Til indholdet

La esperanto estas bona de maniero ke ĝi estas

af Gxoni_Maks, 1. jun. 2016

Meddelelser: 15

Sprog: Esperanto

Gxoni_Maks (Vise profilen) 1. jun. 2016 14.22.16

Hoj! Mi estas komecanto kaj plaĉus al mi scii kio vi pensas pri movadojn ke volas ŝanĝi la esperanton. En mia unua poŝtaĵo mi defendis la iĉismo, sed mi malkovris ke ekzistas multaj movadoj ke volas fari Tion. Mi pensas ke se la Federacio Internacia Aldoni iun aŭ iujn ŝanĝoj, ĝi havos ke aldoni aliajn ŝanĝojn kaj la esperanto restos nerekonebla.

Rigardu tiom movado ke volas ŝanĝi la esperanton (estas en Hispana lingvo).

Reformas al esperanto...

Pro tio mi rezignas (abdikas) de iĉismo.

Iu aŭ iuj povas Aldoni vian opinion pri tio?

Alkanadi (Vise profilen) 1. jun. 2016 14.57.11

Gxoni_Maks:...kio vi pensas pri movadon ke volas ŝanĝi la esperanton.
Mi ne ŝatas ĝin. Ĉu vi scias kiel Volapukon detruiĝis?

Gxoni_Maks (Vise profilen) 1. jun. 2016 15.02.25

Alkanadi:
Gxoni_Maks:...kio vi pensas pri movadon ke volas ŝanĝi la esperanton.
Mi ne ŝatas ĝin. Ĉu vi scias kiel Volapukon detruiĝis?
Pro reformoj, mi kredas lango.gif

Alkanadi (Vise profilen) 1. jun. 2016 16.17.12

Gxoni_Maks:Pro reformoj, mi kredas lango.gif
Mi opinias, ke vi pravas. Reformadoj detruis Volapukon. Do, mi ne volas reformi Esperanton. Mi amas Esperanton, kaj mi volas, ke ĝi daŭros.

robbkvasnak (Vise profilen) 1. jun. 2016 20.55.55

"reformi" ne estas la preciza vorto. Ni tutaj devas "antaŭenformi" ĝin, do ni devas uzu la jam estantajn erojn por malkovri novajn esprimojn. Ni devas traduki el multaj diversaj lingvoj tiom korekte kiom eble - ni povas uzi la liberecon de vortordo kaj la multajn radikojn jam uzatajn por antaŭenigi Esperanton. Aparte ni bezonas ke homoj el diversaj mondpartoj uzu ĝin por sin esprimi rekte el siaj koroj kaj kulturoj. Se vi klopodos elĉerpi ĈION kion vi jam lernis pri Esperanto, vi esploros novan teron kaj vi kreskigos la lingvon kaj la Esperanto-kulturon.

usonano78 (Vise profilen) 1. jun. 2016 21.01.36

Mi ne interesiĝas pri reformoj. La reguloj ne ĝenas min. Mi volas bati la Anglan registaron de Usono. Do, mi volas sekvi la regulojn ĝuste. Se mi farus problemojn pri la nuntempa regulado, tiam mi helpus la registaron de Usono. Do, mi ŝatas la nuntempajn regulojn.

bryku (Vise profilen) 2. jun. 2016 09.25.50

Esperanto ne bezonas reformojn. Nur komencantoj bezonas plian lernadon de la lingvo. Altnivela esperantisto povas esprimi ĉion same facile, kiel en sia propra gepatra lingvo. Nur komencantoj pensas, ke ekzistas iaj mankoj en esperanto. Ne, ili ne ekzistas. Post pli ol cent jaroj la lingvo fariĝis matura. Se komence ekzistis iaj mankoj, nun ili malaperis, ĉar esperanto estas viva, progresanta lingvo, kiu lasis sian infanecon fore malantaŭ si.
Amike, Grzesiek

Vestitor (Vise profilen) 2. jun. 2016 16.39.11

Gxoni_Maks:
Alkanadi:
Gxoni_Maks:...kio vi pensas pri movadon ke volas ŝanĝi la esperanton.
Mi ne ŝatas ĝin. Ĉu vi scias kiel Volapukon detruiĝis?
Pro reformoj, mi kredas lango.gif
Ne, Volapukon malaperis por multaj kialoj. Ĝi estis malfacile; Schleyer volis regi kaj esti la sola estro de Volapukon; la mondo en la deknaŭa jarcento ne estis preti akcepti mondlingvo; La Nazioj subpremis ĝin. Reformaj estis malpli gravaj ol la aliaj kialoj.

usonano78 (Vise profilen) 2. jun. 2016 18.53.41

Mi ne havas ian problemon. Mi traserĉas la vortaron por la ĝustan vorton aŭ literumado, kaj mi povas skribi pri ion ajn, kiun mi pensas.

Eble iuj bezonas traserĉi la tezaŭron en ilia propra lingvo. Foje mi maltrovas la ĝustan vorton, kaj mi serĉas la tezaŭron, kaj trovas similan vorton.

Paulinho (Vise profilen) 4. jun. 2016 13.57.24

La esperanto estas bona de maniero ke ĝi estas. Tiel mi kredas.

Tilbage til start