Kiu estas tiu kinaĵo?
од Frankouche, 07. март 2008.
Поруке: 283
Језик: Esperanto
Miland (Погледати профил) 29. март 2008. 16.55.25
Frankouche:Gratulon! Vi pravas.Miland:Other People's Money
Jen alia:
Mi amas monon... la mono de aliaj!
Jakrevedko (Погледати профил) 29. март 2008. 18.01.29
Frankouche (Погледати профил) 29. март 2008. 23.14.12
Jakrevedko:En kio estas forto, frato?Brother 2 , brat 2, retligo .
Mi neniam vidis ĝin, sed mi supozas ke tiu kinaĵo famas en slaviaj landoj, ĉu ne ?
Ne forgesu skribi la dialogojn per alia koloro (blua...) por distingi ilin bone.
Jakrevedko (Погледати профил) 29. март 2008. 23.55.27
Mi vin estimas.
Cyrill (Погледати профил) 30. март 2008. 01.30.11
Aliĝinte vian ludon, mi volas proponi al vi diveni unu tre bonan rusian filmon. Tio estas peco de plej fama monologo en ĝi.
Kion signifas ĉi tiu via detruo? Maljunulinon kun bastono? Malbonan sorĉistinon, kiu rompis ĉiujn vitrojn, estingis ĉiujn lampojn? Ja ĝi tute ne ekzistas, doktoro. Kion vi subkomprenas je ĉi tiu vorto? Kaj jen kio estas ĝi. Se mi ĉiuvespere anstataŭ operacii komencos kanti koruse en mia loĝejo - ĉe mi aperos detruo. Se, enirinte la necesejon, mi komencos, pardonu pro esprimo, urini preter la necesseĝo... en la necesejo aperos detruo. Sekve, detruo estas ne en necesejoj, sed en kapoj.
Jakrevedko (Погледати профил) 30. март 2008. 09.43.51
Cyrill (Погледати профил) 30. март 2008. 19.29.30
Jakrevedko:собчачье серццо - hunda koro - sonas kvazaŭ muzikoNu, ne estas mirinde, ke ĝuste vi divenis... Min speciale interesis, ĉu tion povos iu ajn el aliaj landoj - ĉi tiu filmo estas sufiĉe bone konata internacie.
Interalie, interesas noti, ke kvankam ni estas en internacia kompanio, preskaŭ ĉiuj filmoj, kiujn oni proponis por ludi, estas holivudaj. Jes ja, denove manifestiĝas, kiel oni diras, hegemonio de la usona kulturo, kiun neeblas eviti eĉ ĉi tie. Tamen, mi opinias, tio grandparte dependas ankaŭ de ni. Se oni vaste praktikus tradukadon de filmoj Esperanten, ni povus diveni tradukitajn filmojn el diversaj landoj. Verŝajne, tio estus pli interesa...
Frankouche (Погледати профил) 31. март 2008. 19.14.33
Cyrill:Kion signifas ĉi tiu via detruo? Maljunulinon kun bastono? Malbonan sorĉistinon, kiu rompis ĉiujn vitrojn, estingis ĉiujn lampojn? Ja ĝi tute ne ekzistas, doktoro. Kion vi subkomprenas je ĉi tiu vorto? Kaj jen kio estas ĝi. Se mi ĉiuvespere anstataŭ operacii komencos kanti koruse en mia loĝejo - ĉe mi aperos detruo. Se, enirinte la necesejon, mi komencos, pardonu pro esprimo, urini preter la necesseĝo... en la necesejo aperos detruo. Sekve, detruo estas ne en necesejoj, sed en kapoj.Mi ne trovas
Cyrill:preskaŭ ĉiuj filmoj, kiujn oni proponis por ludi, estas holivudaj. Jes ja, denove manifestiĝas, kiel oni diras, hegemonio de la usona kulturo, kiun neeblas eviti eĉ ĉi tie. Tamen, mi opinias, tio grandparte dependas ankaŭ de ni. Se oni vaste praktikus tradukadon de filmoj Esperanten, ni povus diveni tradukitajn filmojn el diversaj landoj. Verŝajne, tio estus pli interesaCi pravas, krom la holiudaj kinaĵoj, malfacilas koni la kinarton, de aliaj landoj
Traduki kinaĵojn estas malpermesita, pro la kopirajtoj. Nun, iuj aroj de fansub/subfan havas pli kaj pli problemojn pro la justeco. Mi ne kredas ke la industrio de la kinarto interesiĝas pri la traduko en la esperanta...
Cyrill (Погледати профил) 31. март 2008. 21.49.49
Frankouche:Traduki kinaĵojn estas malpermesita, pro la kopirajtoj. Nun, iuj aroj de fansub/subfan havas pli kaj pli problemojn pro la justeco. Mi ne kredas ke la industrio de la kinarto interesiĝas pri la traduko en la esperanta...Ĉi tiuj problemoj estas solveblaj relative facile - mi jam skribis pri tio en dissedolisto pri kreado de Esperantaj subtitoloj. Nuntempe filmoj el diversaj landoj estas mendeblaj mondskale en la Interreto. Ekzemple, preskaŭ ĉiujn rusiajn filmojn, eldonitajn sur DVD, oni povas aĉeti ĉe dvdigitall.com. Kaj eblas aldoni eksterajn subtitolojn al DVD-disko, spektata sur komputilo.
Optimuma solvo estus, se oni kreus retportalon, kie tradukantoj povus publikigi anoncojn de tradukitaj filmoj kun elŝuteblaj subtitoloj por ili kaj ligiloj al retvendejoj, kie oni povas mendi ĝin. Aĉetinte filmon, oni povus spekti ĝin kun subtitoloj en Esperanto kaj poste interŝanĝi DVD-diskojn inter si, por ke ĉiun filmon spektu pli da homoj. Se tio realiĝus, Esperantistoj povus ricevi pli kompletan prezenton pri la monda kinematografo... Do, ĉi-afere ne ĉio dependas de la kinoindustrio.
Frankouche (Погледати профил) 04. април 2008. 22.08.25
Nova kinaĵo (neholiuda) tre bela :
- Kio ja estas tio? Ekde kiam la israelanoj markigas la tralasaĵon?
- mi ne scias, ili donas al mi ĝin tia.
- tiu dokumento ne akcepteblas, la golano estas siria. Ŝi venas el Sirio, kaj ŝi iras al Sirio. Ŝi ne venas el Israelio, ĉu ne?
...
- estas problemo, ili refuzas ke ŝi eniras pro la israela marko sur la tralasaĵo.
- Nu, ne estas problemo, tute normala ke nia marko estas sur tiu-ĉi, ŝi eliras Israelion ĉu ne?
- kial ci markigis la tralasaĵon ? Ci ne faris tiele, antaŭe.
- estas la nova regularo
...
- Bonvolu, helpu min ! La familio nervoziĝas, devas ekzisti solvon, oni ne povas lasi ŝin ĉi-tie. Ŝi donis ĉiuj siajn personajn paperojn al israelanoj. Kie ŝi devas iri ?, kion ŝi devas fari? Nun, ŝi ne povas plu reiri al golano.
- Mi komprenas sed mi ne povas aprobi tiun dokumenton
- Ĉu ci ne eblas telefoni al Damaso ?
- Neniu povas solvi tiun, nur la prezidanto povas. Neniu !
- Ĉu ci eblas telefoni al prezidanto ?