Al la enhavo

Kiu estas tiu kinaĵo?

de Frankouche, 2008-marto-07

Mesaĝoj: 283

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 21:49:55

Nu, alia kinaĵo okulumo.gif : falestina kinaĵo de 2005.
Tiu ero estas en la eko, en autogaraĝo de la urbo de nabluso...
Kelkaj eroj estas tre amuzantaj eĉ se aliaj tre dramas.

- Ĉiam malrekta
- Kio?
- Ĝi ĉiam estas malrekta
- La kontraŭŝokilo?
- Memkompreneble!
- Ĝi estas tute nova
- Sed ĝi estas malkrekta
- Mi kontrolas tuj
- Kontroli kion? Mi diras vin ke ĝi ne rektas
- Mi ne certas
- Kio? Ĉu mi eble estus blinda?
- Ne sed la okulo povas erari
- Mi havas trebonajn okulojn, DankalDio!
- La kontraŭŝokilo estas rekta
- Ĝi malrektas, fek!
- Tio ne veras
- Voku "Abu Salim", li vidos
- Ĝi ne malrektas, ja vi vidas malrekte
- Kion vi diras?
- Ĝi tute rektas
- Voku "Abu Salim", li juĝos
- Mi kontrolas per la nivelilo
- Nu, kiu vidas malrekte?
- Vi, sinjoro
- La grundo malrektas, ne la kontraŭŝokilo
- Ĉu vi mokas min?, mi vidas tiun trebone
- Tiom malrekta ol la grundo, do ĝi rektas
- Kie estas "Abu Salim", mi volas paroli al li.
- "Abu Salim" ne tieas, ni povas solvi tion
- Ĉu vi surdiĝas?, mi volas paroli al "Abu Salim". Tiu kontraŭŝsokilo malrektas, ...kiel via patro!
- Al kiu flanko li kliniĝas?
- La dekstra
Bum Bum...Tio veras, ĝi kliniĝas...

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 21:29:56

Aliaj dialogoj el tiu kinaĵo. Du amikoj devas fari teruran elekton. Ĉu la solvo bonas? :

- Je nomo de Allah la kompatemulo, ni devas kontinui nian rezistancon ĝis la okupado finos. Ni nur havas nian korpon, nian karnon por kontinui nian batalon kontraŭ la maljustaĵo.
...
- La tutmondo spektas tion kaj nenion faras. Ili estas malnoblaj. Ili nenion diras. "Vi elturniĝu"...Ilia povo ne helpos ilin, ili ne povas fari ion kontraŭ la malespero.
...
- Ni faros nian devon, poste Dio decidos.
- Sed Dio volas ke ni pripensas antaŭ ni agas...

prahomo (Montri la profilon) 2008-oktobro-11 22:33:50

gne ?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 09:53:00

Nu, neniu trovis malgajo.gif. Tiu kinaĵo nomiĝas "Paradise now" de Hani Abu Asad .
Du amikoj iĝas kamikazuloj, sed la misio ne sukcesas. Ili nun pripensas la sencon de ilia ago. Ĉu estas la bona solvo? Kion ili devas fari nun?
Tiu kinaĵo estas tre kritikita ĉiuflanke : teroristema, arabema, okcidentema...
Tamen, veras ke tiu kintemo tre maloftas.

La subtitolita kinero: la kontraŭŝokilo okazas en aŭtogaraĝo kie la du amikoj laboras...
Mi konfirmas vin, tiuj garaĝaĉoj vere tre bonas okulumo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-12 21:22:25

Nova kinaĵo rideto.gif. Tio estas franca televida kinaĵo de 1992. Tiu kinaĵo, tre fama, rakontas historian okazaĵon. Poste tiu kinaĵo, estis, en Francio, multaj teatraĵoj, libroj pri tiu okazaĵo, pri tiu temo. Mi ne scias se ĝi estis brodkastita en aliaj landoj.

Ni estas en Hispanio, estis preskaŭ 500 jaroj. En monaĥejo, iu sendito de la papo spektas strangan debaton...

- Ĉu li aŭdis pri la vera fido? Ĉu li kredas je Dio?
- Eminenco. Li fideliĝas je Dioj de siaj prapatroj.
- Je tiuj hororoj?
- Jes, eminenco.
- Kial tiu absurdeco? Oni diris, eksplikis al ili, ĉu ne? La mirakloj...
- Ni ofte diskutis pri tiuj ĉi.
- La Sankta Virgulino?
- Certe. Ili priinteresiĝas.
- Kiujn argumentojn ili diras?
- "Tio estas la kredo de niaj patroj". "Ni ĉiam kultis tiujn Diojn". "La maljunaj reguloj ne devas detruiĝitaj".
- Ĉu oni diris al ili ke iliaj Dioj ne protektis ilin? Ke ilia religio estas freneza, malforta antaŭ la nia?
- Jes, oni diris ilin.
- Nu, kion ili respondas?
- Ilia malvenko konfuzigas ilin. Nia prediko ĝenas kaj scivoligas ilin. Ili pensis ke nenio devis ŝanĝi. Ili diras ke la paroloj de la Dioj malklariĝas. "Ni ne plu komprenas". "Niaj Dioj silentiĝas". "Kiu venos por redoni la parolon al ni". "Nenio estos kiel antaŭe". "Ĉu ni devos malaperi?"
- Obstine, ili ne volas vidi la veron.
- Ne, multaj jam konvertiĝis.
- La raportojn, kiujn mi havas, dubas pri tiuj konvertaĵoj.
- Ŝati siajn kredojn estas tute normala. Ĉiu popolo estas samtiele. Ĉiu popolo ŝatas siajn pensojn. Ili estas kuriozaj. Ili rigardas nin kiel ni rigardas ilin. Ili aŭdas nin, komprenas nin, sed ili vivas solaj ekde tre longtempe.
- Mi volas diri al frato "Bartolome" tre simplan aĵon. Aŭ ili similas nin, Dio kreigis ilin je sia figuro, savigis ilin per la sango de sia filo. Tiukaze, ili ne devas refuzi la veron. Aŭ ili estas...alia specio.
- Kion vi sincere pensas profesoro?
- Ili estas alia kategorio. Kaj...Naskiĝitaj por malsuperiĝitaj. Kiel la formo superas la matieron. Kiel la animo superas la korpon. Kiel la homo superas la beston. Kiel la edzo superas la edzinon. Kaj la patro, la infanon. Tio estas natura ordo por la bono de ĉiuj. Tiu kiu naskiĝis kiel sklavo, sen mastro, li perdiĝas...kaj malaperas de la mondo.
- Tio estas nur parolludo...sofismo! Ne eblas decidi pri ilia naturo logike.
- La logiko ĝenas vin ĉar vi ĉiam parolas kontraŭdire. Vi diras ke ili estas dolĉaj kaj humilaj, ke la hispanoj estas kruelaj monstroj...sed vi tamen diras ke ili similas nin. Ili rifuzas nian fidon. Sed se la kristo volus, ili ĉiuj estos kristanoj. Ĉu ne? Ĉu ne? Malakcepti la evangelion pruvas ilian malbonaĵon. Ili estas, pro ilia naskiĝo ekster la favoro de Dio. Ili ne rifuzas la Kriston...tio estas la Kristo Kiu ne akceptas ilin en Sia reĝlando.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-15 21:26:07

Nu, neniu respondo malgajo.gif .
Jen aliaj dialogoj. Kurioze, tiujn idiotaĵoj ne maljunas de 500 jaroj, eblas malfeliĉe aŭdi ilin, hodiaŭ, dum konfliktoj, de iuj uloj...
En tiu kinaĵo, la paroloj iĝas pli kaj pli frenezaj inter la du debatuloj. Kuriozaj kaj teruraj eksperimentoj okazas dum la debato por pruvi kion?!

- La Sankta Patro sendas min kun preciza misio, decidi se tiuj indiĝenoj estas veraj homoj, kreitaĵoj de Dio, niaj fratoj...aŭ kiel iuj diras, homoj el alia kategorio, eble loĝantoj de la imperio de la diablo.
...
- Laŭ vi, frato "Bartolome", ili estas kreitaĵoj de Dio?
- Ili estas kiel ni
- Ili povas esti savitaj per la sango de la Kristo?
- Jes eminenco, kiel ni
- Profesoro, ĉu vi volas paroli nun?
...
- Tiuj indianoj blindigas vin pri ilia naturo. Vi diras ke ili estas dolĉaj kiel ŝafinoj, sed se ili estas kiel ŝafinoj, ili ne estas homoj! Kiu povas diri ke la homo dolĉas?
- Sed la Kristo diris tion, Li senĉese diris tion.
- Jes, sed Li diris ankaŭ "Mi ne alportis la pacon sed la spadon". La Kristo ŝatas tiun batalon, Li ŝatas tiun konkeraĵon. Se ne ĉu vi kredas ke Li permesus tiun masakraĵon de senkulpuloj?
- Kial Li permesis tion laŭ vi?
- Unue, la indianoj meritas tiun destinon. Iliaj kulpoj, ilia ŝatidolaĵo ofendas Dion senĉese. La militoj kontraŭ ilin estas ĝustaj!
- Sed, pri kiuj kulpoj ĉu vi parolas? Kiu blindiĝas?
...
- Kiel la indianoj kredus ke ni agas laŭ la reguloj de Dio? Ili nomigas nin "Demonoj". Ili kredas ke ni venas el la infero kun la diablo kiel mastro.
- Ĉu vi kredas tion sincere, frato "Bartolome"?
- Jes eminenco, en tiuj foraj landojn, la konkeruloj iĝis demonaj.
...
- Ĉiu popolo destiniĝas kristaniĝi. Tamen ni trovis nekonatan populaĵon kiu neniam aŭdis pri nia Dio, de la saviĝo, de la kruco
- Nu, si! Oni trovis krucojn
- Ne, ne, nenion serioze. Vi provis pruvi senrezulte ke unu el apostoloj vizitis tiun kontinenton, sed tio malveras! Neniam la parolo de la Kristo venis en tiuj landoj. Kio signifas? Tio signifas ke Dio ne rekonas tiujn kreitaĵojn. Mi pruvas tion. 300 hispanoj venkis imperion da 20 milionoj loĝantoj. Ĉu oni ne vidas la volon de Dio? Eĉ la malsano helpis nin, epidemioj malfermis la vojojn, la idolamemoj mortiĝis kiel insektoj, ĉar Dio volis elimini ilin!
...
- Vi parolis sangajn oferadojn kiujn ili donas al iliaj Dioj.
- Jes, kruelaj Dioj, hororaj, kiel tiu popolo.
- Tio hororas vere, sed se ili ne estas homoj kiel ni, preskaŭ kiel animaloj, ĉu ni devas riproĉi al ili tiujn homajn oferadojn se ili ne estas homoj?
- Via eminenco tre subtilas
...
- Vi diras "ili ne povas kompreni"!
- Ĉu vi povas imagi vin en nekonata ejo inter kunplumaj preĝistoj kiujn vi ne komprenas. Ĉu vi komprenus kio okazas al vi? Ĉu vi komprenus ke aliaj homoj juĝas se vi estas ia homo aŭ ne?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-17 21:17:34

Hmmm neniu trovis malgajo.gif malgajo.gif malgajo.gif , tiu kinaĵo nomiĝas "La controverse de Valladolid" (la kontraŭdira debato de Valladolid). La vera debato okazas en 1550.

Dum la konkeraĵo de la ameriko, teruraj masakraĵoj de indianoj okazas, ofte je nomo de la eklezio. La eklezio zorgas pri tio kaj decidas enketi. Ĉu indianoj estas veraj homoj, ĉu ili havas animon? Ĉu ili devas esti protektitaj, sklavigitaj aŭ tute masakritaj?
En tiu kinaĵo eblas vidi kio estas nekonado, netoleraĵo, racismo, ŝtultaĵo...

Tiu kinaĵo tre sukcesis en Francio, mi esperas ke vi povos vidi ĝin. En tiu ĉi, estas la plej famaj francaj aktoroj kiuj vere ludas tre bone rideto.gif
La kinreĝisoro, Jean-Daniel Verhaeghe, faris alian samspecan kinaĵon, kontraŭdiran debaton, kiun ni jam parolis ĉi tie "Galileo aŭ la amo de Dio".

Jen subtitolita kinero : La debato de Valladolid

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-04 23:56:33

Jen, nova kinaĵo rideto.gif .
Tio estas rusa-japana kinaĵo kies ago okazas en Rusio, en la mistera Siberio...
La kinreĝisoro estas tre tre fama japano.

- Iu cervo!
- Kie?
- Antaŭ la falita arbo
Pafo!
- Kugletrafita?
- Ne, ĉu vi ne vidis?...Iu ajn povas fiaski pafon.
- Kial mi ne kugletrafis ĝin? Kapitano, antaŭe mi ĉiam estis la unuo kiu vidis la animalon. Mi ĉiam trafis ilin kugle. Nun estas fina. Miaj okuloj ne plu bonas. Kiel mi vivos en la tajgo?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-05 16:09:52

Mi bedaŭrinde ne konas la filmon. Sed kio signifas "klug"? Mi nur konas ĝin kiel germanan vorton, ĝi signifas "saĝa". Ĉu eble "kuglo"?

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-05 21:44:59

horsto:Mi bedaŭrinde ne konas la filmon. Sed kio signifas "klug"? Mi nur konas ĝin kiel germanan vorton, ĝi signifas "saĝa". Ĉu eble "kuglo"?
Rhaaa, mi inversigis 2 literojn! Ne estas "klugo" sed kompreneble "kuglo" kiel ci divenis! Dankon okulumo.gif
Mi tuj korektas la dialogon...

Ci meritas alian dialogon por trovi tiun tre belan kinaĵon!

Grrrrrrr!!!
Pafo!
- Ve! Kion mi faris! Mi mortigas "Amba"!
- Ĝi foriris, vi ne kugletrafis ĝin.
- "Amba" vunditas, ĝi baldaŭ mortiĝos. Nun mi tre timiĝas.
- Ne zorgu. Morta tigro ne dolorigos vin.
- "Kanga" dolorigos kaj sendos alian "Amba".
Diranto: "Kanga" estas spirito de la arbaro adorita de la "Goldoj". Ekde tiu tago * ŝanĝis, sombriĝis, nervoziĝis.

Reen al la supro