Сообщений: 283
Язык: Esperanto
Frankouche (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 0:13:18
Frankouche:Alia kinaĵo :Neniu trovis ?
- Cia patro, ĉu ci amis lin ?
- Ja kompreneble !!
- Pruvu tion.
- Preta por ekiri !!
- Tio ne estas same se oni aŭdas voĉojn elvenitajn el ĉielo !
- Sed voĉoj elvenitaj el ĉielo, ne estas ekzakte tion ci aŭdis ?
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Alia dialogo :
- Mi dezirus doni modestan donacon kaj lastan bonvolan geston al loĝantoj, de tiu eta planedo, kiuj tiom donis al min...aŭ prefere al kiuj mi tiom prenis.
- Ci trovas la abocon !
- Ha ha, ci ruzas
- paĝoj kaj paĝoj da datumoj...kaj laŭlonge de tiuj-ĉi...
- ...laŭliniiĝaĵaj simboloj, sed ili ne laŭliniiĝas !
- ili iĝas laŭliniaj se ci pensas same veganoj!
Filu:Se vi malesperiĝas, vidu la bildonMi elŝutas la kinaĵon pri kiu mi pensas...
Filu (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 0:43:05
Obeliks estis leginta XVI ("gzvi") sur la barilo antaŭ domo, kaj ĝojis la fakto, ke estis ciferoj por identigi domojn, ĉar ĉiu domo estis la ekzakta repliko de ĉiuj aliaj.
Ankaŭ troveblas la replikoj en la bildolibro originala, kiun vi certe legis plurfoje (ĉu ne?)
Frankouche (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 0:55:58
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Mi pensis : strangas ! tio memoras al mi la libron "Asteriks ĉe la Britonoj" kie nia du herooj serĉas la adreson de la ŝtelisto de la barelo de magia "trinkaĵo" laŭlonge de vojo kie ĉiuj domoj similas.
Mi memoras :
- ĉu ci parolos ! ĉu ci parolos !
- ĉu ci parolos per Belenos !!!
- uao, mi diras, mi esperas ke nia najbaro parolos, kio !
- mi parolos, mi parolooooooos !!!!
- uao, bonas, kio !
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Filu (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 1:56:16
Pro tio mi humile sugestas al vi reapliki la koloron al via citaĵo de mia mesaĝo.
Sufiĉe facila estas per-muse marki la flavan tekston por poste tre komforte legi ĝin, do laŭ mi ne bezonas oni nigrigi ĝin... ĉu ne?
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
novatago (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 9:24:17
Frankouche:- Mi dezirus doni modestan donacon kaj lastan bonvolan geston al loĝantoj, de tiu eta planedo, kiuj tiom donis al min...aŭ prefere al kiuj mi tiom prenis.Kontakto. (Contact). Bela kinaĵo laŭ mi.
- Ci trovas la abocon !
- Ha ha, ci ruzas
- paĝoj kaj paĝoj da datumoj...kaj laŭlonge de tiuj-ĉi...
- ...laŭliniiĝaĵaj simboloj, sed ili ne laŭliniiĝas !
- ili iĝas laŭliniaj se ci pensas same veganoj!
Alia pli:
-Atendu. Pardonu, nur instruistoj kaj lernantoj.
-Ho, nu, mm... li ne parolas la anglan kaj mmm..., mi ne komprenas liajn ordonojn sen ŝi. Ŝi estas lia, ...mmm..., tradukistino.
-[la instruisto diras ion en la japana]
-Kion li diris?
-Li diras ke, ...mmm..., vi memorigas lian onklon al li.
-Kial vi ne diris ĝin al mi?
-Diri kion?
-Ke vi scias karateo.
-Vi ne damandis.
-Nu, kien vi lernis ĝin?
-Patro.
-Mi pensis ke via patro estis fiŝito
-Ĉe mia vilaĝo, ĉiu el mia familio scias du aĵojn: fiŝi kaj karatei.*
*Mi ŝanĝis iomete tiun frazon por malfaciligi la taskon
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Frankouche (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 9:49:26
novatago:hehe, bravo, ci pravas !
Kontakto. (Contact). Bela kinaĵo laŭ mi.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Jen alia videa ero de kontakto : "ĉu ci estas preta por ekiri spacon ?". Ja mi, jesas, nun nun ! Ne problemoj ! Mi anstataŭigas ŝin tuj !!
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Miland (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 10:00:30
Mia amiko, vi vidis ĉi tiun okazaĵon bazita sur ĵurita atesto. Ĉu vi povas pruvi ke ne okazis? Eble, irante hejmen, iu preterpasos vin en la mallumo, kaj vi neniam scios tion, ĉar ili estos de kosma spaco. Multaj sciencistoj kredas ke alia mondo rigardas nin ĉi tiu momente. Ni iam ridis al la senĉevala kaleŝo, la flugmaŝino, la telefono, la elektra lumo, vitaminoj, radio, kaj eĉ televido! Kaj nun iom el ni ridas al kosma spaco. Dio helpu nin, en la estonteco ...
Frankouche (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 10:20:16
Miland:Provu ĉi tiun, amikoj:"Plan 9 from Outer Space" ?
Mia amiko, vi vidis ĉi tiun okazaĵon bazita sur ĵurita atesto. Ĉu vi povas pruvi ke ne okazis? Eble, irante hejmen, iu preterpasos vin en la mallumo, kaj vi neniam scios tion, ĉar ili estos de kosma spaco. Multaj sciencistoj kredas ke alia mondo rigardas nin ĉi tiu momente. Ni iam ridis al la senĉevala kaleŝo, la flugmaŝino, la telefono, la elektra lumo, vitaminoj, radio, kaj eĉ televido! Kaj nun iom el ni ridas al kosma spaco. Dio helpu nin, en la estonteco ...
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Sed mi friponis, la elspaca aĵo apud mi, diris tion al mi
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Miland (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 16:33:13
Frankouche:Plan 9 from Outer Space?Gratulon! Vi pravas. Nu, provu citaĵon de du filmoj, efektive unu en la alia:![]()
Sed mi friponis, la elspaca aĵo apud mi, diris tion al mi
Hejmo? Mi havas neniun hejmon. Ĉasita! Malestimata! Vivanta kiel besto! La ĝangalo estas mia hejmo! Sed mi montros la mondon ke mi povos esti ĝia majstro! Mi perfektigos mian propran raso de homoj. Raso de atomaj superhomaj kiuj venkos la mondon!
Miland (Показать профиль) 20 марта 2008 г., 17:48:31
http://video.google.com/videoplay?docid=-703865610...