Đi đến phần nội dung

Kiu estas tiu kinaĵo?

viết bởi Frankouche, Ngày 07 tháng 3 năm 2008

Tin nhắn: 283

Nội dung: Esperanto

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 10:15:54 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

novatago:
Frankouche:Pri la malsekva kinaĵo, mi aldonas alian dialogon :


- kiom celoj ?
- nur unu, sed dufoje
Ho ve, malfacilega. Krome mi ne vidis ĝin sed...
Nikita (Greece / Norway / Portugal / Romania / Serbia / Sweden / UK)
Brutální Nikita (Czechoslovakia)
La Femme Nikita (USA)
Nikita - Criada Para Matar (Brazil)
Nikita - La cara del peligro (Argentina)
Nikita, dura de matar (Spain)
Tyttö nimeltä Nikita (Finland)
Ci pravas ! , Novatago, estas Nikita. rideto.gif Ci ja estas estro ! okulumo.gif
Jen la retligo pri la dua dialogo : "ferioj en venezio..." (vera versio)

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 12:31:05 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Alia kinaĵo :

- ci parolas, sed ci ne scias pri kio ci parolas
- dankon
- Mikelanĵelo, ĉu ci scias multaj aĵoj pri li, ĉu ne ? Pri lia arto, liaj politikaj elektoj, pri liaj rilatoj kun la papo, liaj seksaj kutimojn, vere ĉioj, ĉu ne ? Sed mi certas ke tion oni spiras, la odoron, en la kapelo "sixtina", ci ne konas. Ci ne scieblas la impresson pri vidi tiun belegan plafonon. Ci ne scias.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 13:22:17 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Frankouche:Alia kinaĵo :

- ci parolas, sed ci ne scias pri kio ci parolas
- dankon
- Mikelanĵelo, ĉu ci scias multaj aĵoj pri li, ĉu ne ? Pri lia arto, liaj politikaj elektoj, pri liaj rilatoj kun la papo, liaj seksaj kutimojn, vere ĉioj, ĉu ne ? Sed mi certas ke tion oni spiras, la odoron, en la kapelo "sixtina", ci ne konas. Ci ne scieblas la impresson pri vidi tiun belegan plafonon. Ci ne scias.
Bona Will Hunting (Good Will Hunting). Tiu dialogo per la hispana lingvo. Tiu dialogo restis en mia memoro. Tre interesa.

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 13:36:39 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

novatago:Tiu dialogo restis en mia memoro. Tre interesa.
Mi ankaŭ, mi memoras bone. Tiu estas la respondo al uloj kiuj ĉion "konas" se kiuj nenion scias okulumo.gif

novatago (Xem thông tin cá nhân) 13:55:07 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Mia vico:
- Doktoro J... ni aŭdis multe pri vi.
- Ĉu vere?.
- Profesoro de Arkeologio. Ekspertulo je okultismo kaj... kiel diri ĝin? Akiristo de strangaj antikvaĵoj.
- Oni povas diri tiel. Kial ne sidiĝu? Vi estos pli komforta.
- Jes, vi estas viro kun multaj talentoj.
- Nu, vi studis sub Professoro Ravenwood ĉe la Ĉikaga Universitato.
- Jes, vi pravas.
- Ĉu vi havas ideon pri kie li estas nune?
- Vere, nur famoj. Ien en Azio mi pensas. Mi ne parolas kun li antaŭ dek jaroj. Ni estis amikoj iam sed ni rompis iometen nian rilaton, mi bedaŭras diri ĝin.
- Nun, Doktoro J..., vi devas kompreni ke tiu ĉi estas tute ŝtatsekreto.
- Mi komprenas.

Miland (Xem thông tin cá nhân) 14:20:45 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

novatago:Mia vico:
- Doktoro J...
Ĉu unu el la Indiana Jones filmoj?

Miland (Xem thông tin cá nhân) 14:44:59 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Provu ĉi tion, estas de klasika monokroma filmo. Mi trovis ĝin tre amuza:

(Viro montras cigared-fumantan ĉimpanzon kun fona gurda muziko)

Gesinjoroj, devolucio ne estas teorio, sed pruvita fakto! Miaj amikoj, homoj ne evoluis de la simioj - sed la simioj devoluis de homoj! Rigardu ĉi tiun beston sidante ĉi tie. Jen antaŭ vi ekzemplo de la malgracio al kio homoj povas fali pro sia besteco. Rigardu tiujn aĉajn brovetojn. Rigardu tiujn movantaj okulojn. Ĉar, precize kiel la Bona Sinjoro forĵetis Satanon de ĉiela gloro, tiel li devoluis ĉi tiun kompatindan beston de homoj! (Bonvolu Ĉesi rigardante al mi, filo). Jen la rekompenso de Peko, miaj amikoj! Lernu lecionon. Rigardu, kaj atentu! Mi dankas vin. Viaj kontribuoj dankeme riceviĝos.

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 18:19:41 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Miland:
novatago:Mia vico:
- Doktoro J...
Ĉu unu el la Indiana Jones filmoj?
Mi dirus samielon : la unuo

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 18:30:48 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Miland:Provu ĉi tion, estas de klasika monokroma filmo. Mi trovis ĝin tre amuza:

(Viro montras al cigared-fumantan ĉimpanzon kun fona gurda muziko)

Gesinjoroj, devolucio ne estas teorio, sed pruvita fakto! Miaj amikoj, homoj ne evoluis de la simioj - sed la simioj devoluis de homoj! Rigardu ĉi tiun beston sidante ĉi tie. Jen antaŭ vi ekzemplo de la malgracio al vi homoj povas fali pro sia besteco. Rigardu tiujn aĉetajn brovojn. Rigardu tiujn movantaj okulojn. Ĉar, precize kiel la Bona Sinjoro forĵetis Satanon de ĉiela gloro, tiel li devoluis ĉi tiun kompatindan beston de homoj! (Bonvolu Ĉesi rigardante al mi, filo). Jen la rekompenso de Peko, miaj amikoj! Lernu lecionon. Rigardu, kaj arentu! Mi dankas vin. Viaj kontribuoj dankeme riceviĝos.
Inherit the wind ? okulumo.gif
Mi kredas ke estas aliaj versioj el tiu tre bona kinaĵo

Ja Dio Miland, kie ci serĉas tiujn kinaĵojn ? okulumo.gif

Miland (Xem thông tin cá nhân) 19:07:17 Ngày 22 tháng 3 năm 2008

Frankouche:
Inherit the wind ? okulumo.gif
Mi kredas ke estas aliaj versioj el tiu tre bona kinaĵo
Gratulon! Vi pravas. Ja estas aliaj koloraj versioj de la filmo, unu farita 1988 kun Kirk Douglas, kiun mi vidis sur TV, kaj alia en 1999 kun Jack Lemmon kiun mi ĵus mendis brokante! Sur DVD mi havas nur la klasikan version de 1960.

Quay lại