ŝajnas esti vendejo de la produkto. La telefonnumeroj ne funkciis. Do mi proponis ke ni iru al la dua adreso.
Tie ni trovis malplenan vendejon kaj eta ŝildo sur la pordo kun la nomo kaj telefnumero de la germana firmao. Ni diskis tiun novan telefonnumeron kaj atingis - voĉpoŝton!
Proksime estas germana manĝobutiko - mi do iris tien kaj demandis sed neniu iam ajn tie vidis aŭ aŭdis iujn germanojn novajn kaj ili ne konis la nomon de tiu firmao.
Tia estas Usono - amikoj! Estas lando de revoj. Usono estas lando kun bonegaj varboficejoj, filmproduktistoj, buntaj retpaĝoj - sed la realo? Nu, nia ĉi-tie realo estas virtuala.
Multaj homoj venas al Usono, revas pri riĉecoj, eklaboras kaj komprenas la ŝajneskan realon - ili foriras kaj postlasas malplenajn vendejojn, fabrikojn, oficejojn, hotelojn ... eble tio estas florida fenomeno, sed post multaj jaroj en tiu-ĉi lando, mi ne plu kredas pri io ajn ĝis mi povas tuŝi ĝin.
Ĉu tio estas "kapitalisma konspiro"? Ĉu estis bankista konspiro por kaperi la monon de Grekio? Mi ne kredas. Mi kredas ke temas pri unuopuloj kiuj vidas eblon rabi ion facile kaj tiam ili provas rabi kion ili povas. Ne temas pri orangizata kaperado aŭ rabado. Mi ne kredas ke en Davos ili sidas en kafejoj kun glasoj de varma vino kaj planas rabi nin. Ili tion faras sen kunlabora plano. Ĉiu por si mem.
ĉiuj scias ke en grekio la kapitalistoj en la povo rabis kaj ruinigis la landon kaj la postaj elektoj la grekoj voĉdonis al maldekstruloj kio kondukis al ekzempliga puno kontraŭ grekio. tamen dum milito ĉiuj perdas kaj mi pensas ke tiuj punoj kontraŭ landoj kiel grekio kaj venezuelo se la registaro ne falas rapide finfine ankaŭ la kapitalistoj suferas signifajn perdojn. mia espero estas ke ili ne kuraĝos apliki la saman medicinon al grandaj eŭropaj landoj kiel hispanio ĉar post la greka tragedio kaj la minaco de la "breksiĝo" tio povus signifi la komenco de la fino de la eŭropa unio.

usonano78 (Rodyti profilį) 2016 m. birželis 2 d. 12:45:51

Se Eŭropo vere zorgas pri puno aŭ "Austerity" kontraŭ ia nacio kiel Grekio, kompreneble vi ne permesus Jugoslavio detruita de la IMF, kiu donis pruntojn, kaj postulis, ke la salajroj devus esti haltita. Eble vi nur zorgas pri supraĵa unueco de Eŭropo kaj mono.

cromañon (Rodyti profilį) 2016 m. birželis 2 d. 13:37:19

usonano78:Se Eŭropo vere zorgas pri puno aŭ "Austerity" kontraŭ ia nacio kiel Grekio, kompreneble vi ne permesus Jugoslavio detruita de la IMF, kiu donis pruntojn, kaj postulis, ke la salajroj devus esti haltita. Eble vi nur zorgas pri supraĵa unueco de Eŭropo kaj mono.
mia lando, hispanio, estas kiel granda grekio kun multe pli da senlaboruloj, terura korupteco kaj kreskanta malegaleco. mi nur timas ke mia lando povus havi similan faton kiel la kompatindaj grekaj fratoj, sed mi kredas ke la kapitalistoj ne riskos apliki al hispanio la saman pun-medicinon kiun ili aplikis en grekio ĉar jam la estonteco de eŭropa unio komencas esti en risko kaj ili povus perdi pli ol ili gajnos, sed mi vere ne scias.

Paulinho (Rodyti profilį) 2016 m. birželis 4 d. 14:22:16

Homoj kiu, sub kapitalismo, havas povon ŝajnas ne preni la mondon serioze. Senbrida kapitalismo detruas la planedon. La consumista vizio de homoj, kuraĝigita de la mekanismoj de la aktuala tutmondigita ekonomio, inklinas igaligi kulturonj kaj malfortigi la grandegan kulturan diversecon, kiu estas trezoro de la homaro. Ne nur la grekoj: la tuta homaro estos viktimo de tiu senrespondeco.

Atgal į pradžią